Eŭropa Komisiono: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.7.3) (Roboto: Ŝanĝanta zh:欧盟委员会 al zh:欧洲联盟委员会 |
e r2.7.2) (robota aldono de: yi:אייראפעאישע קאמיסיע |
||
Linio 236: | Linio 236: | ||
[[uk:Європейська Комісія]] |
[[uk:Європейська Комісія]] |
||
[[vi:Ủy ban châu Âu]] |
[[vi:Ủy ban châu Âu]] |
||
[[yi:אייראפעאישע קאמיסיע]] |
|||
[[zh:欧洲联盟委员会]] |
[[zh:欧洲联盟委员会]] |
||
[[zh-min-nan:Europa Chip-hêng Úi-oân-hōe]] |
[[zh-min-nan:Europa Chip-hêng Úi-oân-hōe]] |
Kiel registrite je 16:22, 11 nov. 2012
La Eŭropa Komisiono estas la motoro de la funkciado de la eŭropuniaj institucioj. Ĝi reprezentas kaj defendas la ĝeneralan intereson de la Unio. La sidejo de la Eŭropa Komisiono situas en Bruselo, Belgio, kie la komisionanoj situas en la kostruaĵo Berlaymont kaj kie troviĝas plejparto de la Ĝeneralaj Direkcioj de la Komisiono.
Politikaj principoj
La Komisiono estas la motoro de la institucia komunuma sistemo:
- Kiel posedanto de la rajto de leĝfara iniciato, ĝi proponas la tekstojn de leĝo, kiuj estas submetitaj al la Eŭropa Parlamento kaj al la Ministrara Konsilio.
- Kiel plenuma instanco, ĝi efektivigas la plenumon de la eŭropaj leĝoj (direktivoj, reglamentoj, decidoj), de la buĝeto kaj de la programoj alprenitaj de la Parlamento kaj de la Konsilio.
- Kiel gardanto de la eŭropuniaj traktatoj, ĝi priatentas la observon de la komunuma juro, kune kun la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj.
- Kiel reprezentanto de la Unio sur la internacia scenejo, ĝi negocas la internaciajn interkonsentojn, esence pri komerco kaj kunlaboro. Atentinde, ke ĝi negocas, dum subskribas nur la Konsilio.
Kolegio de komisionanoj
La prezidanto kaj la membroj de la Komisiono (la "komisionanoj") estas nomumitaj de la membroŝtatoj post aprobo de la Eŭropa Parlamento.
La nuna prezidanto de la Komisiono estas José Manuel Durão Barroso, kiu prezidas komisionon konsistantan el 27 komisionanoj.
Ĝeneralaj Direkcioj
Agado de la Komisiono estas dividita laŭ kampoj en plurajn departementojn, similajn al ministerioj en landaj registaroj. Ili nomiĝas Ĝeneralaj Direkcioj (angle Directorate-General, france Direction générale) kaj estas dividitaj en kvar grupojn: Politikaj ĜD-j, Eksterrilataj ĜD-j, Ĝeneralservaj ĜD-j kaj Internservaj ĜD-j. En interna komunikado oni referencas al la ĜD-j per iliaj mallongigoj listigitaj ĉi-suba listo, kiu pro la kompleksa organiza strukturo de la servoj de la Komisono ne pretendas esti preciza nek kompleta:
Ceteraĵoj
Ekzistas projekto de la EK pri diĝita biblioteko.