Koncertmajstro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: it:Konzertmeister
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
Linio 17: Linio 17:
* [[Franz Peter Fischer (muzikisto)|Franz Peter Fischer]]: Unua koncertmajstro de ''Würzburger Philharmoniker''
* [[Franz Peter Fischer (muzikisto)|Franz Peter Fischer]]: Unua koncertmajstro de ''Würzburger Philharmoniker''


== Ligoj eksteren ==
== Eksteraj ligiloj ==
[http://www.konzertmeister.de Retpaĝaro deFranz Peter Fischer]
[http://www.konzertmeister.de Retpaĝaro deFranz Peter Fischer]



Kiel registrite je 21:31, 22 okt. 2012

Koncertmajstro estas kutime la voĉestro el la grupo de la 1-aj violonoj, kiu staras aŭ sidas en orkestro ĉe la unua muzikpupitro. Ĝis en la komencanta 19-a jarcento ĉi tiu estra muzikisto direktis memstare la tutan orkestron, kiel eĉ nun estas kutime en kelkaj ĉambrorkestroj. Ekde la transpreno de la estra pozicio far dirigento – komence ekde la klaviceno, poste nur staranta antaŭ la orkestro – koncertmajstro havas la taskon kontroli la agordadon, gvidi la ludadon, ludi la violonajn soloajn pasaĝojn kaj foje anstataŭi la dirigenton dum la proboj. Krome li signalas al la orkestro la ekstaradon, eksidadon kaj eventualan aplaŭdadon (ekz. per la arĉoj, kiuj estas frapataj ĉe la muzikpupitroj).

En pli grandaj simfoniorkestroj plejofte estas pluraj koncertmajstroj. Jen oni kutime distingas inter la t.n. 1-aj koncertmajstroj kaj la 2-aj koncertmajstroj. Ofte en pli grandaj orkestroj du koncertmajstroj dum koncerto sidas ĉe la unua pupitro, je kio unu anstataŭas la alian. Krome en grandaj orkestroj la voĉestroj de la 2-aj violonoj ofte nomiĝas koncertmajstroj.

La koncertmajstro estas subtenata far la voĉestroj de la aliaj instrumentgrupoj kaj komunikas vide kun ili.

Famaj koncertmajstroj (selekto)

Eksteraj ligiloj

Retpaĝaro deFranz Peter Fischer