Kamĉatko: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 145: | Linio 145: | ||
* [[Sten Bergman]]: ''[http://www.luin.se/inko/076-7.pdf Tra sovaĝa Kamĉatko] (På hundsläde genom Kamtchatka),'' vojaĝpriskribo de zoologo, tradukis [[Birger Gerdman]], [[Stokholmo]]: [[Eldona Societo Esperanto]], 1932, 276 paĝoj. |
* [[Sten Bergman]]: ''[http://www.luin.se/inko/076-7.pdf Tra sovaĝa Kamĉatko] (På hundsläde genom Kamtchatka),'' vojaĝpriskribo de zoologo, tradukis [[Birger Gerdman]], [[Stokholmo]]: [[Eldona Societo Esperanto]], 1932, 276 paĝoj. |
||
* [[Dmitrij Cibulevskij]]: ''En lando de vulkanoj,'' rakonto pri bicikla vojaĝo, [[Ĥarkiv]], 2000, 44 paĝoj, kun fotoj. |
* [[Dmitrij Cibulevskij]]: ''En lando de vulkanoj,'' rakonto pri bicikla vojaĝo, [[Ĥarkiv]], 2000, 44 paĝoj, kun fotoj. |
||
== Vidu ankaŭ == |
|||
*[[Listo de maraj ekoregionoj]] |
|||
[[Kategorio:Kamĉatko]] |
[[Kategorio:Kamĉatko]] |
Kiel registrite je 11:24, 26 okt. 2012
Kamĉatko | |
ruse: Камчатка | |
duoninsulo | |
Valo de gejseroj
| |
Oficiala nomo: Камчатка | |
Ŝtato | Rusio |
---|---|
Teritorio | Siberio |
Montaro | Mezkamĉatka dorsmontaro |
Administra divido | Korjakio, Kamĉatka provinco |
Urboj | Viljuĉinsko, Kluĉi |
Naturmemorindaĵo | Valo de gejseroj |
Rivero | Kamĉatko |
Ĉefurbo | Petropavlovsk-Kamĉatskij |
Plej alta punkto | |
- situo | Vulkano Kljuĉevskaja |
- alteco | 4 835 m s. m. |
Longo | 1 250 km (777 mi) |
Larĝo | 470 km (292 mi) |
Areo | 472 300,0 km² (47 230 000 ha) |
Akvoj | Oĥocka Maro, Pacifiko |
Vulkanoj | Vulkanoj de Kamĉatko |
Animalaro | Bruna urso |
Horzono | UTC (UTC+11) |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Valo de la gejseroj |
Situo enkadre de Rusio
| |
Topografio de la duoninsulo Kamĉatko
| |
Vikimedia Komunejo: Kamchatka | |
Kamĉatko (ruse Камчатка) estas duoninsulo en la orientazia parto de Rusio. Ĝi konsistas el la aŭtonoma distrikto Korjakija en la nordo kaj Kamĉatka provinco en la sudo. Ĝi estas 1250 km longa kaj grandas je 472,300 km². Ĝi troviĝas ĉe la Pacifiko kaj apartigas la marojn Beringo (oriente) kaj Oĥocko (okcidente). Inter la duoninsulo kaj la Pacifiko troviĝas la abismo Kuril-Kamĉatko profunda je 10,500 m.
Vulkanoj
La centra valo kaj rivero Kamĉatko estas ĉirkaŭataj de ĉeno da 160 vulkanoj el kiuj 29 ankoraŭ vivas. Same tiu duoninsulo estas trapasata de kelkaj montaroj el kiuj la plej alta punkto estas la vulkano Kljuĉevskaja, 4750 m. alta.
Urboj kaj loĝantaro
La ĉefa urbo estas Petropavlovsk-Kamĉatskij kun 192.500 loĝantoj (2001), kiu troviĝas sude de la duoninsulo. Aliaj gravaj urboj estas Viljuĉinsko kun 29.400 loĝantoj (2002) kaj Kluĉi kun 11.300 (1992). Entute la regiono Kamĉatko enhavas 378.300 loĝantojn (2001) kiuj dediĉas sin ĉefe al la ĉaso kaj fiŝkaptado. La klimato estas tre malvarma kaj pro tio terkulturado eblas nur en suda parto.
Administre la duoninsulo konsistas el la Kamĉatka provinco (Камчатская область) kaj en la plej granda parto de la nordo (301.500 km²) la aŭtonoma distrikto Korjakija (Корякский автономный округ); ambaŭ teritorioj estas partoj de Rusio. La plej granda parto de la loĝantaro estas etne rusa, dum la ĉefa minoritato estas la korjakoj, el kiuj 13.000 loĝas la aŭtonoman distrikton.
Historio
Printempe de la 1740 eksploristo Vitus Bering elŝipiĝis en la nuna golfeto Avaĉa, kaj ekas koloniigon de la nuna urbo Petropavlovsk-Kamĉatskij, en siaj klopodoj atingi Amerikon tra la nordoriento.
Dum la Malvarma milito, Sovetunio pruvis atingeblecon kaj fideblecon de siaj misiloj per lanĉado ĝis la duoninsulo Kamĉatko kiel celo.
En Esperanto aperis
- Sten Bergman: Tra sovaĝa Kamĉatko (På hundsläde genom Kamtchatka), vojaĝpriskribo de zoologo, tradukis Birger Gerdman, Stokholmo: Eldona Societo Esperanto, 1932, 276 paĝoj.
- Dmitrij Cibulevskij: En lando de vulkanoj, rakonto pri bicikla vojaĝo, Ĥarkiv, 2000, 44 paĝoj, kun fotoj.