Lexicon Silvestre: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Movses-bot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Aranĝis ISBN
Neniu resumo de redakto
Linio 26: Linio 26:


==Bibliografio==
==Bibliografio==
* Simon, Karl-Herman (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto kun difinoj. ''Förderverein "Lexicon Silvestre" e.V. '', Eberswalde, 84 p. ISBN 3-931-262-8-01 {{eo}}
*{{eo}} {{de}} Blanke, Detlev; Panka, Stefan (ed.) 2010: Lexicon silvestre - Beiträge zum multilingualen Wörterbuch des Forstwesens - Kontribuoj pri la multlingva vortaro de la forstfako, ''Förderverein "Lexicon Silvestre" e.V. '', Eberswalde 2010, 183 p. ISBN 978-3-931262-68-6
* Blanke, Detlev; Panka, Stefan (ed.) 2010: Lexicon silvestre - Beiträge zum multilingualen Wörterbuch des Forstwesens - Kontribuoj pri la multlingva vortaro de la forstfako, ''Förderverein "Lexicon Silvestre" e.V. '', Eberswalde 2010, 183 p. ISBN 978-3-931262-68-6
*{{eo}} {{de}} {{pl}} Panka, Stefan (ed.) 2009 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperanto-Deutsch-Polski kun difinoj. ''Förderverein "Lexicon Silvestre" e.V. '', Eberswalde, 359 p. ISBN 978-3-931262-66-2
*{{eo}} Simon, Karl-Herman (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto kun difinoj. ''Förderverein "Lexicon Silvestre" e.V. '', Eberswalde, 84 p. ISBN 3-931-262-8-01



==Eksteraj ligiloj==
==Eksteraj ligiloj==

Kiel registrite je 15:31, 25 sep. 2012

Lexicon Silvestre [Leksikono silvestre] (latine: arbara leksikono) estas plurlingva terminaro pri arbaristiko. Esperanto estas ne nur unu el la lingvoj, sed la gvida lingvo de la difinoj kaj historie estis la "ekiga elemento" de la projekto.

La terminologia projekto Lexicon Silvestre komenciĝis en 1981, kiam kelkaj esperantistaj forst-sciencistoj decidis ellabori terminaron. Ĝi estis kunordigata de Karl-Hermann Simon, kiu ankaŭ redaktis la librajn eldonaĵojn; ĉefaj kunaŭtoroj estis Ingward Ullrich kaj Horst Weckwerth. En la serĉo de kunlaborantoj kaj koncerne la terminiologian metodikon Detlev Blanke tre subtenis la projekton. Kontribuis ankaŭ multaj anoj de IFRE (Internacia Forstista Rondo Esperantlingva), interalie Boris Dimitrov Marinov.

En 1992 aperis la unua provekzemplero libroforma kaj estis prezentita kadre de la centjara jubileo de "Internacia Asocio de Forstfakaj Esplorinstitutoj" (IURFO) en Berlino. Intertempe aperis sep volumoj en po pluraj lingvoj (cs, de, en, eo, et, fr, hr, lv, ro, ru, sl, sq, tr). En 1999 aperis kiel suplemento "Nomaro de la forsta ligneca flaŭro de Eŭropo" de Ullrich, kun terminoj en la latina, germana kaj Esperanto.

Kvankam ĉiuj kontribuantoj laboris senpage, la kostoj por la eldonado estas konsiderindaj. La uzo de Esperanto en tiu verko kaŭzis rifuzon ĉe certaj instancoj kaj rezultigis neeblon ricevi subvenciojn. Por financi la verkon estis fondita "subtena asocio" (germane Förderverein "Lexicon Silvestre"). Ĝi agas sur la principo de la strikta egalrajteco de ĉiuj etnaj lingvoj.

Bibliografio

  • esperante germane Blanke, Detlev; Panka, Stefan (ed.) 2010: Lexicon silvestre - Beiträge zum multilingualen Wörterbuch des Forstwesens - Kontribuoj pri la multlingva vortaro de la forstfako, Förderverein "Lexicon Silvestre" e.V. , Eberswalde 2010, 183 p. ISBN 978-3-931262-68-6
  • esperante germane pole Panka, Stefan (ed.) 2009 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperanto-Deutsch-Polski kun difinoj. Förderverein "Lexicon Silvestre" e.V. , Eberswalde, 359 p. ISBN 978-3-931262-66-2
  • esperante Simon, Karl-Herman (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto kun difinoj. Förderverein "Lexicon Silvestre" e.V. , Eberswalde, 84 p. ISBN 3-931-262-8-01

Eksteraj ligiloj

greke[1] Patrona asocio Lexicon silvestre (de, en, eo) greke[2] Leksikono silvestre en Germana Nacia Biblioteko () greke[3] Artikolo pri la projekto (eo)