Provinco Salamanko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: la:Provincia Salmaticensis
Gerakibot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota modifo de: la:Provincia Salmanticensis
Linio 36: Linio 36:
[[kk:Саламанка (провинция)]]
[[kk:Саламанка (провинция)]]
[[ko:살라망카 주]]
[[ko:살라망카 주]]
[[la:Provincia Salmaticensis]]
[[la:Provincia Salmanticensis]]
[[lb:Provënz Salamanca]]
[[lb:Provënz Salamanca]]
[[nl:Salamanca (provincie)]]
[[nl:Salamanca (provincie)]]

Kiel registrite je 13:56, 29 okt. 2012

Provinco de Salamanko en Hispanio

Salamanca (Salamanko) estas provinco de Hispanio, ĉirkaŭ la samnoma urbo, situanta sudokcidente de la aŭtonoma komunumo de Kastilio-Leono. Ĝi estas unu el la naŭ provincoj kiuj kunformas tiun regionon. Ĝi limas norde kun la provinco de Zamora, nordoriente kun tiu de Valladolid, oriente kun tiu de Ávila, sude kun tiu de Cáceres kaj okcidente kun Portugalio.

La geografia etendo estas de 12.336 km², pro kio ĝi estas la tria provinco de Kastilio-Leono post tiuj de Leono kaj Burgos. La averaĝa altitudo de la provinco estas de 830 m super marnivelo.

La klimato estas de tipo kontinenta, kun sekaj kaj malvarmaj vintroj kaj varmaj someroj. La mezaveraĝa temperaturo estas de 3,7° C en januaro kaj povas malsupreniri sub 0°C. Somere la mezaveraĝa temperaturo estas de 24,2° C, kvankam ĝi povas atingi 35° aŭ 40°C.

Aktuale 2009), la provinco enhavas 354.236 loĝantojn, el kiuj 155.740 (44%) loĝas en la ĉefurbo, Salamanko, situanta ĉe la rivero Tormes. Estas 362 municipoj en la provinco, el kiuj pli da duono havas malpli ol 300 loĝantojn (ĝi estas la dua provinco hispana laŭ nombro de municipoj, post Burgos). La municipoj plej loĝataj de la provinco estas, krom la ĉefurbo, Béjar, Ciudad Rodrigo, La Alberca, Santa Marta de Tormes, Peñaranda de Bracamonte, Guijuelo, Alba de Tormes, Vitigudino kaj Villares de la Reina.