Bauhaus: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7: Linio 7:
La influo de la baŭhaŭs-stilo estis tiel grava, ke la nocio ''Bauhaus'' aperis en la ĉiutaga parolo por modernaĵo en [[arkitekturo]] kaj [[dezajno]]. Arthistorie problemas diferencigi la ''baŭhaŭs-stilon'' kaj la evoluojn en Germanio.
La influo de la baŭhaŭs-stilo estis tiel grava, ke la nocio ''Bauhaus'' aperis en la ĉiutaga parolo por modernaĵo en [[arkitekturo]] kaj [[dezajno]]. Arthistorie problemas diferencigi la ''baŭhaŭs-stilon'' kaj la evoluojn en Germanio.


La baŭhaŭs-stilo estas ofte sinonime kun la tielnomata [[Internacia Stilo]] de arkitekturo.
La baŭhaŭs-stilo estas ofte sinonime kun la tielnomata [[Internacia Stilo]] de arkitekturo. Ĝi nun troviĝas ĉiea en urboj tutmonde.





Kiel registrite je 20:49, 30 okt. 2012

Tiu artikolo temas pri la arkitektura lernejo. Pri la brita muzika grupo, alklaku Bauhaus (muziko)
Enirejo de la metiejo de Bauhaus Dessau, skribaĵo laŭ plano de Herbert Bayer

La Bauhaus (aŭ baŭhaŭso; germane: konstrudomo) estas la plej fama arto-, dezajno- kaj arkitekturlernejo de moderna arto en Germanio. La Bauhaus fondiĝis en 1919 en Weimar, en la domo de la antaŭa artlernejo Weimar. En 1925 ĝi translokiĝis al Dessau, kie ĝi ekde 1926 situis en propra konstruaĵo nomata Bauhaus Dessau. En 1932 la Bauhaus devis translokiĝi al Berlino. Tie ĝi finis sian agadon en 1933.

La "ŝtata Bauhaus" estis elpensita de Walter Gropius kiel laborkomunumo, en kiu malaperu la diferenco inter artistoj kaj metiistoj.

La influo de la baŭhaŭs-stilo estis tiel grava, ke la nocio Bauhaus aperis en la ĉiutaga parolo por modernaĵo en arkitekturo kaj dezajno. Arthistorie problemas diferencigi la baŭhaŭs-stilon kaj la evoluojn en Germanio.

La baŭhaŭs-stilo estas ofte sinonime kun la tielnomata Internacia Stilo de arkitekturo. Ĝi nun troviĝas ĉiea en urboj tutmonde.


Historio

Antaŭorganizaĵo estis la en 1902 fare de Henry van de Velde fondita "artmetia seminaro".

Weimar (1919)

La Bauhaus estis fondita la 1-an de aprilo 1919 el unuiĝo de la grandprinca saksa altlernejo por plastika arto en Weimar kaj la en 1915 malfondita artmetia lernejo.

Instruistoj estis interalie Gropius kaj Lyonel Feininger, Johannes Itten, Josef Albers, Paul Klee (ekde 1921), Vasilij Kandinskij (ekde 1922) kaj Oskar Schlemmer (ekde 1921). Komence ili proksimiĝis romantike al la antaŭindustria epoko.

En 1923 aliĝis László Moholy-Nagy al la skipo de la pentristo Johannes Itten.


En la epoko de la Vajmara Respubliko oni taksis la Bauhaus-on "maldekstra" kaj "internacia". La politike dekstraj partioj estis dekomence kontraŭ la Bauhaus. Post kiam ili akiris potencon en Thüringen en februaro de la jaro 1924, estiĝis politika kaj financa premo al la lernejo. La altlernejo translokiĝis en 1925 al Dessau, kie regis socialliberala atmosfero kaj regado.

Dessau (1925)

Bauhaus Dessau
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bauhaus Dessau.

En 1925 pretiĝis la unuaj mebloj el la nova materialo ŝtaltubo kaj la unuaj pendoseĝoj (planitaj fare de Marcel Breuer, Mart Stam kaj Ludwig Mies van der Rohe). Kunlaboro komenciĝis kun la industrio.

Oni inaŭguris la 4-an de decembro 1926 la novajn baŭhaŭs-konstruaĵojn planitajn de Gropius en Dessau. Tiu metiejo estis tute vitriigita.

En 1928 (la 1-an de aprilo) Gropius retiriĝis kiel direktoro. Laŭ lia propono, elektiĝis la svisa arkitekto Hannes Meyer nova direktoro. Tiu ĉi esprimis la deziron "popolbezono anstataŭ luksobezono", kaj tiel li ankaŭ instigis la kunlaboron kun la industrio.

Ekde 1930 ĝis 1933 gvidanto estis la arkitekto Ludwig Mies van der Rohe.

En 1945, la konstruaĵo de Bauhaus en Dessau estis parte detruita. ĝi estis rekonstruita nur en 1976.

Berlino (1932)

En 1931 venkis la NSDAP en la komunaj balotoj en Dessau. Tial la altlernejo devis en 1932 denove translokiĝi, ĉi-foje al Berlino-Steglitz. Mallongan tempon poste, en 1933, la nacisocialismo devigis mem-malfondon de la organizaĵo.

Kelkaj reprezentantoj elmigris al Usono (Josef Albers, Walter Gropius, Laszlo Moholy-Nagy kaj Ludwig Mies van der Rohe), kie - aparte ĉe la Black Mountain College – ili forte influis la arkitekturon kaj la dezajnon de produktoj.

Post 1945

En 1996, la Bauhaus-konstruaĵo en Dessau iĝis Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Fotogalerio


Eksteraj ligiloj

greke http://www.bauhaus-archiv.de greke http://www.bauhaus.de greke http://www.fontscape.com/explore?7CO greke http://www.bauhaus-dessau.de

Ŝablono:LigoElstara