Iguacuo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
DarafshBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota modifo de: eu:Iguazuko ur-jauziak
Linio 191: Linio 191:
[[es:Cataratas del Iguazú]]
[[es:Cataratas del Iguazú]]
[[et:Iguaçu joad]]
[[et:Iguaçu joad]]
[[eu:Iguazu ur-jauziak]]
[[eu:Iguazuko ur-jauziak]]
[[fa:آبشار ایگواسو]]
[[fa:آبشار ایگواسو]]
[[fi:Iguassun putoukset]]
[[fi:Iguassun putoukset]]

Kiel registrite je 13:03, 5 dec. 2012

Iguacuo
hispane: Cataratas del Iguazú, portugale: Cataratas do Iguaçu
akvofalo
Akvofaloj Iguacuo
Landoj Ŝablono:Flagicon Argentino (80%), Ŝablono:Flagicon Brazilo (20%)
Provinco Provinco de Misiones Argentino
Subŝtato Paranao Brazilo
Trafalejoj 275
Naciaj parkoj Nacia parko Iguazú Argenitino, Nacia parko Iguaçu Brazilo
Tipo de akvofalo Katarakto
Rivero Iguacuo
Situo Iguacuo
 - koordinatoj 25° 41′ 43″ S 54° 26′ 12″ U / 25.69528 °S, 54.43667 °U / -25.69528; -54.43667 (mapo)
Alteco 82 m
Trafluo
 - mezproksima 6 500 /s
Por publiko alireblaj
Plej facila aliro Puerto Iguazú argentina flanko
Foz do Iguaçu brazila flanko
Malkovrinto Álvar N. Cabeza de Vaca eŭropa malkovrinto
 - dato 1541
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Iguazu Falls
Tipo de heredaĵo natura heredaĵo
Regiono Latina Ameriko
Situo enkadre de Brazilo
Situo enkadre de Brazilo
Situo enkadre de Brazilo
Situo enkadre de Argentino
Situo enkadre de Argentino
Situo enkadre de Argentino
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Iguazu Falls
Retpaĝo: www.cataratasdoiguacu.com.br/,%20https://iguazuargentina.com/
Monda heredaĵo de UNESKO

Iguacuo, aŭ Iguasuo, (portugale: Cataratas do Iguaçu; hispane, Cataratas del Iguazú [igŭasu']), estas granda akvofalo 80% Argentino kaj 20% Brazilo. Ĝi altas 72 metrojn kaj havas 150–300 falojn, depende de kiom rapide la rivero Iguacuo moviĝas.

Ĝi estas Monda Naturheredaĵo de Unesko

La akvofaloj estas apud elektrocentralo Itajpuo.

Kaskadego Iguazu Trafluinte de Kuritibo (Brazilo) pli ol 1300 kilometrojn da brazila lando, la rivero Iguazú, 15 kilometrojn antaü enflui la riveron Paraná, akiras mondan famon pro sia imponega katarakto. Tiu malsuprenĵetiĝas ĉe la 25a grado de suda latitudo. Do abundas tropika vegetaĵaro, kiu hun troviĝas sub tata naturprotektado kaj ĉirkaüas Ia belegan vidindejon malkovritan en 1541-42 de la hispano Alvar Núnez Cabeza de Vaca („Bovin-kapulo'). 275 akvofaloj, kelkaj el ilí falantaj preskaü 90 metrojn, estas admirataj tie de miloj da turistoj, kiuj daüre alveturas. La akvofalara duoncirklo etendiĝas tra 2700 metroj, krucante Ia limon inter Argentino kaj Brazilo. Do la multnombraj videmuloj devas trairi la limkontrolon por ĝui Ia tuton de la grandioza spektaklo. La rivero Iguazú ĵetas normale 1700 kubajn metrojn da akvo sekunde tra siajn kaskadegojn, kies roka arkitekturo fariĝis antaü 50 milionoj da jaroj. Sed laü la meteologiaj kondiĉoj, tiu flukvanto ege malsamas. Laüdire en la jaro 1978 la fluejo preskaŭ sekiĝis kaj Ia fama katarakto seniluziigis la vizitantojn. Male antaŭ kelke da tempo pro fortegaj pluvoj la rivero multobliĝis tiom, ke ĝia akvokanto superis 30 000 kubajn metrojn sekunde. La akvonivelo suprenirinte kelkajn metrojn detruis parton de la pontvojoj, kiuj en ta argentina flanko kondukas la turistojn ĝis la Garganta del Diablo („Gorĝo de I' Diablo'). Tie akvofalegoj, unu vide al la alia, malsuprenĵetiĝas en tondranta truego. Per motorboatoj Ia videmuloj nun trairas la mankantajn partojn de la pontovojo por admiri ekde sekura platformo la sovaĝan spektaklon de la bruegantaj akvoj. Personoj kiuj estis vidintaj la katarakton de Niagara (Usono), asertas, ke tiu de Iguazú estas pli impona. Oni surpriziĝas vidi inter Ia homoj strangan mambeston petantan nutraĵojn. Tiuj coatí alvenas propravole de la arbaro por profiti siamaniere de Ia turista konjunkturo, kiel Ia flugkompanioj, la busoj, la hoteloj, komercistoj kaj tiel plu.

Bildigoj en filmo

La akvofaloj estis filmitaj en kelkaj filmoj, inkluzive de:

Iguacuo

Fotoj


Panoramo de la akvofaloj
Panoramo de la akvofaloj

Eksteraj ligiloj

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube