Distrikto Olpe: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
e robota aldono de: ms:Olpe (daerah)
Linio 68: Linio 68:
[[id:Olpe (distrik)]]
[[id:Olpe (distrik)]]
[[it:Circondario di Olpe]]
[[it:Circondario di Olpe]]
[[ms:Olpe (daerah)]]
[[nl:Kreis Olpe]]
[[nl:Kreis Olpe]]
[[no:Kreis Olpe]]
[[no:Kreis Olpe]]

Kiel registrite je 13:08, 15 dec. 2012

Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Arnsberg
administra sidejo: Olpe
areo: 710 km²
enloĝantoj: 142.047 (fine de majo 2005)
aŭtokodo: OE (Olpe)

La distrikto Olpe situas en la sudo de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Olpe. Geografie la distrikto estas parto de la regiono Sauerland [prononco Zaŭalant].

Najbaras la distriktoj Mark (germane Märkischer Kreis) norde, Hochsauerland nordoriente, Siegen-Wittgenstein sudoriente, Altenkirchen sudokcidente kaj Oberberg (germane Oberbergischer Kreis) okcidente.

Administra divido

La distrikto konsistas el 7 komunumoj, el kiuj 4 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de junio 2005.

Urboj

  1. Attendorn (24.775)
  2. Drolshagen (12.381)
  3. Lennestadt (27.901)
  4. Olpe (25.628)

Pliaj komunumoj

  1. Finnentrop (18.418)
  2. Kirchhundem (13.026)
  3. Wenden (19.926)

Esperanto en la distrikto

En la komunumo Finnentrop dum la jarfino 1990/1991 okazis la Internacia Seminario de GEJ. Iom pli ol 250 junaj esperantistoj tiam konatiĝis kun la distrikto, kaj la regiona televido raportis pri la evento.

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)