Estavayer-le-Lac: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 17: | Linio 17: | ||
|}} |
|}} |
||
'''Estavayer-le-Lac''' (malnova [[germana lingvo|germanlingva nomo]] '''Stäffis am See''') estas [[Listo de urboj en Svislando|historia urbeto]] kaj |
'''Estavayer-le-Lac''' (malnova [[germana lingvo|germanlingva nomo]] '''Stäffis am See''') estas [[Listo de urboj en Svislando|historia urbeto]], komunumo kaj ĉefloko de la [[Brojo (distrikto)|distrikto Brojo]] en [[Kantono Friburgo]], [[Svislando]]. Ĝi havis 5435 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. |
||
==Geografio== |
==Geografio== |
Kiel registrite je 22:45, 2 dec. 2012
Estavayer-le-Lac | |
---|---|
Blazono de Estavayer-le-Lac | |
Estavayer-le-Lac | |
former municipality of Switzerland • vilaĝo • kvartalo | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Brojo |
Koordinatoj | 46° 51′ 0″ N 6° 50′ 50″ O / 46.85000 °N, 6.84722 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ 0″ N 6° 50′ 50″ O / 46.85000 °N, 6.84722 °O (mapo) |
Areo | 8,89 km² |
Alteco | 448 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1470 |
Komunumkodo | 2015 |
Mapo de Estavayer-le-Lac | |
Estavayer-le-Lac (malnova germanlingva nomo Stäffis am See) estas historia urbeto, komunumo kaj ĉefloko de la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 5435 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
Estavayer-le-Lac situas ĉe la suda bordo de la Lago de Neŭŝatelo. En sudo ĝi etendiĝas al la altebenaĵo, kiu disigas la valon de Brojo de la baseno de la Lago de Neŭŝatelo. La komunumo Estavayer-le-Lac konsistas el la urbeto Estavayer, la vilaĝo Font, la vilaĝeto La Corbière (sur alteco de 465 m s.m. sur la altebenaĵo), kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,89 km², de kiuj 11,9% estas kovritaj de arbaro, 54,5% servas por agrikulturo kaj 28,1% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Estavayer-le-Lac limas en nordo al la Lago de Neŭŝatelo, en nordoriento al Vernay, en oriento al Sévaz, en sudoriento al Les Montets, en sudo al Lully, en sudsudokcidento kaj okcidento al Châbles, kaj en sudokcidento al Châtillon.
Trafiko
Tra Estavayer-le-Lac pasas la kantonaj ĉefvojoj n-ro 150 kaj 152 kaj la svisa aŭtovojo A1, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. Tra la komunumo pasas la trajnlinio de Payerne al Yverdon-les-Bains.
Historio
La unua dokumenta mencio de Estavayer-le-Lac datiĝas el la jaro 1156 kiel Stavaiel. Jam en la 3-a jarmilo a.K. en Estavajyer-le-Lac ekzistis homaj setlejoj. El la bronzepoko estis elfositaj restaĵoj de surfostaj setlejoj apud la lagobordo. La ekzakta fondodato de la urbeto ne estas konata, supozeble ĝi estis fondaĵo de la episkopo de Laŭzano. En la jaro 1244 la Senjoroj de Estavayer-le-Lac submetiĝis al la Grafoj de Savojo. Dum la Burgonjaj Militoj Estavayer estis sieĝita de la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo kaj konkerita la 27-an de oktobro 1475. La urba ŝtato Friburgo sukcesis akiri la regadon pri Estavayer kaj instalis tie en la jaro 1488 kastlanestron en la Kastelo Chenaux. La savoja kastlanejo estis tiam transformita al friburga voktejo. Post la Helveta Respubliko la Voktejo Estavayer fariĝis distrikto, kiu en la jaro 1848 estis integrita al la nova distrikto Brojo. Estavayer-le-Lac kiel ekonomia centro de la regiono fariĝis la ĉefurbo de la nova distrikto.[3]
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Estavayer
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011 (ciferoj de Estavayer-le-Lac inkluzive Font)
- ↑ Fonto: Stefan Jäggi: Estavayer-le-Lac en Historia Leksikono de Svislando (2006-05-05)
Eksteraj Ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Estavayer-le-Lac – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Sapokestokonkurso en Estavayer-le-Lac
-
Lagofrostiĝo apud Estavayer-le-Lac
-
Kastelo de Estavayer-le-Lac
|