Malvaloj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 32: Linio 32:
*''[[Diegodendraceae]]
*''[[Diegodendraceae]]
*''[[Dipterocarpaceae]]'' - [[dipterokarpacoj]]
*''[[Dipterocarpaceae]]'' - [[dipterokarpacoj]]
*''[[Malvaceae]]
*''[[Malvaceae]]'' - [[malvacoj]]
*''[[Muntingiaceae]]
*''[[Muntingiaceae]]
*''[[Neuradaceae]]
*''[[Neuradaceae]]

Kiel registrite je 20:45, 29 okt. 2012

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malvaloj
Alcea setosa
Alcea setosa
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvales
Dumortier, 1829
Familioj

Vidu tekste

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La malvaloj (Malvales) estas planta ordo el la dukotiledonaj plantoj. La ordo entenas 10-12 familiojn, 338 genrojn kaj 6005 speciojn.

Karakterizaĵoj

La folioj staras dise, la foliangioj disvojas polmoforme. Ili ofte havas stipulojn, sed tiuj ne estas okulfrapaj. Oftas la stel- aŭ penikforma pileco.

La floroj estas duseksaj, kun plej ofte radia simetrio, la petaloj lokiĝas en la floro helice, kio estas videbla eĉ ĉe duonmalfermita floro. Ili havas 5-5 sepalojn kaj petalojn. Multaj stamenoj teorie lokiĝas en du rondoj, sed la ekstera ofte elfalas, la internaj stamenoj multobliĝas eksteren (centrifuge). La filamentoj ofte grupiĝas (grupaj stamenoj) aŭ kunkreskas al tubeto, kiu ĉirkaŭas la pistilon. La stiluso estas longa, la ovario estas suprastara, la placentacio de la ovuloj estas centra-angula.

La frukto estas kapsulo, ofte dorna; la grajnoj aŭ la interno de la ovario estas pila.

Ili ofte akumulas laktosukon aŭ mukomaterialojn.

Familioj