Ĉifalo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e robota aldono de: et:Cifal |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj |
||
Linio 14: | Linio 14: | ||
Nuntempa vicĉifalo, ekde [[2006]], estas [[Jean-Claude Caraco]], kiu, tre eble, anstataŭos Bishopon. |
Nuntempa vicĉifalo, ekde [[2006]], estas [[Jean-Claude Caraco]], kiu, tre eble, anstataŭos Bishopon. |
||
== |
== Eksteraj ligiloj == |
||
* [http://groups.yahoo.com/group/volapuk/message/194 Cifals Volapükas] (en Volapuko kaj la angla) |
* [http://groups.yahoo.com/group/volapuk/message/194 Cifals Volapükas] (en Volapuko kaj la angla) |
Kiel registrite je 17:13, 20 okt. 2012
Ĉifalo (volapuke : Cifal [ĉifal]: cif (el la angla chief [ĉif']), estro + al, moŝto) estas la plej alta estro de volapuka movado. Johann Martin Schleyer estis la unua ĉifalo. En 1889, li eksigis bloke la Internacian Akademion de Volapuko, kaj la Akademio eksigis la ĉifalon Schleyer; tiam la volapuka movado disiĝis. Parto sekvis la ĉifalon, kaj parto sekvis la Akademion. Schleyer, kiu krom ĉifalo ankoraŭ havis la titolon datuvalo (volapuke : datuval, la eltrovanta moŝto), vivis ĝis 1912, sed antaŭ sia morto li heredigis la titolon al Albert Sleumer. La devoj kaj rajtoj de ĉifalo estis fiksitaj en 1934 de la tiama ĉifalo Albert Sleumer.
La nazioj persekutis la lastajn volapukistojn dum la Dua mondmilito, sed la volapuka movado daŭris ĉefe inter esperantistoj, kiuj volis konservi Volapukon kiel memoraĵon. (La posteuloj de de Jong ne plu proponis Volapukon kiel internacian komunikilon, sed kiel konservindan kulturaĵon.)
La titolo ĉifalo pludoniĝis en senbreĉa posteularo de Schleyer ĝis la nuna ĉifalo Brian R. Bishop:
- Johann Martin Schleyer 1879 – 1912
- Albert Sleumer 1912 – 1948
- Jakob Sprenger 1948 – 1950
- Johann Schmidt 1950 – 1977
- Johann Krüger 1977 – 1983
- Brian R. Bishop 1984 ĝis nun
Nuntempa vicĉifalo, ekde 2006, estas Jean-Claude Caraco, kiu, tre eble, anstataŭos Bishopon.
Eksteraj ligiloj
- Cifals Volapükas (en Volapuko kaj la angla)