Novaj Federaciaj Landoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
La teksto longe estis "tradukaĵo de la semajno", kaj forgesiĝis forpreni la ŝablonon... mi nun elprenas ĝin.
Linio 1: Linio 1:
{{tradukaĵo}}
{{Novaj Federaciaj Landoj|larĝo=1}}
{{Novaj Federaciaj Landoj|larĝo=1}}
La '''Novaj Federaciaj Landoj''' (NFL) - [[germane]] '''Neue Bundesländer''' respektive '''neue Länder''' - estas ne jure difinita, sed en ĵurnalismaj tekstoj kaj parola lingvaĵo tre ofte uzata termino por la kvin [[federacia lando (Germanio)|federaciaj landoj]] de [[Germanio]], kiuj sekve de la leĝo pri restarigo de la federaciaj landoj sur la teritorio de la ŝtato [[GDR]] de la 22-a de julio [[1990]] reekestis la [[3-an de oktobro]] [[1990]] kaj samtage unuiĝis kun la "malnovaj federaciaj landoj" de [[Federacia Respubliko Germanio]]. Laŭ tiu difino la teritorio de [[Orienta Berlino]], la ĝis tiama ĉefurbo de la socialisma ŝtato [[GDR]], '''ne''' apartenas al la Novaj Federaciaj Landoj, ĉar ĝi ne ekestis nova lando, sed aliĝis al la teritorio de la "malnova" federacia lando [[Berlino]], kiu antaŭe nur kovris la okcidentan parton de la urbo.

Kiel registrite je 09:51, 2 jan. 2013

La Novaj Federaciaj Landoj (NFL) - germane Neue Bundesländer respektive neue Länder - estas ne jure difinita, sed en ĵurnalismaj tekstoj kaj parola lingvaĵo tre ofte uzata termino por la kvin federaciaj landoj de Germanio, kiuj sekve de la leĝo pri restarigo de la federaciaj landoj sur la teritorio de la ŝtato GDR de la 22-a de julio 1990 reekestis la 3-an de oktobro 1990 kaj samtage unuiĝis kun la "malnovaj federaciaj landoj" de Federacia Respubliko Germanio. Laŭ tiu difino la teritorio de Orienta Berlino, la ĝis tiama ĉefurbo de la socialisma ŝtato GDR, ne apartenas al la Novaj Federaciaj Landoj, ĉar ĝi ne ekestis nova lando, sed aliĝis al la teritorio de la "malnova" federacia lando Berlino, kiu antaŭe nur kovris la okcidentan parton de la urbo.

Unuope temas pri la kvin federaciaj landoj:

Malgraŭ sia nomo, la kvin Novaj Federaciaj Landoj verdire ne estis "novaj", sed jam ene de la socialisma ŝtato GDR ekzistis ĝis julio 1952: Kadre de la "plia perfektigo de la socialisma administrado", kiu fakte celis forigon de federacia ŝtata strukturo kaj la kreon de strikta centrismo, la federaciaj landoj de GDR tiam malfondiĝis kaj anstataŭe kreiĝis 15 distriktoj (Bezirke) kun 217 subdistriktoj (Kreise, esperanta vortumo laŭ la lingvouzo de la Esperanto-Asocio de GDR kaj laŭ la vortaroj de Erich-Dieter Krause). Historie ekestintaj teritorio dum tiu restrukturigo parte estis distranĉitaj kaj la limoj organiziĝis ĉefe laŭ ekonomiaj vidpunktoj.

Dum la momento de la aliĝo al FRG dum oktobro 1990, la Novaj Federaciaj Landoj kaj Orienta Berlino sume havis pli-malpli 17 milionojn da enloĝantoj. Dum la unuaj jaroj post la reunuiĝo de Germanio en la oriento de la lando naskiĝis signife malpli da infanoj ol antaŭe, kaj pli ol 3 milionoj da homoj pro laborpostenoj, studado aŭ privataj kialoj translokiĝis al la "malnovaj federaciaj landoj", kvankam samtempe pli-malpli miliono da homoj el la "malnovaj" federaciaj landoj translokiĝis al la teritorio de eksa GDR. Rezulte dum la 1990-aj jaroj la enloĝantaro de la Novaj Federaciaj Landoj plu Orienta Berlino reduktiĝis ĝis malpli ol 15 milionoj.

Plej grandaj urboj de la novaj landoj

urbo loĝantaro
(fine de la jaro 1988)
loĝantaro
(fine de la jaro 2000)
loĝantaro
(fine de la jaro 2006)
Leipzig (Lepsiko) 545.307 493.208 506.578
Dresden (Dresdeno) 518.057 477.807 504.795
Chemnitz 311.765 259.246 246.587
Halle (Saale)1 ~330.000 247.736 235.720
Magdeburg 290.579 231.450 229.826
Erfurt 220.016 200.564 202.658
Rostock 253.990 200.506 199.868
Potsdam 142.862 129.324 148.813
Cottbus 128.639 108.491 103.837
Gera 134.834 112.835 102.733
Jena 108.010 99.893 102.494
Zwickau 121.749 103.008 96.786
Schwerin 130.685 101.267 96.280

1 inkluzive de Halle-Neustadt