Malsuprasoraba lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 3: Linio 3:
{{Informkesto lingvo
{{Informkesto lingvo
|Koloro=Hindeŭropa
|Koloro=Hindeŭropa
|Lingvo=Suprasoraba (Delnjoserbšćina)
|Lingvo=Suprasoraba
|Propra_nomo=Delnjoserbšćina
|Landoj=[[Germanio]]
|Landoj=[[Germanio]]
|Federacia lando=[[Brandenburgio]]
|Federacia lando=[[Brandenburgio]]
Linio 9: Linio 10:
|Parolantoj=14 000
|Parolantoj=14 000
|Klasifiko=[[Hindeŭropa lingvaro]]
|Klasifiko=[[Hindeŭropa lingvaro]]
:[[Slava lingvaro]]
|Fam2=[[Slava lingvaro]]
::[[Okcidentslavaj lingvoj]]
|Fam3=[[Okcidentslavaj lingvoj]]
:::[[Soraba lingvaro]]
|Fam4=[[Soraba lingvaro]]
::::Malsuprasoraba
|Fam5=Malsuprasoraba
|Skribo=[[Latina alfabeto]]
|Skribo=[[Latina alfabeto]]
|Oficiala lingvo=[[Malsupra Luzacio]] ([[Brandenburgio]]/[[Germanio]])
|Oficiala lingvo=[[Malsupra Luzacio]] ([[Brandenburgio]]/[[Germanio]])

Kiel registrite je 10:23, 30 nov. 2012

Dulingva germana malsuprasoraba ŝildo en Cottbus.


Suprasoraba
Delnjoserbšćina
lingvo • moderna lingvo
soraba lingvo
Parolata en Germanio
Regiono Malsupra Luzacio
Parolantoj 14 000
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Slava lingvaro
Okcidentslavaj lingvoj
Soraba lingvaro
Malsuprasoraba
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Malsupra Luzacio (Brandenburgio/Germanio)
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 dsb
  ISO 639-3 dsb
  SIL dsb
  Glottolog lowe1385
Angla nomo Lower Sorbian
Franca nomo bas-sorabe
Vikipedio
vdr

Malsuprasoraba lingvo (malsuprasorabe dolnoserbšćina, germ. Niedersorbisch, pol. dolnołużycki, ĉeĥ. dolní lužická srbština) estas okcidentslava lingvo, kiu estas parolata en Malsupra Luzacio, en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Cottbus.

Fonetiko

Malsuprasoraba lingvo distingiĝas per kelkaj specifaj sonaj evoluoj kaj apartaĵoj, per kiuj ĝi diferencas de aliaj okcidentslavaj lingvoj.

Vokaloj:

  • *ę > ě (sub akcento, ekz.: měso, rěd, pěś) resp. 'e (ekster akcento, ekz. śele)
  • 'e > 'a (wjas, njamaš)
  • *tṛt > t'art (kjarcma, gjarnc)
  • o (post labialoj kaj velaroj, kiuj ne staras antaŭ labialoj resp. velaroj, ĉiam sub akcento, kelkfoje ankaŭ ekster akcento) > ó (en dialektoj malsame prononcata kiel e, yó, ekz. *gora > góra [gera, gyra, góra].

Konsonantoj

  • *ť, *ď > ś, ź (śerpjeś, źěd)
  • konservita *''g'' (ekz. góra, glědaś, guska)
  • konservita palatala ŕ (parte ankaŭ kiel fina sono, ekz. buŕ, ceptaŕ)
  • malmoliĝo de *''š'', *''ž'' (ekz. šyroki, žyto)
  • ŝanĝiĝo č > c ("mazurado" (sorabe mazurěrowanje), ekz. cas, cesto, cytaś)
  • *kŕ, *pŕ, *tŕ > kś, pś, tś (kśikaś se, pśěza, tśi)
  • *kr, *pr, *tr > kš, pš, tš (kšej, pšawy, tšawa)
  • simpligo de la grupo *str > (sotša, wótšy)
  • konservo de la grupo *stŕ kiel stś (stśělaś, stśigaś)


Malsuprasoraba alfabeto

Malsuprasoraba alfabeto
a b c č ć d e ě f g h ch i j k ł l m n ń o p r ŕ s š ś t u w y z ž ź
A B C Č - D E - F G H Ch I J K Ł L M N - O P R - S Š Ś T U W Y Z Ž Ź

Lingvaj monumentoj

La plej malnova granda lingva monumento de la malsuprasoraba lingvo estas manskriba traduko de Mikławš Jakubica el la jaro 1548. La unua printita malsuprasoraba libro estas malsuprasorabaj kantaro kaj kateĥismo de Albin Moller el la jaro 1574. Pliaj gravaj lingvaj monumentoj estas "Enchirideon Vandalicum" de Handrij Tara (1610) kaj manskriba gramatiko de Jan Chojnan (1650).

Eksteraj ligiloj

Vortaroj

Aliaj ligiloj

Fontoj

Muka, E., Historische Laut- und Formenlehre, Lipsk, 1891. Serbski rěčny atlas, zwjazki 1-15. (laŭ la suprasoraba vikipedio)