Polaba lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korekto
aldono
Linio 50: Linio 50:
|Jaro=1985
|Jaro=1985
}}, paĝoj 51-54 {{ref-de}}
}}, paĝoj 51-54 {{ref-de}}

== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.wizlaw.de/html/polabisch.html Paĝaro kun kelkaj ekzemploj] {{ref-de}}
* [http://www.unischaft.gmxhome.de/archiv/0205/34.html Polaba en Wendland] {{ref-de}}
* [http://eeo.uni-klu.ac.at/index.php?title=Polabisch Polabisch] en la ''Enzyklopädie des europäischen Ostens (EEO)'' (Enciklopedio de la eŭropa oriento)
** Ewa Rzetelska-Feleszko: „[http://www.uni-klu.ac.at/eeo/Polabisch.pdf Polaba]“ (PDF; 144 kB). In Miloš Okuka (Hg.): ''Lexikon der Sprachen des europäischen Ostens.'' Klagenfurt 2002. (= Wieser Enzyklopädie des europäischen Ostens 10). {{ref-de}}
* Kazimierz Polański<sup><small><nowiki>[</nowiki>[[:pl:Kazimierz Polański|→pl]]<nowiki>]</nowiki></small></sup>: [http://www.sbc.org.pl/dlibra/doccontent?id=18899&dirids=1 ''Gramatyka języka połabskiego.''] Elektrona eldono, sen dato. {{ref-pl}}


{{Slava lingvaro}}
{{Slava lingvaro}}

Kiel registrite je 17:47, 30 nov. 2012

Polaba lingvo
Etendo de la polaba antaŭ formorti kaj de aliaj du minoritataj okcidentslavaj lingvoj.
Etendo de la polaba antaŭ formorti kaj de aliaj du minoritataj okcidentslavaj lingvoj.
mortinta lingvo • formortinta lingvo
Leĥaj lingvojslava lingvaro
Parolantoj 0
Morto Mezo de la 18-a jarcento
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Slava lingvaro
Okcidentslava lingvaro
Polaba lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 sla
  ISO 639-3 pox
  Glottolog pola1255
Angla nomo Polabian
Franca nomo polabe
vdr

La polaba lingvo estas mortinta slava lingvo, kiun parolis okcidentaj slavoj, kiuj ekde la 7-a jarcento setlis en la nordoriento de la teritorio, kie nuntempe estas Germanio kaj el la rivero Elbo ĝis la marenfluo de la rivero Odro. La plej parenca lingvo oriente de la polaba estis la pomoria inter Odro kaj Vistulo, en la nordokcidento de la nuna Pollando, de kiu restis la kaŝuba lingvo apud Gdansko.

Ĉirkaŭ 2800 polabaj vortoj estas sciataj.

Lingvaj trajtoj

La grandeco de la lingva teritorio grandparte rekonstrueblas per la loknomoj, kiuj montras certajn karakterizaĵojn de la polaba lingvo kaj limigas ĝin disde la malnova soraba lingvo en la sudo kaj la pomorania lingvo en la oriento.

La polaba havis la jenajn trajtojn:

  1. Konservado de nazalaj vokaloj
  2. Parta ŝanĝo de praslava *ě antaŭ malmolaj dentaloj al a
  3. Ŝanĝo de la praslava sonkombino *tort al tart (ĉi tie t staras por iu ajn konsonanto)
  4. Konservado de palataj *ť kaj *ď

Ekde la 12-a jarcento la lingvo iom post iom formortis: Sur la insulo Rügen ĝi malaperis en la 15-a jarcento, en iuj fiŝistaj vilaĝoj de Brandenburgio restis ĝis la 17-a jarcento kaj en la germania regiono Lüchow-Dannenberg (ĝis hodiaŭ germane nomata "Wendland", do "lando de venedoj" respektive "lando de okcidentslavoj") sude de Hamburgo la lasta parolantino formortis meze de la 18-a jarcento (en la mapo blue estas markita tiu regiono Lüchow-Dannenberg).

La polaba de tiu tempo havis la jenajn trajtojn:

  1. Ŝanĝo de la praslava *a al o, ekz. brot (k-u pola brat, suprasoraba bratr, malsuprasoraba bratš, el praslava *brat(r)ъ) „frato“
  2. Ŝanĝo de a el *ě al o, ekz. ľotu (k-u pola lato, ĉeĥa léto, soraba lěto, el praslava *lěto) „jaro“
  3. Ŝanĝo de a en tart el praslava *tort al o, ekz. gord „burgo, kastelo“ (k-u malnova polaba grad, pola gród, ĉeĥa hrad, suprasoraba grod, el praslava *gordъ)
  4. Estiĝo de diftongoj ai, åi, oi, au el praslava *i, *y kaj *u, ekz. pait (k-u pola pić, ĉeĥa pit, suprasoraba pić, malsuprasoraba piś, el praslava *piti) „trinki“; dǎim (k-u ĉeĥa dým, pola kaj soraba dym, el praslava *dymъ) „fumo“
  5. Grandparte ŝanĝo de praslava *o al ü aŭ ö, ekz. vǎknü (k-u pola kaj ĉeĥa okno, soraba wokno, el praslava *okno) „fenestro“
  6. Grandparte evoluo de praslava *ь kaj *ъ al a aŭ ǎ, ekz. dan (k-u pola dzeń, ĉeĥa den, suprasoraba dźeń, malsuprasorba źeń, el praslava *dьnъ) „tago“; m'ǎglə (k-u pola mgła, ĉeĥa mlha, suprasoraba m(h)ła, malsuprasoraba mła, el praslava *mьgla) „vaporo; nebulo“
  7. Transiro de g kaj k en certaj pozicioj al d aŭ t, ekz. ďörə (el praslava *gora) „monto“; ťün (el praslava *konь) „ĉevalo“
  8. Evoluo de la praslavaj *ьl kaj *ъl al ǎu, ekz. dǎuďě (el praslava *dьlgъ) „longa“
  9. Eĉ la aoristo kaj imperfekto konserviĝis tie kontraŭe al la plej multaj aliaj slavaj lingvoj.

Literaturo

  • diversaj. (1985) Die Slawen in Deutschland. Berlino: Akademie-Verlag., paĝoj 51-54 germane

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Link FA