Schneisingen: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: kk:Шнайзинген
e robota aldono de: uz:Schneisingen
Linio 62: Linio 62:
[[simple:Schneisingen]]
[[simple:Schneisingen]]
[[sv:Schneisingen]]
[[sv:Schneisingen]]
[[uz:Schneisingen]]
[[vi:Schneisingen]]
[[vi:Schneisingen]]
[[vo:Schneisingen]]
[[vo:Schneisingen]]

Kiel registrite je 12:01, 9 okt. 2012

Schneisingen
Blazono de Schneisingen
Preĝejo de Schneisingen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zurzach
Koordinatoj  47° 31′ 09″ N 8° 22′ 0″ O / 47.51917 °N, 8.36667 °O / 47.51917; 8.36667 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 09″ N 8° 22′ 0″ O / 47.51917 °N, 8.36667 °O / 47.51917; 8.36667 (mapo)
Areo 8,26 km²
Alteco 493 m super marnivelo
Poŝtkodo 5425
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Schneisingen
vdr

Pri la komunumo

Schneisingen (prononcu ŝnajsingən) estas komunumo en la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1279 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Kampargastejo Alpenrösli
Ŝafoj en Oberschneisingen
Ŝafoj en Oberschneisingen

Schneisingen situas sude de la Tavola Ĵuraso ĉe ties transiro al la Svisa Mezlando en flanka valo de la Surbvalo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj kaj setlejoj Hüniken, Oberschneisingen, Mittelschneisingen, Unterschneisingen kaj Widen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,26 km², de kiuj 3,43 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,77 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 611 m s.m. sur la monto Schüliberg, dum la plej mallata punkto troviĝas sur alteco de 440 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Surbo.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Schneisingen limas en nordo al Wislikofen, en nordoriento al Siglistorf, en oriento al Niederweningen, en sudo al Ehrendingen, en okcidento al Lengnau, kaj en nordokcidento al Böbikon.

Trafiko

La komunumo Schneisingen estas konektita al la publika trafikreto per la poŝtaŭtolinio de Döttingen al Niederweningen. Komence de la 19-a jarcento ekzistis planoj konstrui fervojlinion tra la Surbvalo, kiel daŭrigo de la linio de Zuriko-Örlikon, kiu finiĝas en en Niederweningen. Sed la projekto dum la 1-a mondmilito en la jaro 1915 estis forlasita pro monomanko.

Tra Schneisingen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 17 de Döttingen al Dielsdorf.

Historio

La unua dokumenta mencio de Schneisingen datiĝas el la jaro 1113 kiel Sneisanch.

Dum mezepoko la alta jurisdikcio pri Schneisingen apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj ek de ties formorto en la jaro 1264 al ties heredantoj la Habsburgoj. La malalta jurisdikcio unue apartenis al la Baronoj de Regensberg kaj poste la la Episkopejo Konstanco. La malalta jurisdikcio fine transiris al la Monaĥejo Sankt-Blasien, kiuj jam estis grava bienposedanto en Schneisingen.

Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Schneisingen estis atribuita al la Grafejo Baden. La Monhaĵejo Sankt-Blasien pandigis la mallatan jurisdikcion en la jaro 1681 al la badena familio Schnorf, al kiu ĝis la Helveta Revolucio apartenis la subvoktoj.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden. Per la mediacia akto en la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova Kantono Argovio. Schneisingen fariĝis komunumo de la argovia distrikto Zurzach.

Eksteraj Ligiloj

grekeOficiala retejo de la komunumo Schneisingen


Distrikto Zurzach
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen

Ŝablono:Projekto