Dua Meza Periodo de Egiptio: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
sen resumo de redaktoj
La postaj regantoj de la dektria dinastio ŝajnas esti nur efemeraj monarkoj sub la kontrolo de potenca linio de [[veziro]]j, kaj efektive, probable la regantoj en ĉi tiu periodo povis esti elektitaj, se ne difinitaj per la veziroj. Unu monarko malfrue en la dinastio, ''Ŭahibre Ibiau'', eble estis iama veziro levita al la faraona ofico. Komencante kun la reĝado de ''Sobeĥotep la 4-a'', la potenco de tiu dinastio, malforta dekomence, plene difektiĝis. La posta reĝo ''Mernefere Aj'' (regis ĉ. 1700 antaŭ nia erao) ŝajnas esti estinta unu el la lastaj reĝoj kiuj postlasis ĉu monumentojn aŭ aliajn postsignojn de sia regado - laŭ la ''Faraonolisto de Torino'' rekorde li regis Egiption dum 23 jaroj kaj 8 monatoj, kio estis senprecedenca periodo de politika stabileco en tempo kiam multaj aliaj reĝoj de la 13-a dinastio reĝoj regis la landon dum nur 2 ĝis maksimume 4 jaroj antaŭ ol morti aŭ esti forigita de la faraona ofico.
 
== Dekkvara dinastiokaj dekkvina dinastioj ==
Eblas, tamen, ke eĉ dum la tempo de Mernefere Aj la rega unueco ke Egiptio jam estis perdita ekde la apero de la aparta [[Dekkvara dinastio de Egiptio|14-a dinastio]] sub ''Nehesi'' en la urbo Avaris - laŭ la aŭstra egiptologo ''Manfred Bietak'' kiu datigas tiun okazaĵon je la periodo ĉirkaŭ aŭ nur post 1710 antaŭ nia erao. La riĉa kaj potenca urbo Avaris estis forta kandidato esti sendependa regno post kiam la unueco de Egiptio ekkolapsis post la regado de la lasta potenca reĝo de la 13-a dinastio, ''Sobeĥotep la 4-a''. De tiam ĉiam po pluraj regantoj kontrolis la teritorion de Egiptio ĝis la [[Nova Imperio de Egiptio|Nova Imperio]] sub ''Ahmose la 1-a''. Post la morto de ''Nehesi'', multnombraj efemeraj posteuloj regis la regnon de Avaris ĝis 1650 antaŭ nia erao kiam la Heka Ĥasut (vidu supre) fondis la [[dekkvina dinastio de Egiptio|15-an dinastion]].
 
== La Deksepa dinastio ==
Ĉirkaŭ la tempo kiam la urboj [[Memfiso (Egiptio)|Memfiso]] kaj Itĝtaŭi konkeriĝis père de la Heka Ĥasut, la denaske egipta faraona dinastio en [[Teboj (Egiptio)| Teboj]] deklaris sian sendependecon de la [[vasaloŝtato|vasala]] dinastio en Itĝtaŭi kaj starigis sin kiel la [[deksepa dinastio de Egiptio|deksepa dinastio]]. Ĉi tiu dinastio pruviĝis esti la savo de Antikva Egiptio kaj fine kondukis la liberiga milito kiu pelis la Heka Ĥasut denove al Azio. La en Teboj bazita deksepa dinastio estis gvidata de la faraonoj ''Rahotep, Sobekemsaf la 1-a, Sobekemsaf la 2-a, Seĥemre-Ŭepmaat Intef'' kaj ''Nubĥeperre Intef'' kiu restarigis multnombrajn templojn en la tuta areo de Supra Egiptio, subtenante pacajn komercajn rilatojn kun la reĝlando de la Heka Ĥasuk en la nordo. Fakte, ''Senaĥtenre Ahmose'', la unua reĝo en la linio de Ahmosidaj reĝoj eĉ importis blankan kalkŝtonon de la regiono de ''Tura'' en Malsupra Egiptio kontrolita fare de la Heka Ĥasut, por fari pordegon ĉe la [[Karnak|Templo de Karnak]]. Tamen, tradicie oni ne al li, sed nur al liaj posteuloj - la du lastaj reĝoj de ĉi tiu dinastio - ''Sekenenre Tao'' kaj ''Kamose'' atribuas komenci la finan malvenkon de la Heka Ĥasut kiam ili gvidis la liberigan militon kontraŭ la fremdaj reĝoj el Azio. Per la kreado de la [[dekoka dinastio de Egiptio|dekoka dinastio]] ĉirkaŭ la jaro 1550 antaŭ nia erao kaj la ekrego de la faraono ''Ahmose la 1-a'', la periodo de [[Nova Imperio de Egiptio]] komenciĝas. Ahmose la 1-a sukcesos forpeligi la Heka Ĥatut el Egiptio kaj remetigi la landon sub centraligita administra kontrolo unuafoje ekde la mezo de 13-a dinastio.
{{Portalo Egiptologio}}

Navigada menuo