Dato: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
reordigo
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: ps:نېټه
Linio 54: Linio 54:
[[no:Dato]]
[[no:Dato]]
[[pl:Data]]
[[pl:Data]]
[[ps:نېټه]]
[[pt:Data]]
[[pt:Data]]
[[qu:Hayk'a ñiqin p'unchaw]]
[[qu:Hayk'a ñiqin p'unchaw]]

Kiel registrite je 04:46, 5 jan. 2013

Dato estas precize difinita tago, en kiu okaz/is/as/os fakto.

Dato kune kun tempo estas kompleta priskribo de punkto en la tempomezurado.

Komparu kun: dateno, kalendaro, tempokalkulo

La ISO-normo

La internacia normo por dato- kaj tempo-indikado estas ISO 8601. Laŭ tiu normo la reprezento de dato estas JJJJ-MM-TT, do 4 ciferoj por la jara numero, poste du ciferoj por la monata numero ("01" ĝis "12") kaj 2 ciferoj por la taga numero ("01" ĝis "31"). La ciferoj estas apartigitaj per streketoj. Ekzemplo: 2010-10-15

La ISO-normo evitu konfuzojn. Povas ja okazi, ke varoj atingas la klienton en alia lando tro malfrue aŭ tro frue, se tagoj kaj monatoj estas fuŝe komprenitaj.

Avantaĝo de la ordo "de la granda al la malgranda" de maldekstre al dekstre estas, ke programoj kaj homoj povas pli facile ordigi la sinsekvon de datoj.

Ĝis nun la dato estas skribita en diversaj manieroj. Ekzemple Usono uzas la sinsekvon TT MM JJJJ kaj metas punktojn inter la literoj. Germanio skribas TT MM JJJJ, ankaŭ metas punktojn. Aliaj uzas strekojn / En esperantujo ni skribas: hodiaŭ estas la 15-a de oktobro 2010

Se en iu lando tekstoj nun uzas la ISO-norman skribadon, legantoj devas iom alkutimiĝi, ĉar la sinsekvo de la ciferoj estas alia ol ĝis nun. Eble, malgraŭ la alia sinsekvo de la ciferoj en la skriba versio oni daŭre legos en la kutima versio. La sama problemo aperas ankaŭ en Esperanto.


ISO-norma skribado en Esperanto-tekstoj kaj ties legado

Se en teksto aperas ekz. la dato 2010-10-15 oni povas tion legi en kutima maniero, do fakte de dekstre al maldekstre, aldonante la kutimajn -a kaj de.

Radikalaj modernemuloj povas diri: 2010 minus 10 minus 15.

Vidu ankaŭ

ISO 8601