Vraclav: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto forigis superfluajn nomigojn de ligiloj
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota forigo de: roa-rup:Vraclav
Linio 158: Linio 158:
[[it:Vraclav]]
[[it:Vraclav]]
[[nl:Vraclav]]
[[nl:Vraclav]]
[[roa-rup:Vraclav]]
[[sk:Vraclav]]
[[sk:Vraclav]]
[[vi:Vraclav]]
[[vi:Vraclav]]

Kiel registrite je 13:39, 17 dec. 2012

Vraclav
municipo
Preĝejo de Ĉieleniro de Maria la Virgulino en Vraclav
Oficiala nomo: Vraclav
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Vysoké Mýto
Historia regiono Bohemio
Situo Vraclav
 - alteco 310 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 04″ N 16° 05′ 26″ O / 49.96778 °N, 16.09056 °O / 49.96778; 16.09056 (mapo)
Areo 13,89 km² (1 389 ha)
Loĝantaro 756 (2005)
Denseco 54,43 loĝ./km²
Unua skribmencio 1073
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 42
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581151
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 3
Bazaj sidejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vraclav
Retpaĝo: www.obecvraclav.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Malgranda vilaĝo Vraclav situas je kvar kilometrojn de Vysoké Mýto en orienta parto de Ĉeĥio, sur frapa terena kresto de montaro disiganta valojn de riveroj Loučná kaj Chrudimka (Ĥrudimka), fakte apartenas al gravaj lokoj de la ĉeĥa nacia pasinteco. Nun ĝi konsistas el tri lokaj loĝpartoj – Vraclav, Sedlec kaj Sankta Nikolao.

Memorindaĵoj

Preĝejo de Ĉieleniro de Maria la Virgulino

Origine gotika, rekonstruita en la jaro 1618 kaj baroke aranĝita en la jaro 1719. Sur la ĉefaltaro estas bildo „Ĉieleniro de Virgulino Maria“ de Ed. Neumann, sur flanka altaro bildo de Sankta Anna kaj barokaj statuoj de Sankta Prokopo kaj Sankta Adalberto. Stana baptujo estas el komenco de la 16-a jarcento. Apude de la preĝejo, sur tombejo, situas granda kvarflanka sonorilejo kun enirejo en la tombejon.

Opidumo Vraclav

Situas ĉe iama grava trafikvojo el Prago al Moravio, nomata ekde la 19-a jarcento „Trstenická stezka“( la origina nomo ne estas konata). Gravan rolon la opidumo plenumis dum la 11-a jarcento, dum tiel nomata „la pli juna opiduma tempo“. La opidumon konstruigis Premislidoj kaj la unua skriba noto devenas el la jaro 1073 en dokumento pri fondo de monaĥejo de Opatovice.

En la jaro 1108 ĉi tie estis murdita grava nobela gento de Vrsovecoj. Ankoraŭ dum la 13-a jarcento ĝi funkciis kiel grava administra centro.

Prisetladon de la loko jam el la neolitiko (4 mil jaroj antaŭ nia erao) kaj „antaŭhistoria tempo“ (450 jaroj antaŭ nia erao) dokumentas la fos-eltrovaĵoj.

Restaĵoj de la opidumo

Baroka banareo Vraclav

Famo pri resaniga akvo en fontujo ĉe Sankta Nikolao komunikiĝis en vasta ĉirkaŭaĵo. La unua resaniĝanto estis laŭdire Johano Nečesaný el Vysoké Mýto en la jaro 1664. En la sama jaro la akvo de la fontujo resanigis kriplan paroĥestron el Vraclav. Pro dankemo li konstruigis apud la fontujo ŝtonan kapeleton. Poste, apud la kapeleto estis konstruita banejdomo.

Banloko kun preĝejo de Sankta Nikolao

Preĝejo de Sankta Nikolao

Dum la jaro 1724, surloke de la kapelo de Sankta Nikolao, oni ekkonstruis barokan preĝejon de Sankta Nikolao laŭ projekto de arkitekto Carlo Antonio Canevall. La konstruadon gvidis Jiří Quadroni el Chrudim. La fontujo troviĝas en preĝeja propileo. La gloro de banloko fine de la 18-a jarcento finiĝis. Nur en la jaroj 1976 – 1986 la objektoj estis tro postuleme rekonstruitaj kaj ekestis tie ĉi ekspoziciaj areoj. Nuntempe estas en la preĝejo lokigita kolekto de unikaj barokaj plastikoj, kiuj devenas ĉefe el pilgrimvojo de urbo Králíky al monaĥejo en Hedeč .

Preĝejo de Sankta Nikolao

Memormonumento de la gento Vrsovecoj (ĉeĥe Vršovci)

Memormonumento de Vrsovecoj

Ermitejo

En la jaro 1692 oni konstruigis, sur deklivo super la kapelo, lignan ermitejon kun sonorilejo kaj bat-horloĝo. La unua ermito estis ano de la ordeno de Franciskanoj – Jiří Rambousek. La ermito enskribadis en libron ĉiujn, kuj surloke resaniĝis.

Ermitejo

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:KapoMunicipoNav Sedlec | Svatý Mikuláš | Vraclav Ŝablono:PiedoMunicipoNav