Charente-Maritime: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.7.3) (robota modifo de: lmo:Charente-Maritime |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj |
||
Linio 30: | Linio 30: | ||
== Vidu ankaŭ == |
== Vidu ankaŭ == |
||
{{Commons|Charente-Maritime}} |
{{Commons|Charente-Maritime}} |
||
=== |
=== Vidu ankaŭ === |
||
* [[Komunumoj de Charente-Maritime]] |
* [[Komunumoj de Charente-Maritime]] |
||
=== Eksteraj |
=== Eksteraj ligiloj === |
||
* [http://www.charente-maritime.org/ Charente-Maritime departementoj (Conseil général)] |
* [http://www.charente-maritime.org/ Charente-Maritime departementoj (Conseil général)] |
||
* [http://ubacto.com/ Charente-Maritime Aktualaĵoj] |
* [http://ubacto.com/ Charente-Maritime Aktualaĵoj] |
Kiel registrite je 22:04, 21 okt. 2012
Charente-Maritime | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Puatuo-Ĉarentoj |
Numero | 17 |
Prefektejo | La Rochelle |
Subprefektejoj | Jonzac Rochefort Saintes Saint-Jean-d'Angély |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Dominique Bussereau |
Prefekto | {{{prefekto}}} |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 661 404 (2021) |
Areo | 6 864 km² |
Loĝdenso | 96 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 5 |
Kantonoj | 51 |
Komunumaroj | 25 |
Komunumoj | 472 |
Charente-Maritime ʃaʁɑ̃t maʁitim estas unu el la kvar departementoj de la franca regiono Puatuo-Ĉarentoj. La teritorio estas 6 864 km2 kaj havas 616 607 loĝantojn. La ĉefurbo de la departemento estas La Rochelle [la roŝel], la aliaj urboj estas: Jonzac, Rochefort, Saint-Jean-d'Angély kaj Saintes. La departemento tute enhavas 472 komunumojn.
“Charente Maritime” signifas “Marborda Ĉarento”, kaj fakte tiu departemento posedas longan marbordon ĉe la Atlantika Oceano. Pluraj insuloj situas apud la ĉarenta marbordo kaj apartenas al ties teritorio: insuloj Oléron, Ré kaj Aix estas la ĉefaj. La norda parto de la departemento konsistas el vasta ebenaĵo, la centra parto el sinsekvo da valoj kaj montetoj kaj la suda parto konsistas ĉefe el sablecaj malfruktodonaj grundoj.
Plejparto de la loĝantaro koncentriĝas laŭlonge de la marbordo, dum la interna parto perdas siajn loĝantojn.
Agrikulturo ludas kiel en multaj aliaj francaj regionoj ĉefan rolon, kaj okupas pli ol 30% de la laboranta populacio: bredado, kultivado de tritiko, maizo, sunfloroj, vinberoj (Cognac kaj Pineau vinoj), kaj kompreneble fiŝkaptado en la Oceano. La Charente Maritime estas la unua franca departemento kiu produktas mitulojn kaj ostrojn.
La departemento ofertas grandan variecon da vizitindaĵoj, kaj pro tio ĝi estas grava turisma destino. La marbordo kun siaj insuloj (463 km da marbordo) invitas al ferioj: plaĝoj, sportoj, eblecoj por fiŝkaptado, ekskursado piede, bicikle aŭ rajde, gastronomio kaj vinoj, kultura turismo, vizito de la urbo la Rochelle, romanika arto… La allogaĵoj ne mankas.