Polaba lingvo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Frglz (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
aldono |
||
Linio 21: | Linio 21: | ||
== Skribaj tekstoj == |
== Skribaj tekstoj == |
||
Memstara skriba tradicio de la polaba lingvo neniam ekzistis. Sed antaŭ la formorto de la lingvo kelkaj nefilologoj notis tekstojn. Ili grandparte estis eĉ germanoj. La gastejestro kaj kamparano [[Johann Parum Schulze]] (1677-1740), kiu estis polabo, skribis vortoliston kaj mallongajn tekstojn. |
Memstara skriba tradicio de la polaba lingvo neniam ekzistis. Sed antaŭ la formorto de la lingvo kelkaj nefilologoj notis tekstojn. Ili grandparte estis eĉ germanoj. La gastejestro kaj kamparano [[Johann Parum Schulze]] (1677-1740), kiu estis polabo, skribis vortoliston kaj mallongajn tekstojn.<ref>''Slawen in Deutschland'', paĝoj 53, 54</ref> |
||
== Lingvaj trajtoj == |
== Lingvaj trajtoj == |
||
La grandeco de la lingva teritorio grandparte rekonstrueblas per la loknomoj, kiuj montras certajn karakterizaĵojn de la polaba lingvo kaj limigas ĝin disde la malnova soraba lingvo en la sudo kaj la pomorania lingvo en la oriento. |
La grandeco de la lingva teritorio grandparte rekonstrueblas per la loknomoj, kiuj montras certajn karakterizaĵojn de la polaba lingvo kaj limigas ĝin disde la malnova soraba lingvo en la sudo kaj la pomorania lingvo en la oriento.<ref>''Slawen in Deutschland'', paĝo 51</ref> |
||
La polaba havis la jenajn trajtojn: |
La polaba havis la jenajn trajtojn:<ref>''Slawen in Deutschland'', paĝoj 52, 53</ref> |
||
# Konservado de nazalaj vokaloj |
# Konservado de nazalaj vokaloj |
||
Linio 35: | Linio 35: | ||
Ekde la [[12-a jarcento]] la lingvo iom post iom formortis: Sur la insulo [[Rügen]] ĝi malaperis en la [[15-a jarcento]], en iuj fiŝistaj vilaĝoj de [[Brandenburgio]] restis ĝis la [[17-a jarcento]] kaj en la germania regiono [[distrikto Lüchow-Dannenberg|Lüchow-Dannenberg]] (ĝis hodiaŭ germane nomata "Wendland", do "lando de [[vendoj|venedoj]]" respektive "lando de okcidentslavoj") sude de [[Hamburgo]] la lasta parolantino formortis meze de la [[18-a jarcento]] (en la mapo blue estas markita tiu regiono Lüchow-Dannenberg). |
Ekde la [[12-a jarcento]] la lingvo iom post iom formortis: Sur la insulo [[Rügen]] ĝi malaperis en la [[15-a jarcento]], en iuj fiŝistaj vilaĝoj de [[Brandenburgio]] restis ĝis la [[17-a jarcento]] kaj en la germania regiono [[distrikto Lüchow-Dannenberg|Lüchow-Dannenberg]] (ĝis hodiaŭ germane nomata "Wendland", do "lando de [[vendoj|venedoj]]" respektive "lando de okcidentslavoj") sude de [[Hamburgo]] la lasta parolantino formortis meze de la [[18-a jarcento]] (en la mapo blue estas markita tiu regiono Lüchow-Dannenberg). |
||
La polaba de tiu tempo havis la jenajn trajtojn: |
La polaba de tiu tempo havis la jenajn trajtojn:<ref>''Slawen in Deutschland'', paĝoj 53, 54</ref> |
||
# Ŝanĝo de la praslava *a al o, ekz. ''brot'' (k-u pola ''brat'', suprasoraba ''bratr'', malsuprasoraba ''bratš'', el praslava *brat(r)ъ) „frato“ |
# Ŝanĝo de la praslava *a al o, ekz. ''brot'' (k-u pola ''brat'', suprasoraba ''bratr'', malsuprasoraba ''bratš'', el praslava *brat(r)ъ) „frato“ |
||
# Ŝanĝo de a el *ě al o, ekz. ''ľotu'' (k-u pola ''lato'', ĉeĥa ''léto'', soraba ''lěto'', el praslava *lěto) „jaro“ |
# Ŝanĝo de a el *ě al o, ekz. ''ľotu'' (k-u pola ''lato'', ĉeĥa ''léto'', soraba ''lěto'', el praslava *lěto) „jaro“ |
||
Linio 45: | Linio 45: | ||
# Evoluo de la praslavaj *ьl kaj *ъl al ǎu, ekz. ''dǎuďě'' (el praslava *dьlgъ) „longa“ |
# Evoluo de la praslavaj *ьl kaj *ъl al ǎu, ekz. ''dǎuďě'' (el praslava *dьlgъ) „longa“ |
||
# Eĉ la aoristo kaj imperfekto konserviĝis tie kontraŭe al la plej multaj aliaj slavaj lingvoj. |
# Eĉ la aoristo kaj imperfekto konserviĝis tie kontraŭe al la plej multaj aliaj slavaj lingvoj. |
||
== Notoj == |
|||
{{referencoj}} |
|||
== Literaturo == |
== Literaturo == |
Kiel registrite je 10:10, 3 dec. 2012
Polaba lingvo | |
Etendo de la polaba antaŭ formorti kaj de aliaj du minoritataj okcidentslavaj lingvoj. | |
mortinta lingvo • formortinta lingvo | |
---|---|
Leĥaj lingvoj • slava lingvaro | |
Parolantoj | 0 |
Morto | Mezo de la 18-a jarcento |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa lingvaro
| |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | sla |
ISO 639-3 | pox |
Glottolog | pola1255 |
Angla nomo | Polabian |
Franca nomo | polabe |
La polaba lingvo estas mortinta slava lingvo, kiun parolis okcidentaj slavoj, kiuj ekde la 7-a jarcento setlis en la nordoriento de la teritorio, kie nuntempe estas Germanio kaj el la rivero Elbo ĝis la marenfluo de la rivero Odro. La plej parenca lingvo oriente de la polaba estis la pomoria inter Odro kaj Vistulo, en la nordokcidento de la nuna Pollando, de kiu restis la kaŝuba lingvo apud Gdansko.
Ĉirkaŭ 2800 polabaj vortoj estas sciataj.
Skribaj tekstoj
Memstara skriba tradicio de la polaba lingvo neniam ekzistis. Sed antaŭ la formorto de la lingvo kelkaj nefilologoj notis tekstojn. Ili grandparte estis eĉ germanoj. La gastejestro kaj kamparano Johann Parum Schulze (1677-1740), kiu estis polabo, skribis vortoliston kaj mallongajn tekstojn.[1]
Lingvaj trajtoj
La grandeco de la lingva teritorio grandparte rekonstrueblas per la loknomoj, kiuj montras certajn karakterizaĵojn de la polaba lingvo kaj limigas ĝin disde la malnova soraba lingvo en la sudo kaj la pomorania lingvo en la oriento.[2]
La polaba havis la jenajn trajtojn:[3]
- Konservado de nazalaj vokaloj
- Parta ŝanĝo de praslava *ě antaŭ malmolaj dentaloj al a
- Ŝanĝo de la praslava sonkombino *tort al tart (ĉi tie t staras por iu ajn konsonanto)
- Konservado de palataj *ť kaj *ď
Ekde la 12-a jarcento la lingvo iom post iom formortis: Sur la insulo Rügen ĝi malaperis en la 15-a jarcento, en iuj fiŝistaj vilaĝoj de Brandenburgio restis ĝis la 17-a jarcento kaj en la germania regiono Lüchow-Dannenberg (ĝis hodiaŭ germane nomata "Wendland", do "lando de venedoj" respektive "lando de okcidentslavoj") sude de Hamburgo la lasta parolantino formortis meze de la 18-a jarcento (en la mapo blue estas markita tiu regiono Lüchow-Dannenberg).
La polaba de tiu tempo havis la jenajn trajtojn:[4]
- Ŝanĝo de la praslava *a al o, ekz. brot (k-u pola brat, suprasoraba bratr, malsuprasoraba bratš, el praslava *brat(r)ъ) „frato“
- Ŝanĝo de a el *ě al o, ekz. ľotu (k-u pola lato, ĉeĥa léto, soraba lěto, el praslava *lěto) „jaro“
- Ŝanĝo de a en tart el praslava *tort al o, ekz. gord „burgo, kastelo“ (k-u malnova polaba grad, pola gród, ĉeĥa hrad, suprasoraba grod, el praslava *gordъ)
- Estiĝo de diftongoj ai, åi, oi, au el praslava *i, *y kaj *u, ekz. pait (k-u pola pić, ĉeĥa pit, suprasoraba pić, malsuprasoraba piś, el praslava *piti) „trinki“; dǎim (k-u ĉeĥa dým, pola kaj soraba dym, el praslava *dymъ) „fumo“; dause, daisə (k-u pola dusza, ĉeĥa duše, soraba duša, el praslava *duša) „animo; spiro“
- Grandparte ŝanĝo de praslava *o al ü aŭ ö, ekz. vǎknü (k-u pola kaj ĉeĥa okno, soraba wokno, el praslava *okno) „fenestro“
- Grandparte evoluo de praslava *ь kaj *ъ al a aŭ ǎ, eĉ en malfortaj pozicioj, ekz. dan (k-u pola dzeń, ĉeĥa den, suprasoraba dźeń, malsuprasorba źeń, el praslava *dьnъ) „tago“; m'ǎglə (k-u pola mgła, ĉeĥa mlha, suprasoraba m(h)ła, malsuprasoraba mła, el praslava *mьgla) „vaporo; nebulo“
- Transiro de g kaj k en certaj pozicioj al mola d aŭ t, ekz. ďörə (el praslava *gora) „monto“; ťün (el praslava *konь) „ĉevalo“
- Evoluo de la praslavaj *ьl kaj *ъl al ǎu, ekz. dǎuďě (el praslava *dьlgъ) „longa“
- Eĉ la aoristo kaj imperfekto konserviĝis tie kontraŭe al la plej multaj aliaj slavaj lingvoj.
Notoj
Literaturo
- diversaj. (1985) Die Slawen in Deutschland. Berlino: Akademie-Verlag., paĝoj 51-54 germane
Eksteraj ligiloj
- Paĝaro kun kelkaj ekzemploj germane
- Polaba en Wendland germane
- Polabisch en la Enzyklopädie des europäischen Ostens (EEO) (Enciklopedio de la eŭropa oriento)
- Kazimierz Polański[→pl]: Gramatyka języka połabskiego. Elektrona eldono, sen dato. pole
|