Arbaremberizo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: ar:درسة صدئية; cosmetic changes
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
Linio 35: Linio 35:
* {{IUCN2006|assessors=BirdLife International|year=2004|id=53524|title=Emberiza rustica|downloaded=12a Majo 2006}} Malplej Zorgiga.
* {{IUCN2006|assessors=BirdLife International|year=2004|id=53524|title=Emberiza rustica|downloaded=12a Majo 2006}} Malplej Zorgiga.


== Eksteraj ligoj ==
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://orientalbirdimages.org/search.php?action=searchresult&Bird_ID=1945 OBC] 11 fotoj (vidu menuon sube)
* [http://orientalbirdimages.org/search.php?action=searchresult&Bird_ID=1945 OBC] 11 fotoj (vidu menuon sube)



Kiel registrite je 01:41, 23 okt. 2012

Ŝablono:Taksonomio korektita La ArbaremberizoRustika emberizo, Emberiza rustica, estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Ĝi reproduktiĝas en nordaj Eŭropo (Svedio, Finnlando kaj norda Rusio) kaj Azio. Ĝi estas migranta specio, kiu vintrumas en sudorienta Azio, Japanio kaj orienta Ĉinio kien ĝi moviĝas al terkultivejoj, deciduaj arbaroj, koniferaj kaj miksitaj. Ĝi estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo.

Ili reproduktiĝas en humida arbaro de koniferoj. La ino demetas 4-6 ovojn kiuj estas bluec- aŭ grizverdecaj kun grizbrunaj punktoj en bulforma nesto en arbusto aŭ surgrunda farita el herboj kaj arbaraj grunderoj. La reprodukta sezono estas ĉefe ĉirkaŭ junio.

Ties natura manĝo konsistas el insektoj dum idomanĝigado kaj for de la reprodukta sezono semoj.

Tiu birdo estas simila laŭ grando al la Kanemberizo. Ĝi havas blankajn subajn partojn kun ruĝecaj flankoj, rozkoloraj kruroj kaj suba makzelo, dum supra estas grizbruna, pli malhela somere. La somera masklo havas nigran kapon kun blankaj gorĝo kaj superokula strio kaj ruĝecan brustozonon. La pugo estas bruna kaj la vosto brunnigreca.

La ino havas tre striecan brunajn dorson kaj vizaĝon kun blankecaj superokula kaj mustaĉa strioj krom gorĝareon. Ŝi similas inon de Kanemberizo, sed havas ruĝecan flankan striecon, brunan nukon kaj rozkoloran, ne grizan, suban makzelon. Ĉiaj plumaroj montras malgrandan blankam makuleton fine de orelareo.

La alvoko estas distinga zit, kaj la kanto estas melankolia delii-deluu-delii.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

  • OBC 11 fotoj (vidu menuon sube)