Grigorij Abramoviĉ Ŝajn: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota modifo de: fr:Grigory Shajn
Linio 91: Linio 91:
[[en:Grigory Abramovich Shajn]]
[[en:Grigory Abramovich Shajn]]
[[eu:Grigori Abramovitx Shajn]]
[[eu:Grigori Abramovitx Shajn]]
[[fr:Grigory Abramovich Shajn]]
[[fr:Grigory Shajn]]
[[he:גרגורי שיין]]
[[he:גרגורי שיין]]
[[it:Grigorij Abramovič Šajn]]
[[it:Grigorij Abramovič Šajn]]

Kiel registrite je 05:34, 18 okt. 2012

Grigorij Abramoviĉ Ŝajn
Persona informo
NomoGrigorij Abramoviĉ Ŝajn
Dato de naskiĝo19-a de aprilo 1892
NaskiĝlokoOdesa
Dato de morto4-a de aŭgusto 1956
MortolokoMoskvo
Aĝo je morto64
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoSovetunio
Familio
Edz(in)oPelageja Fjodorovna Ŝajn [+]
Lingvoj
Denaska lingvorusa lingvo [+]
Parolata lingvorusa lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoStalin-premio, Ordeno de Lenin, Medalo «Pro Merita Laboro dum la Granda Patriota Milito 1941–1945» [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Grigorij Abramoviĉ Ŝajn (Григорий Абрамович Шайн ; naskiĝis la 19-an de aprilo 1892 en Odesa, mortis la 4-an de aŭgusto 1956 en Moskvo) estis sovetia astronomo Li estis edzo de Pelageja Fjodorovna Ŝajn, ankaŭ sovetunia astronomino.

Li ricevis diplomojn de la universitatoj de Tartu, de Permjo kaj Tomsk.

Li laboris en la Simeiza observatorio de 1925 al 1945 kaj estis direktoro de tiu observatorio ĝis 1952.

Li studis la spektojn de la steloj kaj la fizikon de la nebulozoj. Li malkovris novajn nebulozojn kaj la nenormalan abundon de 13C en la stelaj atmosferoj.

Kun Vladimir Albickij, li katalogis la radialajn rapidojn de ĉirkaŭ 600 steloj. Kun Otto Struve, li studis la rotacian rapidon de steloj kaj montris ke junaj steloj rotaciias dekoble pli rapide ol Suno ; li emfazis la gravecon de tiu fakto koncern'al la stela evoluo.

Li malkovris tri asteroidojn kaj kunmalkovris la neperiodan kometon C/1925 F1 (Ŝajn-Comas Sola).

La Minor Planet Center kreditis lin pri siaj astronomiaj malkovroj sub la nomo G. Shajn, li estas konata ankaŭ sub la nomo Schajn.

Malkovritaj asteroidoj : 3
1057 Vando 16-a de aŭgusto 1925
1058 Grubo 22-a de junio 1925
1709 Ukraino 16-a de aŭgusto 1925

Honoroj

Li estis :

Li ricevis:

Oni donis lian nomon al :

Noto kaj referencoj

  1. JPL Small-Body Database Browser 1648 Shajna (1935 RF) (angle)

Eksteraj ligiloj