Tricio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Zwobot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: ko
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: br
Linio 33: Linio 33:


[[be:Трыт]]
[[be:Трыт]]
[[br:Tritiom]]
[[ca:Triti]]
[[ca:Triti]]
[[da:Tritium]]
[[da:Tritium]]

Kiel registrite je 12:08, 20 mar. 2006

Tricio estas ankaŭ vilaĝo en Rioĥo (Hispanio), jam ekzistanta dum Romia Respubliko. Nun kvartalo de Nájera.

Triciotritio (el la greka tritós "la tria") estas, kun procio kaj deŭterio, unu el la naturaj izotopoj de la hidrogeno. Ĝia atomkerno nomiĝas ankaŭ tritono.

La kemia simbolo estas 3H, pli simple ofte ankaŭ T. Kompare al deŭterio, posedas ĝi krom protono ne nur unu, sed du neŭtronojn en la atomkerno. Tiu atomkerno estas nestabila kaj disfalas dum duoniĝa tempo de 12,32 jaroj per emisio de unu elektrono al 3He (beta disfalo). Tricio estas do radioaktiva. Tricia oksido (peza akvo) T2O havas bolpunkton ĉe 101,51 °C kaj fandopunkton ĉe 4,48 °C.

Produkto

Tricio estiĝas en la naturo per neŭtron-bombardo el kosma radiado al la supera tavolo de la atmosfero. En la naturo ekzistas sur la Tero ĉ. 2 - 3,5 kg da tricio.

Nenature ĝi estas produktebla en atomreaktoroj. Tio okazas

  • per bombardo de 6Li-celo per neŭtronoj en la reaktoro
  • per ekstraktado el malvarmiga akvo de pezakva reaktoro, kie ĝi ekzistas kiel "kromprodukto".

Uzo

Oni uzas ĝin kiel markilon en biologio, kemio kaj medicino.

Oni uzas la gasforman tricion kun borsilikato kiel lumigaĵon en fermitaj vitrotubetoj. La beta radiado de tricio instigas la borsilikaton al malforta, foforeska lumestigo. Tiu "malvarmo lumo" havas la teorian vivdaŭron de multaj jardekoj kaj estas aĉetebla en diversaj koloroj sub la komerca nomo Traser. Tricio uzatas kiel lumigaĵo ekz. ankaŭ sur horloĝaj ciferoj, montriloj.

Tricio estas grava parto de kelkaj atomarmiloj.

En la estonta fuzia centralo oni uzos la miksaĵon de deŭterio kaj tricio kiel brulaĵon.

vidu