Juiz de Fora: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: uk:Жуїз-ді-Фора
Linio 104: Linio 104:
[[sv:Juiz de Fora]]
[[sv:Juiz de Fora]]
[[th:ชวีซ์ดีฟอรา]]
[[th:ชวีซ์ดีฟอรา]]
[[uk:Жуїз-ді-Фора]]
[[vi:Juiz de Fora]]
[[vi:Juiz de Fora]]
[[vo:Juiz de Fora]]
[[vo:Juiz de Fora]]

Kiel registrite je 13:49, 10 nov. 2012

ISO
Juiz de Fora
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Brazilo
Ŝtato Minas Gerais
Regiono Zona da Mata
Fondita 31 majo 1850
Komunumaro Oficiala Novaĵoj
Poŝtkodo 36000-000
Telefonkodo 32
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Custodio Matos - PSDB (ĝis 2012)
Demografio
Loĝantaro 509,125 (2 006)
Loĝdenso 354,3 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 21°45′50″S 43°21′00″U  /  21.76389°S, 43.35°U / -21.76389; -43.35 (Juiz de Fora) (mapo)Koordinatoj: 21°45′50″S 43°21′00″U  /  21.76389°S, 43.35°U / -21.76389; -43.35 (Juiz de Fora) (mapo)
Alto 470 - 998 m (INDI)Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 1.436,9 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-3
Juiz de Fora (Tero)
Juiz de Fora (Tero)
DEC

Eraro: nevalida titolo en ligilo ĉe linio 2

Situo de Juiz de Fora
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Juiz de Fora [+]
vdr


Juiz de Fora (ĵuiz djfora)/ĵu'iz dj'fo:rə/ (Kurioza nomo kiu signifas "Ekstera Juĝisto"), estas brazila urbo kun ĉirkaŭ 450 mil enloĝantoj. Grava ekonomia kaj universitata regiona centro. Estis alinomata "Brazila Manchester".

Esperanto en Juiz de Fora

Ekde 1902, Antônio Caetano Coutinho divastigis Esperanton en tiu urbo. En 1911 okazis tie la 4-a Brazila Kongreso de Esperanto.

En la fino de 1930-aj jaroj la spiritisma centro “Venâncio Café” eldonis broŝureton enhavantan rezolucion de la ĝenerala konsilio kiu ankaŭ apogas Esperanton.

En Juiz de Fora, la 4-an de majo 1940, la rektoro de la fama “Instituto Grambery”, Irineu Guimarães, antaŭ instruistoj kaj proksimume okcent lernantoj anoncas la kreadon de “Espertantista Centro Gramberiense”. Sekve li prezentis al la ĉeestantoj Ismael Gomes Braga, speciale invitita esti la oratoro de la solenaĵo, kiu estis arde aplaŭdita de la distinginda ĉeestantaro. La postnomata Esperantista Centro de Juiz de Fora, funkciis dum kelkaj jaroj ĉe la strato Santo Antônio, 110, kies grandaj instigantoj estis Cristóvão Colombo Milagres, Marcos Martins do Couto kaj Orvile Derby de Araújo Dutra.

Esperantista Grupo Granberyense – En la eldono de la septembra monato 1947, “O Granberyense”, oficiala organo de Instituto Granbery de la Metodista Eklezio, anoncis, ke sub la gvido de la sindediĉaj instruistoj Jorge Firmino de Sant’Ana kaj Isaltino da Silveira Filho, okazas Esperanto-kurso. La raportisto komentariis pri la marŝo de Esperanto kaj laŭde asertis, ke “Esperanto enhavas indan sugeston de homa solidareco, kiu estas unu el ĝiaj distingindaj avantaĝoj, krom la ebleco de la esperantistoj komunikiĝi kun personoj de iu ajn lando de la mondo sendepende de la scipovo de aliaj lingvoj. Tiel estas, ke brazilanoj, kiuj parolas nur la portugalan lingvon pere de Esperanto sukcesas korespondi kun personoj de Eŭropo, Oceanio, Azio kaj aliaj partoj de la mondo, interŝanĝante ne nur ideojn sed ankaŭ objektojn de persona uzo kaj eĉ sciencajn aparatojn ne ekzistantajn en nia merkato. Tia estas la sperto de granberiaj esperantistoj, multaj filatelistoj, kiuj plezure spertis la interŝanĝon de poŝtmarkoj krom la feliĉa oportuno havigi al si valorajn amikecojn tra la tuta mondo”.

La Esperantista Grupo Granberyense, de kiu estas prezidanto la klera Prof-ro Benjamin Colucci, diplomigis en 1948 sian unuan klason dum tre interesa solenaĵo sub la prezido de la rektoro, kiu liveris la atestojn. Per justa omaĝo al Benjamin Colucci la diplomitoj elektis lin Patrono kaj la ĉeestantoj konstatis la facilecon, kiun la intelektulo regas la lingvon kreitan de Zamenhof por la proksimiĝo de la homoj”. Sekve al la prelego de Benjamin Colucci parolis esperante ankaŭ la sindediĉaj kursgvidantoj Jorge Firmino de Sant’Anna kaj Isaltino da Silveira Filho, malgraŭ tio, ke ili gvidis la kurson, ambaŭ ricevis atestojn. Jen la listo de la diplomitoj: Victor Bastos, José Francisco Marcilio Filho, Salim Saleh, Vitório Bergo, Rosinha Saleh, Milton Luís Gerheim, Roberto Martins Viana, Diva Saleh, Orvile Derby de Araújo Dutra, Anderson Mega, Aser Ramos, Geraldo de Souza Pinto kaj Enock Galvão Tinoco.

31-a Brazila Kongreso de Esperanto okazis en Juiz de Fora 1995.

Post laborado farita de Vinícius Werneck, en la 18-a de majo 2006 urbestro aprobis leĝon proponita de urbkonsilanto Antônio Jorge, kiu kreis la Semajno de Divastigado de Internacia Lingvo Esperanto (ĉiu tria semajno de decembro) kaj Municipa Tago de Esperanto (la 15-a de decembro).

44-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 29-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso okazis en la urbo - julio de 2009.

Hodiaŭ estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Dosiero:Juiz de Fora vista aerea.jpg
Aera vidado

Eksteraj ligiloj

  • [1] - Fotoj
  • [2] - Pri la leĝo aprobita en "Juiz de Fora".

Ŝablono:Ĝermo-municipojbr

Ŝablono:LigoElstara