Almens: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: nn:Almens
e robota aldono de: kk:Альменс
Linio 54: Linio 54:
[[fr:Almens]]
[[fr:Almens]]
[[it:Almens]]
[[it:Almens]]
[[kk:Альменс]]
[[la:Lemennis]]
[[la:Lemennis]]
[[lmo:Almens]]
[[lmo:Almens]]

Kiel registrite je 13:07, 30 sep. 2012

Almens
Blazono de Almens
Almens
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Domleschg
Koordinatoj  46° 44′ 14″ N 9° 27′ 22″ O / 46.73722 °N, 9.45611 °O / 46.73722; 9.45611 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 14″ N 9° 27′ 22″ O / 46.73722 °N, 9.45611 °O / 46.73722; 9.45611 (mapo)
Nombro de loĝantoj ??
Areo 8,34 km²
Alteco 787 m super marnivelo
Poŝtkodo 7416
Komunumkodo 3631
Mapo de Almens

Pri la komunumo

Almens estas komunumo de la komunumaro Domleschg kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 223 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Almens situas sur teraso iomete dekliva proksimume 200 metrojn super la valo de la Malantaŭa Rejno, proksimume 3 kilometrojn oriente de la rivero. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Almens mem ankaŭ la vilaĝeto Mulegns.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Almens limas en nordo al Tomils, en nordoriento al Churwalden, en oriento al Vaz/Obervaz, en sudo al Scharans, en sudokcidento al Fürstenau, en okcidentosudokcidento al Pratval, en okcidento al Rodels, kaj en nordokcidento al Paspels.

Trafiko

La komunumo Almens situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per mallarĝa flanka vojo de Pratval. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al Thusis kaj po unu buso tage ankaŭ al Cazis kaj Rothenbrunnen.

Lingvoj

En la 19-a jarcento la komunumo Almens estis ankoraŭ ĉefe romanĉa lingvo. En la jaro 1888 66% de la loĝantaro parolis denaske la romanĉan. Kadre de la popolnombrado de 1980 la elcentaĵo de romanĉlingvanoj falis al 10.06% dum 88,27% parolis la germanan lingvon. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 nur ankoraŭ 2,76 % parolis la romanĉan, dum 95,85 % parolis la germanan lingvon.

Historio

La unua skriba mencio de Almens datiĝas el dokumento de la unua duono de la 9-a jarcento kiel de Lemenne. En la jaro 926 la orientfranka imperiestro Henriko la 1-a donacis Almens al la episkopo de Koiro. Post la reformacio en la jaro 1592 en Almens la protestanta kaj katolika religio kunvivis kaj katolikoj kaj protestantoj komunume uzis la preĝejon de Sankta Andreo. En la jaro 1694 la episkopo de Koiro konstruis al la protestantoj propran preĝejon kontraŭ la koncedo de la komune uzita malnova preĝejo al la katolikoj. En la jaro 1709 la loĝantoj de Almens sin liberaĉetis de la lastaj episkopaj feŭdoj. [1]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Jürg Simonett: Almens en Historia Leksikono de Svislando (2009-06-30)

Eksteraj ligiloj