Komárno: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e →20px|Esperanto-vivo: forigo de bilde forde sekcititolo |
|||
Linio 164: | Linio 164: | ||
== Famaj urbanoj == |
== Famaj urbanoj == |
||
Naskiĝis en Komárno: |
Naskiĝis en Komárom/Komárno: |
||
* [[Mór Jókai]], la plej granda [[hungara]] [[verkisto]] |
* [[Mór Jókai]], la plej granda [[hungara]] [[verkisto]] |
||
* [[Ferenc Lehár]], hungara [[komponisto]] |
* [[Ferenc Lehár]], hungara [[komponisto]] |
||
Linio 173: | Linio 173: | ||
* [[József Szinnyei]], hungara [[bibliografo]], akademiano |
* [[József Szinnyei]], hungara [[bibliografo]], akademiano |
||
* [[Lőrinc Tóth]], hungara [[dramisto]] |
* [[Lőrinc Tóth]], hungara [[dramisto]] |
||
* [[Gusztáv Csengey]], hungara [[poeto]] |
|||
Vivis en Komárno: |
Vivis en Komárom/Komárno: |
||
* [[György Klapka]], hungara [[generalo]] |
* [[György Klapka]], hungara [[generalo]] |
||
* [[Hans Selye|János Selye]], hungara medicinisto |
* [[Hans Selye|János Selye]], hungara medicinisto |
Kiel registrite je 09:05, 23 dec. 2012
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Komárno (apartigilo). |
Komárno | ||
hungare: Komárom, hungare: Révkomárom, germane: Komorn, serbe: Коморан, latine: Comaromium | ||
urbo | ||
Urbocentro de Komárno
| ||
|
||
Oficiala nomo: Komárno | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Nitra | |
Distrikto | Komárno | |
Historiaj regionoj | Aŭstrio-Hungario, Hungara reĝlando, Slovaka ŝtato | |
Urbaj partoj | 11
| |
Konataj lokoj | Bratislava pordego, Eŭropa Korto | |
Konstruaĵoj | Universitato Janos Selye, Luterana preĝejo | |
Riveroj | Danubo, Váh | |
Situo | Komárno | |
- alteco | 112 m s. m. | |
- koordinatoj | 47° 45′ 48″ N 18° 07′ 42″ O / 47.76333 °N, 18.12833 °O (mapo) | |
Areo | 103,167 km² (10 316,7 ha) | |
Loĝantaro | 35 881 (31.12.2008) | |
Denseco | 347,8 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1075 | |
- alliĝo al la urbo | 1896 | |
- apartigo | Komárno - Komárom | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 945 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-35 | |
Aŭtokodoj | KN | |
ISO 3166-2 | 501026 | |
Situo de Komárno enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Nitra
| ||
Vikimedia Komunejo: Komárno | ||
Retpaĝo: www.komarno.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Komárno, hungare Komárom aŭ Révkomárom, germane Komorn estas distrikta urbo en suda Slovakio, ĉe riveroj Danubo kaj Váh.
La urbo situas sur la maldekstra bordo de Danubo kaj ĝi estas plejparte historia sidejo de eksa Aŭstrio-Hungario. Post la unua mondmilito la ŝtatlima linio de la novfondita Ĉeĥoslovakio difinita tra mezo de la rivero, pro kio okazis apartigo de tiu urba parto, kiu alliĝis al la urbo en la jaro 1896, tiu ĉi parto, kiu ĝis la jaro 1896 estis vilaĝo Újszőny, troviĝas sur la dekstra bordo de Danubo. Ambaŭ partoj estas kunigitaj per pontoj: per ŝosea kaj fervoja.
Komárno estas ĝemela urbo de sia transdanuba hungara ĝemelo Komárom. Ĝi estas pliparte hungarlingva kaj estas centro de la sud-slovakia hungarlingva minoritato; oficialaj ŝildoj estas dulingvaj. Ekzistas tie hungarlingva universitato, nomita laŭ Selye Janos.
La centra placo de Komárno nomiĝas laŭ generalo Klapka György, konata filo de la urbo. Ĉe ĝi staras interesa pestkolono. Apude situas "Eŭropa Korto" (hungare Europa-udvar, slovake Nádvorie Európy), ĉirkaŭata de domoj konstruitaj en la stiloj de diversaj eŭropaj landoj.
La urbo posedas kompletan ringon da bastionoj kaj fortikaĵon defendantan la riverbuŝon de Danubo kaj Vago. Historia signifo ĝia estas, ke ĝi neniam estis konkerita de la Osmanida Regno. Similaj fortikaĵoj ekzistas aliflanke de Danubo.
La nomo de la urbo devenas de la slovaka vorto por "moskitoj"; efektive post inundoj de Danubo ekzistas sufiĉe da tiuj insektoj.
Ekde 1920 la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, kie estis grava limotrapasejo. Inter 1938-1944 la regiono rehungariĝis. En 2001 loĝis tie 37366 da homoj (22452 hungaroj, 12960 slovakoj, 459 ciganoj, ktp). Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al zono de Schengen, sekve la limoj malaperis.
Vidindaĵoj
- Eŭropa Korto
- Bratislava Pordo
- Urba muro kun bastionoj
- Urbodomo
- Akvoturo
- Oficira Pavilono
- Pestkolono ĉe Klapka-placo
- Universitato Janos Selye
- Kalvinana preĝejo (Komárno)
- Luterana preĝejo (Komárno)
- Preĝejo de Plej Sankta Dipatrino (Komárno)
Famaj urbanoj
Naskiĝis en Komárom/Komárno:
- Mór Jókai, la plej granda hungara verkisto
- Ferenc Lehár, hungara komponisto
- Ivan Reitman, reĝisoro
- Béla Zsolt, hungara verkisto
- Jana Nagyová, aktorino
- Ödön Beke, hungara lingvisto
- József Szinnyei, hungara bibliografo, akademiano
- Lőrinc Tóth, hungara dramisto
- Gusztáv Csengey, hungara poeto
Vivis en Komárom/Komárno:
- György Klapka, hungara generalo
- János Selye, hungara medicinisto
Esperanto-vivo
En Komárno okazis la studadsesio SUS 25 (2002), SUS 27 (2004) kaj SUS 29 (2006) de AIS San-Marino. Dum SUS 27 AIS fondis LEUKAIS (Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS), privatan universitatecan institucion, kiu instruu interalie en Esperanto. LEUKAIS jam akiris kelkajn domojn apud la Eŭropa Korto, sed ĝis nun ne havas ŝtatan permeson instrui.
La stacidomo de apuda Komárom la vojaĝantojn salutas per ŝildoj en la lingvoj hungara, slovaka, germana kaj Esperanto.
En oktobro 2003 en Komárno okazis "renkontiĝo Ernesto Geleta" de Esperanta Societo Bratislava.
Ĝemelurboj
- Blansko, Ĉeĥio
- Komárom, Hungario
- Kralupy nad Vltavou, Ĉeĥio
- Lieto, Suomio
- Szászsebes, Rumanio
- Terezín, Ĉeĥio
- Weissenfels, Germanio