Unuiĝinta Reĝlando: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: sa modifo de: lez, or, pcd
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota modifo de: diq:Britanyaya Gırde, pam:Pisanmetung a Ka-arian; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 33: Linio 33:
En la jaro [[1921]], la plejmulto de [[Irlando]] sendependiĝis kiel la [[Respubliko de Irlando]], kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (''The Six Counties'') en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando.
En la jaro [[1921]], la plejmulto de [[Irlando]] sendependiĝis kiel la [[Respubliko de Irlando]], kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (''The Six Counties'') en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando.


La [[Britio (insulo)|insulo Britio mem]] (''Great Britain'' aŭ ''Britain'' angle) havas areon da 229.893 km², kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en [[2001]] estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km². La [[ĉefurbo]] estas [[Londono]]. La simbola [[regnestro|regnestrino]] estas la [[reĝino]] [[Elizabeto la 2-a (Britio)|Elizabeth la 2-a]], sed la efektivan politikan potencon havas la [[parlamento]]. La nuntempa [[ĉefministro]] estas [[David Cameron]], kaj la [[registaro]] estas interligo de la [[Konservisma Partio (Britio)|Konservativa Partio]] kaj la [[Liberal Democrat (brita partio)|Liberaldemokrata Partio]].
La [[Britio (insulo)|insulo Britio mem]] (''Great Britain'' aŭ ''Britain'' angle) havas areon da 229.893 km², kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en [[2001]] estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km². La [[ĉefurbo]] estas [[Londono]]. La simbola [[regnestro|regnestrino]] estas la [[reĝino]] [[Elizabeto la 2-a (Britio)|Elizabeth la 2-a]], sed la efektivan politikan potencon havas la [[parlamento]]. La nuntempa [[ĉefministro]] estas [[David Cameron]], kaj la [[registaro]] estas interligo de la [[Konservisma Partio (Britio)|Konservativa Partio]] kaj la [[Liberal Democrat (brita partio)|Liberaldemokrata Partio]].


Pro sia [[Maro|mara]] potenco kaj sia [[Industrio|industria]] produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ [[1945]] havis [[Kolonio|koloniojn]] en ĉiuj [[kontinento]]j (escepte de [[Antarkto]]). Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta [[Brita imperio]]. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la [[Komunumo de Nacioj]] (''Commonwealth of Nations'' angle, antaŭe ''British Commonwealth of Nations'').
Pro sia [[Maro|mara]] potenco kaj sia [[Industrio|industria]] produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ [[1945]] havis [[Kolonio|koloniojn]] en ĉiuj [[kontinento]]j (escepte de [[Antarkto]]). Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta [[Brita imperio]]. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la [[Komunumo de Nacioj]] (''Commonwealth of Nations'' angle, antaŭe ''British Commonwealth of Nations'').
Linio 167: Linio 167:
[[da:Storbritannien]]
[[da:Storbritannien]]
[[de:Vereinigtes Königreich]]
[[de:Vereinigtes Königreich]]
[[diq:Britanya Gırde]]
[[diq:Britanyaya Gırde]]
[[dsb:Wjelika Britaniska]]
[[dsb:Wjelika Britaniska]]
[[dv:ޔުނައިޓެޑް ކިންގްޑަމް]]
[[dv:ޔުނައިޓެޑް ކިންގްޑަމް]]
Linio 275: Linio 275:
[[pa:ਯੂਨਾਈਟਡ ਕਿੰਗਡਮ]]
[[pa:ਯੂਨਾਈਟਡ ਕਿੰਗਡਮ]]
[[pag:Ari na Unido]]
[[pag:Ari na Unido]]
[[pam:United Kingdom]]
[[pam:Pisanmetung a Ka-arian]]
[[pap:Reino Uni]]
[[pap:Reino Uni]]
[[pcd:Roéyôme-Uni]]
[[pcd:Roéyôme-Uni]]

Kiel registrite je 04:14, 10 nov. 2012

Tiu ĉi artikolo temas pri la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando. Por aliaj signifoj, vidu Unuiĝinta Reĝlando (apartigilo) kaj Britio (apartigilo).
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando
United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland

Detaloj Detaloj
Nacia himno: God Save the Queen
Nacia devizo: Dieu et mon droit (fr)
(Dio kaj mia rajto)
Situo
suverena ŝtatolando • kolonia ŝtato • insula lando • OECD-lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Londono
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo, kimra lingvo, skotgaela lingvo, skota lingvo, kornvala lingvo, irlanda lingvo, ulsterskota lingvo, brita signolingvo
Uzata(j) lingvo(j) Angla
Plej ofta(j) religio(j) Anglikanoj (45,4%), Katolikoj (15,1%), Ateistoj (34,4%), Islamanoj (1,7%), aliaj (3,4%)
Areo 244,820 km²
- % de akvo 1,34 %
Loĝantaro 60.209.500 (2005) (2021)
Loĝdenso 243 loĝ./km²
Horzono
(somere +1)
Interreta domajno uk
Landokodo GBR
Telefona kodo 44
Plej alta punkto Ben Nevis
Plej malalta punkto The Fens
Politiko
Politika sistemo Konstitua monarĥio
Ŝtatestro Reĝino Elizabeto la 2-a (ekde 1952)
Ĉefministro David Cameron
Nacia tago 5-a de novembro
Sendependiĝo Starigita en 1801
Ekonomio
Valuto Brita pundo (GBP)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-Asocio de Britio & Junularo Esperantista Brita
vdr

La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime mallongigas al BritioBritujo) estas ŝtato en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo.

La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno.

En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando.

La insulo Britio mem (Great BritainBritain angle) havas areon da 229.893 km², kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km². La ĉefurbo estas Londono. La simbola regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a, sed la efektivan politikan potencon havas la parlamento. La nuntempa ĉefministro estas David Cameron, kaj la registaro estas interligo de la Konservativa Partio kaj la Liberaldemokrata Partio.

Pro sia mara potenco kaj sia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj (escepte de Antarkto). Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations).

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Unuiĝinta Reĝlando.

La 1-an de majo 1707, la Reĝlando de Granda Britio[1][2] estis kreita de la politika unio de la Reĝlando de Anglio (inkluzivinte Kimrion) kaj la Reĝlando de Skotlando. Ĉi tiu evento estis la rezulto de la Traktato de Unio kiu estis subskribita la 22-an de julio 1706[3], kaj adoptita de Parlamento de Anglio kaj Parlamento de Skotlando, ambaŭ farante Aktojn de Unio en 1707. Preskaŭ post jarcento, la Reĝlando de Irlando, jam sub angla kontrolo ekde 1691, kuniĝis kun la Reĝlando de Granda Britio por formi la Unuiĝintan Reĝlandon de Granda Britio kaj Irlando per la adopto de la 1800 Akto de Unio.[4] Kvankam Anglio kaj Skotlando estis apartaj ŝtatoj antaŭ 1707, ili estis ligitaj ekde la Unio de la Kronoj en 1603, kiam Jakobo la 1-a heredis la tronon de la Reĝlandoj de Anglio kaj Irlando kaj translokigis lian korton de Edinburgo al Londono.[5][6]

Teritorioj kiuj estis iame parto de la Brita Imperio.

En ĝia unua jarcento, la Unuiĝinta Reĝlando grave rolis disvolvante okcidentajn ideojn de la parlamenta sistemo, kaj farante gravajn kontribuojn al literaturo, artoj, kaj sciencoj.[7] Ĝia Industria Revolucio transformis la landon kaj fuelumis la kreskantan Britan Imperion. Dum ĉi tiu tempo, ĝi ekspluatis sklavecon, tamen post la adopto de la Akto pri Sklava Komerco en 1807, ĝi estris kiel unu el la kelkaj landoj kontraŭ sklaveco.[8]

Post la malvenko de Napoléon Bonaparte en la Napoleonaj Militoj, Unuiĝinta Reĝlando havis la ĉefan maran armadon de la 19-a jarcento, kaj estis mara superpovo ĝis meza 20-a jarcento. La Brita Imperio kreskis al ĝia maksimuma grandeco en 1921, akirinte la germanajn kaj osmanidajn posedaĵojn sekve al la Unua Mondmilito kaj kadre de aljuĝoj far la Ligo de Nacioj. Post unu jaro, la BBC, la unua mondvasta elsenda servo, estis kreita.

Balota gajno de Sinn Féin en 1918 kaj Irlanda Milito de Sendependeco kaŭzis partigon de Irlando en 1921.[9]. Poste, Irlando establis Irlandan Liberan Ŝtaton en 1922, sed Norda Irlando elektis esti parto de la Unuiĝinta Reĝlando.[10] Rezulte, en 1927, la formala nomo de la lando iĝis la nuna nomo: United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando).

La Unuiĝinta Reĝlando estis unu el la Aliancanoj de la Dua Mondmilito. Sekve de la malvenko de ĝia eŭropaj aliancanoj en la unua jaro de la milito, Britio kontinuis la batalon kontraŭ Germanio en la aerarmea kampajno konata kiel la Batalo de Britio. Post la venko, Britio estis inter la superpovoj kiuj planis la postmilitan mondon. La Dua Mondmilto finance damaĝis Brition. Tamen, kun la helpo de la Plano Marshall kaj pruntoj de Usono kaj Kanado, la brita ekonomia situacio denove pliboniĝis.

Dum la unuaj post-militaj jaroj kreiĝis la Sociala ŝtato, inkludante tre novan kaj kompreneblan sanosistemon. Pro la postulado de repliboniĝanta ekonomio, multaj eksterlandanoj el la Commonwealth migris en Britujon, kio kondukis al la estigo de multetna Britujo. Kvankam la fino de la Dua Mondmilito signifis malpligraviĝon de la brita politiko, kio montriĝis en la nekoloniigado, la internacia disvastigo de la angla lingvo samtempe kontribuis al la ankoraŭa influo de la britaj literaturo kaj kulturo, precipe de la popola kulturo en la 1960-aj jaroj.

Landonomo en la oficialaj lingvoj

La ŝtato Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj nord-Irlando nomiĝas en la oficialaj lingvoj de la lando:

  • United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (angle)
  • Teyrnas Unedig Prydain Fawr a Gogledd Iwerddon (kimre)
  • An Rìoghachd Aonaichte na Breatainn Mhòr agus Eirinn a Tuath (skotgaele)
  • Ríocht Aontaithe na Breataine Móire agus Thuaisceart Éireann (irlande)
  • Unitit Kinrick o Great Breetain an Northren Ireland (ulsterskote kaj skote)

Kulturo

Klasika briteco

La brita kulturo estis dum longa tempo (almenaŭ ekde la frua 19-a jarcento ĝis la fino de la 20-a) difinita de la eco havi “rigidan supran lipon”, kio signifas, ke la britoj – almenaŭ tiutempe – restis trankvilaj kaj ne montris multajn emociojn, eĉ se io grava okazas. Tiu seriozeco kaj trankvileco povas esti karakterizataj kiel pretendo esti la enkarniĝo de la civilizita mondo. Tio ankaŭ influas la organizatecon de la britoj, ĉar tradicioj tre gravas por civilizacio – tiel briteco estas ofte kunligata kun teo je la 6-a vespere, nigraj ĉapeloj sur la kapo kaj pluvombrelo kunportata.

Geografio

Mapo de Unuiĝinta Reĝlando

La subŝtatoj Anglujo, Skotlando kaj Krimujo situas sur insulo nord-okcidenta de la eŭropa kontinento, kiu lokiĝas en la norda maro. La nordo de la insulo, kie estas Skotlando, famas pro sia vasta montaro, kiu estas anglalingve nomata Scottish Highlands (esperante Skotaj altlandoj). Okcidente de la brita insulo estas la irlanda.

Onidire la vetero en Anglujo kaj la ceteraj subŝtatoj estas ofte pluva kaj nesuna, sed fakte la vetero ne estas tre malsimila al la vetero de la apudaj kontinentaj landoj kiel FrancujoGermanujo. Krome la vetero estas relative milda pro la proksimeco al la Atlantika Oceano, de kies okcidento venas la varmeco de la Golfa Marfluo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Welcome. www.parliament.uk. Alirita 7-a de oktobro 2008.
  2. THE TREATY or Act of the Union. www.scotshistoryonline.co.uk. Alirita 27-a de aŭgusto 2008.
  3. Articles of Union with Scotland 1707. www.parliament.uk. Alirita 19-a de oktobro 2008.
  4. The Act of Union. Act of Union Virtual Library. Alirita 15-a de majo 2006.
  5. Ross, David. (2002) Chronology of Scottish History. Geddes & Grosset. ISBN 1855343800. “1603: James VI becomes James I of England in the Union of the Crowns, and leaves Edinburgh for London”.
  6. Hearn, Jonathan. (2002) Claiming Scotland: National Identity and Liberal Culture. Edinburgh University Press. ISBN 1902930169. “Inevitably, James moved his court to London”.
  7. Ferguson, Niall. (2003) Empire: The Rise and Demise of the British World Order. Basic Books. ISBN 0465023282.
  8. Sailing against slavery. By Jo Loosemore BBC
  9. SR&O 1921, No. 533 of 3 May 1921
  10. The Anglo-Irish Treaty, 6 December 1921. CAIN. Alirita 15 May 2006.


Eŭropa Unio

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara ak:United Kingdom