Banko de Finnlando: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: pl:Bank Finlandii
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
Linio 28: Linio 28:
* Seppo Honkapohja
* Seppo Honkapohja


== Retaj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.suomenpankki.fi oficiala retejo]
* [http://www.suomenpankki.fi oficiala retejo]



Kiel registrite je 05:07, 23 okt. 2012

Banko de Finnlando
Oficiala nomo Suomen Pankki (finne)
Finlands Bank (svede)
la banka ĉefkonstruaĵo en Helsinko
la banka ĉefkonstruaĵo en Helsinko
la banka ĉefkonstruaĵo en Helsinko
centra banko
Sidejo Helsinko
Prezidanto Erkki Liikanen
Centra banko de Finnlando
Valuto

Eŭro

ISO 4217 EUR
Retejo

http://www.suomenpankki.fi

Antaŭa(j) institucio(j)

Waihetus-, Laina- ja Depositioni-Contorin

Sekva(j) institucio(j)

Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj (ekde la jaro 1999)

vdr

La Banko de Finnlando - finne Suomen Pankki, svede Finlands Bank - estas la centra banko de Finnlando. Temas pri la kvara plej aĝa centra banko tutmonde.[1]

La Waihetus-, Laina- ja Depositioni-Contorin ("ŝanĝa, kredita kaj mondepona kontoro" en la Grandprinclando Finnlando) fondiĝis la 1-an de marto 1811 en Turku, la tiama ĉefurbo de Finnlando, laŭ ordono de la rusia caro Aleksandro la 1-a. Jaron poste la banko ekhavis sian nunan nomon. En la jaro 1819 la institucio translokiĝis al Helsinko la komence tre limigitaj taskoj iom kaj iom ampleksiĝis. La banko ekzemple en 1840 ekhavis la rajton produkti kaj cirkuligi monbiletojn. En 1865 la banko ricevis la kontrolon pri la valuto finna marko, malligita de la rublo. En la jaro 1999 Finnlando enkondukis la eŭropan valuton Eŭro kiel nacvia leĝa pagilo kaj la finna marko estis malvalidigita fine de la jaro 2001.

La Banko de Finnlando membras en la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj respondecas pri la havigo, reguligo kaj produktigo de la necesaj Eŭro-pagiloj, do monbiletoj kaj moneroj, en Finnlando. Nur parto de tio estas la produktigo de la finnaj eŭro-moneroj.

Bankaj filioj situas en Vantaa, Kuopio, Tampere, Oulu kaj Turku.

Estraranoj (laŭ stato de somero 2010)

  • Erkki Liikanen, prezidanto
  • Pentti Hakkarainen, vicprezidanto
  • Sinikka Salo
  • Seppo Honkapohja

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Fontoj

  1. historio de la Banko de Finnlando finne, svede kaj angle