Unua Meza Periodo de Egiptio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Nova paĝo: La '''Unua Meza Periodo''', ofte priskribita kiel "malluma periodo" en la historio de antikva Egiptio, inkluzivis periodon de proksimume cent jaroj, proksimume inter la jaroj -2...
 
e ThomasPusch movis paĝon Unua Meza Periodo al Unua Meza Periodo de Egiptio
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:29, 31 okt. 2012

La Unua Meza Periodo, ofte priskribita kiel "malluma periodo" en la historio de antikva Egiptio, inkluzivis periodon de proksimume cent jaroj, proksimume inter la jaroj 2181 kaj 2055 antaŭ nia erao, post la fino de la Malnova Imperio de Egiptio. Ĝi inkluzivis la sepan, okan, naŭan, dekan, kaj parton de la dekunua dinastioj. Ĝis la nuntempo postrestis tre malmultaj spuroj de monumentoj el tiu periodo, speciale al la komenco de la erao. La Unua Meza Periodo estis dinamika tempo en la historio de Egiptio, en kiu la regado estis dividita inter du konkurencaj potencobazoj. Unu el tiuj bazoj situis en Herakleopolis en Malsupra Egiptio, urbo proksime de la oaza regiono Fajumo. La alia situis en Tebo en Supra Egiptio. Oni kredas ke dum tiu tempo, la temploj estis prirabitaj kaj ekspluatitaj, la ekzistantaj artaĵoj estis vandalumitaj, kaj la statuoj de reĝoj estis rompitaj aŭ detruitaj kiel rezulto de la supozata politika kaoso. La du regnoj fine de la periodo milite ekkonfliktis, la armeo de la tebaj reĝoj konkeris la nordon, rezultanta en reunuigo de Egiptio sub sola reganto dum la dua parto de la dekunua dinastio.

Ŝablono:Ĝermo-egiptologio