Pluramemo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
Linio 73: Linio 73:
* [[Ĵaluzo]]
* [[Ĵaluzo]]


== Eksteraj Ligoj ==
== Eksteraj ligiloj ==
[http://community.livejournal.com/pluramoro blog-komunumo por esperantlingve paroli pri pluramoremo]
[http://community.livejournal.com/pluramoro blog-komunumo por esperantlingve paroli pri pluramoremo]



Kiel registrite je 20:32, 19 okt. 2012

Gepluramuloj en la Fiero-Parado en San Francisco, 2004

Pluramemo estas la prefero samtempe havi plurajn rilatojn amajn, koramikajn, aŭ romantikajn. Gepluramuloj konservas (aŭ deziras konservi) honestajn, ĝenerale neposedemajn rilatojn kun pluraj geamuloj. Tiaj rilatoj estas pluramaj.

Oni iam uzas la vorton pluramoremo, por emfazi ke la termino ne inkluzivas, ekzemple, fratanpatran amon.

Simbolo de pluramemo: malfinio-simbolo sur kordesegnaĵo

Pluramaj rilatoj povas inkluzivi:

  • rilatojn malfermajn, t.e. rilatoj romantikaj ne ekskluzivaj.
  • plurfidelon, kio signifas plurajn rilatojn romantikajn en kiuj kontakto seksa okazas nur en tiuj rilatoj.
  • subrilatojn, kiuj signifas distingon inter "unuaranga(j)" rilato(j) kaj "duaranga(j)" rilato(j).
  • grupajn rilatojn aŭ geedzecojn, en kiuj ĉiuj homoj koncernaj konsideras sin esti egale interrilatantaj kun ĉiuj aliaj.
  • rilatajn retojn.

La plejparto de gepluramuloj opinias, ke honesto estas fundamenta parto de amo. La devizon "ne demandi, ne diri" ili ofte malestimas kaj multaj gepluramuloj emfazas la gravecon de komunikado en bonaj rilatoj. Oni eĉ povas malĵaluzi kaj ĝoji, ke amato havas similan rilaton kun alia(j) homo(j).

Kontraste al poligamio, pluramemo ne necese postulas geedzecon, kvankam iuj pluramuloj ja geedziĝas. Pluramemo ankaŭ ne koncernas nur seksumadon, kaj rilatoj pluramaj ĝenerale havas konekton emocian. La plejparto de geunuamuloj difinas fidelon kiel limigon de oniaj engaĝiĝoj seksaj al nur unu homo; la plejparto de gepluramemuloj difinas fidelon kiel nemensogadon kaj respektadon de siaj promesoj.

La modelo de pluramemo pridubas la ekskluzivecon de duecaj rilatoj (monogamio) kaj asertas ke homo povas havi amrilatojn kun pluraj homoj samtempe.

Ĝenerale

Homoj kiuj difinas sin poliamaj, opinias ke eblas havi amrilaton kun pluraj homoj samtempe. Ili kritikas la ideon ke dupartnereco aŭ geedzeco estas la sola atinginda formo de kunvivado. Amo estas, laŭ ili, ne limigita havaĵo kiu sufiĉas ĉiam nur por unusola persono, sed ĝi povas en tute individua formo aperi en rilato al ĉiu homo.

Pluramemo difinas sin per la emocia flanko de amrilatoj. En la centro staras do ne la spertado de sekso, kiu tamen -- kiel en ĉia amrilato -- povas ludi kaj ludu tute esencan rolon.

Kiel kondiĉojn por poliamaj rilatoj oni ofte nomas absolutan sincerecon inter la partoprenantoj kaj reciprokan interkonsenton (la teksto "Poliamo por stultuloj" estas bona ekzemplo por tio). Pro tio, en la koncepto de pluramemo ne ekzistas kaŝendaj amantoj kaj amatinoj. Estas legitime kaj dezirate havi grandan nombron da amrilatoj, por disvolvi sin mem. Al homoj, kiujn oni ŝatas, oni povu rilati kun la ĉiufoje individue taŭga mezuro da simpatio kaj intimeco. Se oni spertas amajn sentojn al pli ol unu homo, ne necesas nei tion. Ĵaluzo kaj perdotimoj aperas ofte ankaŭ ĉe homoj, kiuj elektis tiun rilatformon, kaj ankaŭ ilin ne necesas nei. Sed oni strebas atingi, ke tiuj ne decidu pri la agado, ĉar alie ili povas facile esti detruaj por la rilatoj.

Kontraste al monogamio, ne estas kialo por ĉesigi rilaton, se la partnero havas unu aŭ plurajn kromajn amrilatojn kun diversa intenso.

Sed pluramrilatoj povas ankaŭ signifi konsiderindan emocian streson, se aperas konfliktoj inter la partneroj aŭ ĵaluzosentoj. Homoj, kiuj ne dekomence volis kaj konscie elektis tian rilaton, ofte ne rezistas al tiaj stres-situacioj.

Formoj

Pluramaj rilatoj povas ekzisti en multaj diversaj formoj, ĉar ĉiu unuopa rilato estas unika kaj povas distingiĝi disde aliaj. Kelkfoje ekzistas ĉefrilato inter paro kiu vivas kune, ĉe kio tamen ĉiu de ambaŭ partneroj krome havas malpli intensajn aŭ densajn amrilatojn (malfermita geedzeco). Povas ankaŭ okazi, ke grupo da homoj formas ekskluzivan reton, en kiu oni havas amrilatojn nur inter si. Ankaŭ okazas sindevigaj partnerecoj inter pli ol du homoj, rilatoretoj de homoj kiuj ne kunvivas kun iu, ĝis etenditaj amikecoj. Multaj el tiaj rilatoj estas tre longdaŭraj.

Pluramemo kiel subkulturo

Praktike pluramemo formas nuntempe subkulturon, kiu organizas sin kiel eta malplimulto parte per vigla interŝanĝo en interreto (newsgroups, dissendolistoj kaj pli kaj pli blogoj), parte per regionaj renkontiĝoj. Relative alta parto de membroj de tiu subkulturo estas ambaŭseksema, sed ĉeestas ĉiuj seksaj orientiĝoj. Relative granda parto de la anoj de tiu subkulturo parolas ekz-e ĉe la laborloko malkaŝe pri sia rilatformo kaj en multaj okazoj havas per tio bonajn spertojn. Oni ne konsilas sendistinge tian malkaŝecon.

Seksa identeco

Se homo malkovras pluramemon kiel bezonon aŭ kiel alternativan rilatformon, tio povas konduki al seksa identecokrizo. Inverse, pluramemo donas por homoj kun malforta seksa mem- aŭ rol-difino (kp. Judith Butler, "Gender Trouble") la eblecon engaĝiĝi en fiksaj partnerecaj rilatoj sen lasi neuzata aŭ devi subpremi partojn de sia propra sekseco. Ambaŭ – Gender Trouble kaj poliamo – ofte renkontas nekomprenon: Tiuj konceptoj bezonas ĝenerale pli intensajn klarigojn kaj ofte estigas agresan rifuzon ĉe homoj, kiuj idealigas la monogamiajn dupartnerecojn kaj solidan seksan identecon kiel sole allaseblan vivo- kaj amo-formon. Ĉe tio, – pro nescio kaj/aŭ pro ĝenerala rifuzo de la konceptoj – Gender Trouble estas ofte konfuzata aŭ identigata kun ambaŭseksemo kaj pluramemo kun pli disvastiĝintaj ne-monogamaj praktikoj de la okcidenta kulturspaco kiel partnerŝanĝo.

Terminoj

Pluramemo esprimiĝas germane per Polyamorie, angle per polyamory, france polyamour.

Oni dislimigu kaj ne konfuzu kun pluramemo la nocion de poligamio. La plej klara diferenco estas en tio, ke pluramemo ne estas ligita kun la institucio geedzeco kaj ke la partneroj ne devas esti (ge)edziĝintaj. Pluramemo dislimeblas de partnerŝanĝo per tio, ke tie ĉefas la seksa ebeno, dum ĉe pluramemo la emocia ligo centras. Parto de la homoj en pluram-rilatoj tamen konsideras tian distingon arbitra.

Literaturo

Oni asertas, ke pluramemo baziĝas sur la libera amo, kiu siavice baziĝas sur Charles Fourier kaj lia verko "La nova ammondo" de 1820.

Du utopiaj rakontoj, kiuj estas ofte nomataj kiel influaj sur la evoluo de la pluramem-subkulturo en Usono, estas "Stranger in a Strange Land" kaj "The Harrad Experiment" de Robert A. Henlein.

Al la plej konataj modernaj libroj pri la temo pluramemo apartenas The Ethical Slut: A Guide to Infinite Sexual Possibilities de Dossie Easton kaj Catherine A. Liszt, aperintaj en 1998. En The Ethical Slut ĉefas la aspektoj konfido, partnereco, amo kaj precipe komunumo kiel konsistaj partoj de vivata pluramemo. Kromaj konsilindaj libroj estas "Redefining our Relationships" de Wendy-o-Matic [1] kaj "Lesbian Polyfidelity" de Celeste West (kiu estas interesa ankaŭ por aliseksemuloj).

Kroma fikcia kaj nefikcia literaturo troviĝas sub .alt.polyamory Culture FAQ

Pluramemo kontraŭ "libera amo"

Nuntempe la - en si mem pozitiva - nocio libera amo estas okupita, en la germanlingva spaco, de la "Centro pri Eksperimenta Sociformado", laŭ la germana nomo ZEGG, kiu ja pledas por ne-monogamiaj rilatoj (kaj, kontraste al pluramemo, konsideras ilin "pli bonaj", sed kiel granda komunumo tre centrigas la komunum-ideon. Eminentuloj de la ZEGG opinias, ke neekskluzivaj rilatoj stabilas nur en iom grandaj vivkomunumoj. La spertoj de la pluramem-subkulturo ne konfirmas tion. La ZEGG estas daŭre kontestata, i.a. pro siaj radikoj el projekto de la 1970-aj jaroj, la Friedrichshof-Komunumo ĉirkaŭ Otto Mühl, kiu estis tre aŭtoritate strukturita; Mühl estis malliberigita kaj kondamnita pro seksperforto al neplenkreskulino: [2]. Malgraŭ tio, la ZEGG havas en Germanio, kiel eksperimentejo por neekskluziva vivado de sekso kaj tenereco, certan gravecon kaj estas frekventata ankaŭ de homoj kiuj identigas sin kiel pluramemaj.

En Usono cetere ekzistas diversaj religiaj komunumoj kun ankaŭ nemonogamiaj praktikoj, ekz-e la Oneida-Community.

Kiel dislimigo de uzado de la nocio libera amo en la 1970-aj jaroj eblas nomi la disvastiĝintan kriterion, ke neekskluzivaj rilatoj principe bezonas la interkonsenton de ĉiuj partoprenantoj, kio siavice kondiĉas informitecon de ĉiuj partoprenantoj. Krome oni donas al emociaj aspektoj, kiel la konduto al ĵaluzo, multe pli gravan atenton ol en la 1970-aj jaroj.

Vidu Ankaŭ

  • Zajn havis kelkajn artikoletojn pri pluramemo en Esperanto.
  • Ĵaluzo

Eksteraj ligiloj

blog-komunumo por esperantlingve paroli pri pluramoremo