Marmoto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Robot: Removing template: Taksonomio korektita; kosmetikaj ŝanĝoj
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: gn:Anguja kerana
Linio 118: Linio 118:
[[fr:Marmotte]]
[[fr:Marmotte]]
[[gl:Marmota]]
[[gl:Marmota]]
[[gn:Anguja kerana]]
[[he:מרמיטה]]
[[he:מרמיטה]]
[[hr:Svisci]]
[[hr:Svisci]]

Kiel registrite je 06:15, 30 nov. 2012

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Marmoto
Troveblo de fosilioj: Malfrua Mioceno - Lastatempe
Marmota monax
Marmota monax
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Mamuloj
Ordo: Ronĝuloj
Familio: Sciuredoj
Tribo: Marmotenoj
Genro: Marmota
Blumenbach, 1779
Specioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Marmoto (Marmota) estas holarkta genro de mamuloj el la ordo de ronĝuloj, familio sciuredoj. Entute oni agnoskas 15 speciojn en la genro. Arealoj de la plej konataj specioj inkluzivas plaejparte montarajn areojn kiel Alpoj, Karpatoj, Tatroj, Pireneoj kaj nordaj Apeninoj en Eŭropo, Roka Montaro, Kaskada Montaro, Black Hills kaj Sierra Nevada en Norda Ameriko, Deosai-plato en Pakistano kaj Ladako en Bharato. Krome marmotoj troveblas en vastaj kaj sekaj Eŭraziaj stepoj. La arbara marmoto (Marmota monax) troveblas en arbaraj regionoj tra plejparto de Usono kaj Kanado, ekde suduesta Georgio ĝis Alasko. La preria hundo, kiu troveblas en preriaj regionoj de Usono, ankaŭ estis iam konsiderata marmoto, sed nun zoologiistoj apartenigis ĝin en apartan genron Cynomys.

Marmotoj plej kutime vivas en ternestoj aŭ en piloj de falintaj rokoj. En malvarmaj regionoj ili hiberniĝas dum vintro. Plimulto de marmotoj estas tre sociaj kaj kunekzistas en grandaj grupoj. Ili uzas laŭtajn fajfojn kiel signalojn por komunikado, aparte en danĝero.

Dieto de marmotoj plejparte konsistas je plantaj partoj kiel herboj, beroj, likenoj, muskoj, radikoj kaj floroj.

Subgenroj kaj specioj

Ĉi-sekvas la listo de ĉiuj specioj de genro Marmota kiel agnoskita far Thorington kaj Hoffman[1] kun aldono de nova specio M. kastschenkoi, difnita en jaro 2003.[2] Oni dividas la genron je du subgenrojn.

Krome, fosiliaj datumoj sugestas ekziston de almenaŭ kvar formortintaj specioj de marmotoj:

Historio kaj etimologio

Skeleto de fosilia marmoto

Homoj konis marmotojn ekde antikvaj tempoj. La plej frua mencio de marmoto en skola verko estas la priskribo de "or-fosantaj formikoj" el raporto de antikva greka historiisto Herodoto de -5-a jarcento, Laŭ esploroj de franca entologiisto Michel Peissel fakte temis pri himalaja marmoto en Deosai-plato kaj emo de lokaj triboj kiel brokpoj ellavi oran polvon en marmotaj ternestoj.[3]

La etimologio de vorto 'marmot' estas neklara. Unu el teorioj estas ke ĝi devenas de gaŭla-latinida prefikso marm-, signifanta "murmuro" (ekzemplo de onomatopeo). Alia ebla deveno estas de post-klasika latina mus montanus, t.e. "monta muso".[4]

La marmota tago (Groundhog day) je 2-a de februaro estas tradicia festo en multaj lokoj de Usono kaj Kanado. Oni festas ĝin ĉiujare ekde 1887 en Pensilvanio, kvankam rekordoj pri eĉ pli fruaj festoj ekzistas. Ekde 2010 en Alasko oni nomas la feston Marmot day, ĉar alaska kaj griza marmoto estas pli kutimaj en la ŝtato ol la arbara marmoto (groundhog).[5]

Galerio de specioj



Referencoj

  1. Thorington, R. W., Jr., and R. S. Hoffman. 2005. "Family Sciuridae". Mammal Species of the World: A Taxonomic and Geographic Reference, pp. 754–818. D. E. Wilson and D. M. Reeder, eds. Johns Hopkins University Press, Baltimore.
  2. 2,0 2,1 (2003) “On species status of the forest-steppe marmot Marmota kastschenkoi (Rodentia, Marmotinae)”, Zoologičeskij žurnal 82 (12), p. 1498–1505. 
  3. Peissel, Michel. "The Ants' Gold: The Discovery of the Greek El Dorado in the Himalayas". Collins, 1984. ISBN 978-0-00-272514-9.
  4. "Marmot". Oxford English Dictionary (3rd ed.). Oxford University Press. 2001.
  5. The Associated Press. "Alaska to Celebrate its First Marmot Day", Fairbanks Daily News-Miner. Feb. 1, 2010. Accessed Feb. 1, 2010.

Eksteraj ligiloj