Islanda lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 56: Linio 56:
* [[Lingva familio]]
* [[Lingva familio]]


[[Kategorio:Islanda lingvo| ]]
[[Kategorio: {{paĝonomo}}| ]]
[[Kategorio:Nordĝermana lingvaro]]
[[Kategorio: Lingvoj laŭ alfabeto]]
[[Kategorio:Lingvoj de Islando]]
[[Kategorio: Lingvoj de Islando]]
[[Kategorio:Lingvoj laŭ alfabeto]]


{{LigoLeginda|de}}
{{LigoLeginda|de}}

Kiel registrite je 15:48, 16 nov. 2012

Islanda lingvo
íslenska
lingvo • moderna lingvo
okcident-skandinava lingvaro • Nordĝermana lingvaro
Parolantoj prosimume 300 000
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropaj lingvoj
Ĝermanaj lingvoj
Nordĝermanaj lingvoj
Islanda
Oficiala statuso
Reguligita de Árni Magnússon Institute for Icelandic Studies
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 is
  ISO 639-2
    Bibliografia ice
    Terminologia isl
  ISO 639-3 isl
  Glottolog icel1247
Angla nomo Icelandic
Franca nomo islandais
vdr

La islanda lingvo (íslenska [Islenska], antaŭ 1974 íslenzka) estas ĝermana lingvo. Ĝi estas la oficiala lingvo en Islando. Ĝi estas parolata de proksimume 300 000 homoj, ĉefe de la enloĝantoj de Islando, sed ankaŭ de kelkaj usonanoj havantaj islandajn praulojn.

Lingva klasifiko

La islanda lingvo rekte devenas de la Norena lingvo de la vikingoj, kaj tiom malmulte pluevoluiĝis ke multaj eĉ konsideras tiujn du unu sama lingvo. Ĝia plej proksima parenco estas la feroa lingvo, iom pli fore la Norvega (nynorsk).

Specialaĵo

Parte pro la fiereco de la islandanoj pri sia kulturo, parte pro la iom fora situo de la insulo, la islanda lingvo dum pluraj jarcentoj ne spertis gravajn ŝanĝojn. Dum la aliaj skandinavaj lingvoj dum sia longa historio forĵetis la plej multajn gramatikajn specialaĵojn, la islanda gardis ilin ĝisdetale. Krom tio la islandanoj klopodas eviti la transprenon de fremdlingvaj neologismoj. Novajn terminojn ili formas kutime el jam ekzistantaj islandaj vortoj. Tiel ekzemple la vorto tölva (komputilo) formiĝis el tala (nombro) kaj völva (magiistino). La vorto alnæmi (= aidozo) estis formita el la eroj al (= ĉio) kaj næmi (= sensiveco) ktp. ktp. Alta-Islanda lingvo

La lernado de la islanda lingvo pro tio fariĝas sufiĉe komplika. Tamen ĝi povas esti inda, ĉar : Kiu regas la nuntempan islandan lingvon, tiu eĉ pli/malpli kapablas legi la antikvajn islandajn sagaojn.

Skribo

La islanda lingvo estas skribata per la latina alfabeto, kun du konsonantaj kromsignoj þ, ð (= interdenta s, z, IFA-a [ð, θ], þ venas el runoj) kaj vokalaj signoj æ, ö.

Specimeno (la Patro Nia)

Faðir vor, þú sem er á himnum.
Helgist þitt nafn, til komi þitt ríki,
verði þinn vilji, svo á jörðu sem á himni.
Gef oss í dag vort daglegt brauð.
Fyrirgef oss vorar skuldir,
svo sem vér og fyrirgefum
vorum skuldunautum.
Og eigi leið þú oss í freistni,
heldur frelsa oss frá illu.
Því að þitt er ríkið, mátturinn og dýrðin
að eilífu amen.

Islandaj vortoj je Esperanto

Ŝanĝoj inter la Norena kaj Islanda lingvoj

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoLeginda