Gallery Place–Chinatown (Metroo de Vaŝingtono): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
Linio 13: Linio 13:
La stacio estas bone ekipita per signoj kaj ŝildoj, ĉar oni uzas ĝin por testi tiajn.
La stacio estas bone ekipita per signoj kaj ŝildoj, ĉar oni uzas ĝin por testi tiajn.


== Ekstera ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.wmata.com/rail/station_detail.cfm?station_id=21 Stacia priskribo de WMATA]
* [http://www.wmata.com/rail/station_detail.cfm?station_id=21 Stacia priskribo de WMATA]



Kiel registrite je 16:34, 22 okt. 2012

Stacio Gallery Place-Chinatown, supra etaĝo

Gallery Place–Chinatown estas stacio de la metroo de Vaŝingtono. Ĝi ligas tri metroajn liniojn:

  • En la supra etaĝo, kun flankaj kajoj, veturas la ruĝa linio;
  • En la malsupra etaĝo, kun insula (intertraka) kajo, veturas la flava kaj la verda linioj.

La stacio estis malfermita la 15-an de decembro 1976, kelkajn monatojn post la unuaj stacio de la linio, ĉar mankis aliro por radseĝuloj. Post promeso, ke tiu ekzistos meze de 1977, tribunalo permesis malfermi la stacion. Komence trafikis nur la ruĝa linio; la flava aldoniĝis la 30-an de aprilo 1983 kaj la verda en 1991. En 2006 la stacion uzis ĉ. 7,5 milionoj da pasaĝeroj.

La stacio situas sub la sportejo Verizon Center. Stacio Metro Center estas tre proksima, tiel ke oni vidas ties lumojn de sur la kajo.

La ĉineca ventumilo

La origina nomo de la stacio estis nur Gallery Place, laŭ la proksima muzeo National Portrait Gallery (nacia portreta galerio). En 1986 oni aldonis la nomparton Chinatown (= ĉina kvartalo, laŭ apuda kvartalo); en 2000 oni super iu enirejo metis lumantan bildon de ĉineca ventumilo, nomatan The Glory of the Chinese Descendants (la gloro de la ĉin-devenuloj).

La stacio estas bone ekipita per signoj kaj ŝildoj, ĉar oni uzas ĝin por testi tiajn.

Eksteraj ligiloj