Marĉostrigo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Chobot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.6) (robota aldono de: ko:쇠부엉이
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: vi:Asio flammeus
Linio 126: Linio 126:
[[tr:Kır baykuşu]]
[[tr:Kır baykuşu]]
[[uk:Сова болотяна]]
[[uk:Сова болотяна]]
[[vi:Asio flammeus]]
[[wa:Duk di bwès]]
[[wa:Duk di bwès]]
[[zh:短耳鸮]]
[[zh:短耳鸮]]

Kiel registrite je 06:45, 21 dec. 2012

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Marĉostrigo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Asio
Specio: A. flammeus
Asio flammeus
(Pontoppidan, 1763)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Asio accipitrinus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Marĉostrigo el Litovio

La Marĉostrigo (Asio flammeus) estas mezgranda malhela strigo, tio estas specio de birdo el la ordo de strigoformaj, familio de strigedoj, kun plumtufoj super kapo. La strigoj apartenantaj al la genro Asio estas konataj kiel orelstrigoj, ĉar ili hava plumtufojn aspektantaj kvazaŭ mamulaj oreloj. Tiuj "oreloj" povas esti aŭ ne esti videblaj. Asio flammeus montras siajn tufojn nur kiam estas en defenda sinteno. Ties tufplumoj estas mallongaj kaj kutime ne videblaj. La marĉostrigo troviĝas en malferma kamparo, marĉoj kaj herbejoj. La vorto flammeus de la specifa nomo estas latina vorto por "flama, aŭ la koloro de fajro".[1]

Aspekto

La marĉostrigo estas mezgranda strigo mezaveraĝe 34–43 cm longa kaj peza 290 ĝis 350 g la ino kaj 260 ĝis 310 g la masklo. Ĝi havas grandajn okulojn, grandan kapon, mallongan kolon kaj larĝajn flugilojn. La beko estas mallonga, forta, hoka kaj nigra. La plumaro estas brunmakulita kun striaj vosto kaj flugiloj. La dorso estas pli malhela kaj striita ol la subaj partoj kiuj montras vertikalajn malhelajn striojn (Alsop 2001); temas pri sufiĉe kamufla plumaro. La enverguro estas el 85 ĝis 105 cm. Inoj estas iomete pli grandaj kaj malhelaj ol maskloj. La flavaj okuloj de A. flammeus estas troigitaj de nigraj makulringoj kiu ĉirkaŭas ĉiun okulon, kaj de granda blankeca masko kiu estas inter tiuj kun formo de koro aŭ de litero ikso: ĉio tio havigas al ĝi terurigan mienon.

Ripoze tiu specio staras antaŭen kiel agloj kaj ne tiom rekte kiom aliaj strigoj; tiele oni povas vidi, ke temas pri fortika birdo. Dumfluge la subflugiloj aperas tre helaj, sed malhela marko en la kubuto indikas la specion. La supraj flugiloj estas striitaj kaj la vosto klare strimarkita.

Geografia teritorio

La marĉostrigo vivas en ĉiu kontinento escepte Antarkto kaj Aŭstralio; kaj havas unu el la plej ampleksaj disvastigoj inter ĉiuj birdoj, sed preferas nordajn landojn (aŭ sudajn en la suda hemisfero) pli ol plej parto de aliaj strigoj. A. flammeus reproduktiĝas ĉefe en norda Eŭropo kaj Rusio, Azio (el Kaŭkazo tra tuta Siberio), Nordameriko (en Alasko, Kanado kaj plej norda kaj nordokcidenta Usono) kaj Sudameriko (nordaj Andoj, Ĉilio, Bolivio kaj Argentino), Karibio, Havajo kaj la Galapagoj.

Ĝi estas parte migrantaj, ĉar translokiĝas suden vintre el la plej nordaj partoj de sia teritorio. La marĉostrigo revenas al areoj de altaj loĝantaroj de roduloj (Ehrlich 1988). Ili ankaŭ vagantas nomade serĉe de pli bona manĝodisponeblo dum jaroj kiam la loĝantaroj de kamporatoj estas malaltaj. Vidu mapon de la distribuado de la marĉostrigo en Ameriko.

Konserva statuso

Ĝi estas listita kiel malpliiĝanta en la suda parto de sia teritorio. Ĝi estas listita kiel de speciala zorgo, minacata aŭ endanĝerita en kelkaj ŝtatoj de Usono kaj komuna en nordaj partoj de la reprodukta teritorio.[1]

Ili vivas ĝis 28 jarojn.

Nestado kaj reproduktado

La marĉostrigo nestumas surgrunde en herbejoj, tundro, savano aŭ prerioj. Nestoj estas faritaj de la ino kaj kaŝitaj inter malalta plantaro kaj povas esti kovrita de algoj, herberoj aŭ plumoj forprenitaj de si mem (Ehrlich 1988). El 4 ĝis 7 blankaj ovoj estas demetitaj en tipa ovodemetado, sed la ovokvanto povas atingi la dekkvaron en jaroj kiam la kamporatoj estas abundaj. Okazas nur unu ovodemetado ĉiujare. La ovoj estas kovataj ĉefe de la ino dum 21–37 tagoj; la msaklo alportas manĝaĵon kaj foje kovas siavice. La idaro elnestiĝas Post ĉirkaŭ kvar semjanoj. Tiu strigo trompallogas eventualajn predantojn for de la nesto per la tekniko simuli rompitan flugilon (Alsop 2001).

Seksan maturecon oni atingas post unu jaro. Reprodukta sezono en norda hemisfero daŭras el marto al junio, ĉefe aprile. Dum tiu tempo tiuj strigoj povas ariĝi por ripozi en grupoj de ĝis 200 individuoj. Dum la reprodukta sezono, la maskloj montriĝas ceremonie dumfluge por allogi inojn. La masklo superflugas la neston sonigante la flugilojn kiel pariĝada montroceremonio (Ehrlich 1988). Tiu strigo estas ĝenerale monogama.

Dieto kaj manĝokutimaro

Ĉasado okazas ĉefe dumnokte, sed tiu strigo estas ankaŭ taga kaj krepuska kiom noktema. Ĝi superflugas malalte la grundon en malfermaj kamparo kaj herbejoj ĝis falplonĝi super sia predo kun piedoj antaŭen (Alsop 2001). Kelkaj strigoj povas ĉasi ĉe la sama maferma areo (Kaufman 2000). La manĝo konsistas ĉefe el roduloj, ĉefe kamporatoj, sed ili povas manĝi ankaŭ aliajn etajn mamulojn kaj kelkajn grandajn insektojn (Ehrlich 1988). Foje ili klopodas manĝi ankaŭ etajn birdojn. Ties flugo estas karaktere milda pro malkonstanta flugilfrapado. La marĉostrigo povas esti priskribita kiel simila al "noktopapilio" aŭ al "vesperto" dumfluge.[2]

Krom la predado, la marĉostrigo povas dumfluge ĝeni aglojn, ardeojn aŭ eĉ falkojn nur por distro, ne por manĝo.

Voĉo

La marĉostrigo havas ĉirpadon kiel bojado. Sonoj kiel gvauk, gvauk, gvauktut-tut-tut-tut-tut, kvazaŭ lokomotivaj, estas komunaj. Laŭtan ii-jerp oni aŭdas en reprodukta epoko. Tamen la marĉostrigo estas silentema vintre (Alsop 2001). greke Audio ligo 1 greke Audio ligo 2

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

greke Bildoj, voĉo kaj informaro greke Bildoj kaj informaro greke New York State Department of Environmental Conservation greke Informaro pri la marĉostrigo - Cornell Lab of Ornithology greke Informaro kaj fotoj pri la marĉostrigo - South Dakota Birds and Birding greke La marĉostrigo Asio flammeus - USGS Patŭent Bird Identification InfoCenter greke La marĉostrigo en filmoj ĉe Interreta Birdokolekto greke Franclingva ejo

Notoj

  • Alsop, Fred J. Birds of North America: Eastern Region. DK Publishing, Inc. NY:NY. 2001.
  • Ehrlich, Paul R, David S Dobkin and Darryl Wheye. The Birder's Handbook: A Field Guide to the Natural History of North American Birds. Simon & Schuster Inc. NY:NY. 1988.
  • Kaufman, Kenn. Kaufman Field Guide to Birds of North America. Houghton Mifflin Co. NY:NY. 2000.