Zum Arabischen Coffe Baum: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ja:カフェ・バウム
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
Linio 23: Linio 23:
* [[Johann Sebastian Bach]] (1685–1750), germana komponisto
* [[Johann Sebastian Bach]] (1685–1750), germana komponisto


== Ligoj eksteren ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{Commonscat|Coffe Baum|Coffe Baum}}
{{Commonscat|Coffe Baum|Coffe Baum}}
*[http://www.coffe-baum.de/ Retpaĝaro de „Coffe Baum“]
*[http://www.coffe-baum.de/ Retpaĝaro de „Coffe Baum“]

Kiel registrite je 20:41, 22 okt. 2012

Stato en 1964

La lepsika kafejo Zum Arabischen Coffe Baum estas kultur- kaj arthistoria konstrumonumento (unuafoje menciita en 1556) kaj apartenas – krom Café Procope en Parizo – al la plej malnovaj kafejoj de Eŭropo. Ekde 1711 pruveble estas servata kafo. Multaj elstaruloj vizitas regule la ejon, ekz. ekde la jaro 1833 Robert Schumann kaj pluaj muzikkolegoj renkontiĝis ĉe kutimtablo en „Coffe Baum“.

Nuna uzado

Disdonite sur pluraj etaĝoj en la domo troviĝas nuntempe restoracio kaj pluraj kafejoĉambroj. Krom al la gastronomio la domo servas kiel muzeo. Kiel parto de la Urbhistoria Muzeo je Lepsiko ĝi montras ekspozicion pri la historio de la kafo en Lepsiko. En 16 ĉambroj la muzeo prezentas eksponaĵojn el 300 jaroj de saksa kafekultura historio, ekz. kafomuelilojn, kafeporcelanon el Meissen, kafotasojn, rostilojn kaj kafepreparilojn.

Nomo

Eksterkutima domosigno el la jaro 1720 donis al la domo ĝian nomon „Zum Arabischen Coffe Baum“ (Ĉe la araba kafoarbo): La baroka skulpturaĵo montras orientalulon, kiu donas al putto pladeton da kafo. Tiel ĝi simboligas la historion de kafo kiel kulturdonaco de la orientumo al la okcidentumo.

Famaj gastoj

Eksteraj ligiloj