Distriktaro Detmoldo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ko:데트몰트 현
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: sco:Detmold (region)
Linio 98: Linio 98:
[[ro:Detmold (regiune)]]
[[ro:Detmold (regiune)]]
[[ru:Административный округ Детмольд]]
[[ru:Административный округ Детмольд]]
[[sco:Detmold (region)]]
[[simple:Detmold Government Region]]
[[simple:Detmold Government Region]]
[[sv:Regierungsbezirk Detmold]]
[[sv:Regierungsbezirk Detmold]]

Kiel registrite je 03:21, 19 nov. 2012

blazono mapo
blazono de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio situo de la distriktaro Detmoldo en Germanio
bazaj faktoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
sidejo: Detmold
areo: 6.518 km²
loĝantoj: 2.067.292 [1] (30a de junio 2006)
loĝodenso: 317 loĝantoj po km²
distriktara subdivido: 69 komunumoj en 6 distriktoj kaj 1 plia eksterdistrikta urbo
administreja adreso: Leopoldstr. 15
32756 Detmold
retpaĝo: www.brdt.nrw.de
retadreso: poststelle@brdt.nrw.de
Mapo
situo de la distriktaro en Nordrejn-Vestfalio

La distriktaro Detmoldo (germane Regierungsbezirk Detmold) estas unu el kvin administraj distriktaroj en Nordrejn-Vestfalio. Laŭ teritorio ĝi korespondas al la historia kaj kultura regiono Orienta Vestfalio-Lipo (Ostwestfalen-Lippe).

Geografio

La distriktaro Detmoldo situas en la nordoriento de Nordrejn-Vestfalio kaj do en la transira zono inter la germanaj mezaltaj montaroj (sude) kaj la nordgermana ebenaĵo (norde). Kompare al la aliaj distriktaroj de Nordrejn-Vestfalio ĝi estas la plej maldense loĝata, sed tamen havas proksimume duoble grandan loĝodenson ol la najbara norda federacia lando Malsupra Saksio, kaj ankaŭ estas pli dense loĝata ol la statistika averaĝo de Germanio. La enloĝantoj koncentriĝas en la urboj Gütersloh, Bielefeld, Herford kaj Minden laŭ la aŭtoŝoseo A 2, dum norde kaj sude troviĝas relative kamparaj teritorioj.

Ekzistas multaj lokaj centraj urboj. Krom la grandaj urboj Bielefeldo kaj Paderborno la urbo Gütersloh havas bonajn ŝancojn, baldaŭ ekhavi pli ol 100.000 loĝantojn kaj iĝi la tria "grandurbo" de la distriktaro. La distrikto Herfordo havas averaĝan loĝodenson de 567 loĝantoj po km² kaj estas en distrikta komparo dense loĝata, dum la distriktoj Minden-Lübbecke, Lippe kaj Höxter vere havas malurban strukturon. Komplete la distriktaro kovras areon de 6.500 km² - proksimume kvinono de la areo de Nordrejn-Vestfalio.

La monto Köterberg ("herba monto") proksime de la komunumo Lügde altas 496 metrojn super marnivelo kaj estas la plej alta punkto de la teritorio.

La distriktaro norde kaj oriente limas al la federacia lando Malsupra Saksio, sude al la lando Hesio kaj okcidente al la distriktaroj Arnsbergo kaj Monastero. En Malsupra Saksio ekde administra reformo de la jaro 2005 ne plu ekzistas distriktaroj, tial ke ne plu ekzistas kompareblaj administraj strukturoj aliflanke de la landa limo. En Hesio najbaras la distriktaro Kassel.

Administra subdivido

La distriktaro konsistas el 6 distriktoj kun sume 69 komunumoj kaj 1 eksterdistrikta urbo:

  1. urbo Bielefeld
  2. distrikto Gütersloh
  3. distrikto Herfordo
  4. distrikto Höxter
  5. distrikto Lippe
  6. distrikto Minden-Lübbecke
  7. distrikto Paderborno

Historio

La distriktaro Detmoldo historie havas du radikojn:

  • La parto "Orienta Vestfalio" (proksimume 80 procentoj de la areo) ĝis la jaro 1946 estis la "distriktaro Minden" de la "provinco Vestfalio" de la reĝolando Prusio. Kune kun la resto de la prusia provinco Vestfalio kaj la same prusia nordo de la "Rejna provinco" ĝi dum 1946 konsistigis la novan federacian landon Nordrejn-Vestfalio.
  • La resta areo, kiu proksimume kovras la teritorion de la nuna distrikto Lippe, ĝis la jaro 1947 (samkiel ekzemple Prusio) estis propra federacia ŝtato de la Germana Regno. Tiujare ĝi estis aligata al Nordrejn-Vestfalio kaj de tiam konsistigas la trian landoparton.

Dum tiu jaro decidiĝis, ke la teritorioj de la "distriktaro Minden" kaj de la ŝtato Lippe konsistigu novan distriktaron, kiu havu sian sidejon ne en Minden, sed en Detmoldo.

Dum 1947 la distriktaro estis grupigo de 12 distriktoj kaj 2 sendistriktaj urboj. Inter la jaroj 1968 kaj 1975 administra reformo novorganizis la distriktajn limojn, tial ke restis nur la hodiaŭaj 6 distriktoj kaj 1 sendistrikta urbo (vidu supre).

Eksteraj ligiloj

  1. http://www.lds.nrw.de/statistik/datenangebot/Regionen/amtlichebevoelkerungszahlen/rp7_juni06.html