Richard de Clare (2-a grafo de Pembroke): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota modifo de: en:Richard de Clare, 2nd Earl of Pembroke
Linio 27: Linio 27:
[[da:Richard de Clare, 2. jarl af Pembroke]]
[[da:Richard de Clare, 2. jarl af Pembroke]]
[[de:Richard de Clare, 2. Earl of Pembroke]]
[[de:Richard de Clare, 2. Earl of Pembroke]]
[[en:Richard de Clare, 2nd Earl of Pembroke (1st Creation)]]
[[en:Richard de Clare, 2nd Earl of Pembroke]]
[[es:Richard FitzGilbert de Clare]]
[[es:Richard FitzGilbert de Clare]]
[[fi:Richard de Clare]]
[[fi:Richard de Clare]]

Kiel registrite je 02:33, 8 okt. 2012

La geedziĝo de Aoife kaj Striongbow (pentraĵo de Daniel Maclise)

Richard de Clare (2-a grafo de Pembroke) (ofte konata kiel Strongbow - Fortarko - n. 1130, m. la 20-an de aprilo 1176) estis angla nobelo kiu plej famas pro sia grava rolo dum la normanda invado de Irlando.

Gepatroj

Richard de Clare estis filo de Gilbert de Clare (1-a grafo de Pembroke) kaj ties edzino Isabel de Beaumont. Li heredis la graflandon de Pembroke post la morto de sia patro en 1148.

Irlando

En 1168 Dermot MacMurrough (irlande Turlain Mac Murchada), reĝo de Leinster, forpeliĝis de sia regno, kaj petis la helpon de Henriko la 2-a (Anglio). Tiu konsilis lin diskuti la aferon kun Richard de Clare, kiu konsentis subteni Dermot MacMurrough kontraŭ promeso de edzigo al ties filino Aoife kaj de la rajto heredi la tronon de Leinster. Li kunigis armeon kiu iris al Irlando estrate de Raymond FitzGerald (moknomita "Raymond le gros" - "Rajmondo la dika"), kaj kiu kaptis Wexford, Waterford kaj Dublinon. Aŭguston 1070 Richard de Clare aliris al sia armeo: la morgaŭon de la kapto de Waterford, li edziĝis al Aoife.

Henriko la 2-a timis ke liaj baronoj tro potencis kaj sendependiĝis en Irlando, kaj tial ordonis ke ili eliru de Irlando nepost Pasko 1171. Tamen majon 1171 mortis Dermot MacMurrough, kaj Richard de Clare asertis sian rajton heredi Leinster. Sekvis grandskala ribelo de la irlandanoj kaj Richard apenaŭ retenis Dublinon. Li rapidis al Anglio kie li petis la helpon de Henriko, kiu postulis ke li cedu ĉiujn siajn fortikaĵojn kaj bienojn en Irlando. Oktobron 1172 Henriko invadis Irlandon, kaj enmetis fidatajn gravulojn en preskaŭ ĉiujn gravajn lokojn. Richard de Clare retenis nur Kildare, kaj Henriko titolis sin "Lordo de Irlando".

En 1173 la filoj de Henriko ribelis en Francio. Richard de Clare ludis gravan rolon dum la subpremo de la ribelo, kaj rekompence Henriko restaŭris al li Leinster, kaj nomumis lin Justiciar (guberniestro) de Irlando. Tamen la irlandanoj daŭre ribelis. En 1174 Richard de Clare malvenkis en Connacht, sed lia ĉefa generalo Raymond Fitzgerald regajnis Leinster. Post plua ribelo en 1176 Raymond kaptis Limerick, sed tuj poste Richard de Clare mortis pro piedinfekto. Li entombiĝis en la katedralo de Dublino.

Idoj

Richard de Clare kaj lia edzino Aoife havis du idojn: