Ronĝuloj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: af:Knaagdier
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: ba:Кимереүселәр
Linio 680: Linio 680:
[[ar:قوارض]]
[[ar:قوارض]]
[[az:Gəmiricilər]]
[[az:Gəmiricilər]]
[[ba:Кимереүселәр]]
[[bar:Nogeviecha]]
[[bar:Nogeviecha]]
[[be:Грызуны]]
[[be:Грызуны]]

Kiel registrite je 16:46, 6 jan. 2013

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ronĝuloj
Troveblo de fosilioj: Malfrua Paleoceno - Nun
Ammospermophilus leucurus
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Placentuloj Eutheria
Klado: Euarchontoglires
Superordo: Glires
Ordo: Ronĝuloj Rodentia
Bowdich, 1821
Subordoj

Sciuruloj Sciuromorpha
Kastoruloj Castorimorpha
Musuloj Myomorpha
Anomaluromorpha
Histrikuloj Hystricomorpha

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
siria hamstro (Mesocricetus auratus)

Ronĝuloj (latine Rodentia) estas ordo de bestoj el la klaso mamuloj', havanta en ĉiu makzelo po du ĉizilspecajn tranĉodentojn.

Inter la pli konataj ronĝuloj listiĝas la muso, rato, hamstro, sciuro, histriko, kobajo, dolikoto, tukuo, pakarano, pakao, agutio, ĉinĉilo, koenduo, hutio, zizelo, marmoto, kastoro, kojpo, kaj aliaj.

Nomo en Esperanto

La nomo Ronĝuloj, registrita interalie en Reta Vortaro kaj Plena Ilustrita Vortaro, venas de la verbo ronĝi, kiu signifas (laŭ Reta Vortaro) "mordeti, manĝi per malgrandaj pecetoj". Tio rekte rilatas al la aparta dentaro, kiu karakterizas Ronĝulojn. Per la samsignifa, sed neoficiala verbo "rodi", eblas ankaŭ formi la samsignifan esprimon "roduloj". Alia samsignifa esprimo estas "dentoskrapuloj".

Geografia distribuo

Stabilajn kaj lokdevenajn arojn da Ronĝuloj eblas trovi en ĉiuj kontinentoj de Tero, krom Antarkto (kie tamen povas alveni musoj aŭ similaj bestoj kun sciencaj esplorteamoj). Kvankam ne temas pri marbestoj, pluraj specoj havas nedisigeblan ligon al akvo kaj ĝenerale ĉiuj Ronĝuloj kapablas bone naĝi. Kelkaj specoj de Ronĝuloj, kiel ekzemple musoj, ege pliiĝis laŭ nombro dum la lastaj jarmiloj, paralele al la disvolviĝo kaj plimultiĝo de la homaro.

Aspekto

Pro la rimarkinde granda kvanto da specoj kaj la diverstipaj medioj loĝataj de Ronĝuloj, estas kompreneble, ke bestoj el tiu ĉi ordo povas havi buntan kaj diversan aspekton kaj grandon.

La plej malgrandaj ronĝuloj havas mason pli-malpli egala al 7 gramoj, dum la plej grandaj atingas mason tute similan al tiu de homo - 80 kg. Tamen, averaĝe temas pri malgrandaj bestoj, kies alteco plej ofte lokas inter 15 kaj 40 centimetroj. Ĉiuj (krom unu speco, la heterocefalo nuda) havas harojn, ofte el nehela kaj neevidenta koloro, ekzemple bruneca aŭ grizeca. La haroj de kelkaj tropikaj specoj de sciuroj tamen havas tre videblajn kolorojn.

La plej grava karakterizo de la korpo de Ronĝuloj, kiu donas la nomon al la tuta ordo, estas iliaj dentoj: temas pri kvar tranĉodentoj, du en la makzelo kaj du en la mandiblo, sen radiko aŭ kun tre mallonga radiko. La tranĉodentoj de Ronĝuloj estas kovritaj per dentemajlo nur en la direkto eksteren de la buŝo, ne enen; pro tio, la dentoj foruziĝas je malsama rapido je siaj antaŭa kaj malantaŭa flankoj, iĝante pli kaj pli akraj dum la tempo. Ronĝuloj kutime uzas siajn dentojn nur por fortranĉi manĝaĵojn, kvankam ili ja tute bone uzeblas ankaŭ kiel atakiloj, dum bataloj kontraŭ aliaj bestoj, aŭ kiel fosiloj. La tranĉodentoj de Ronĝuloj daŭre kreskas dum ilia vivo, je rapido de 2-3 milimetroj semajne en la plejparto de la specoj; tamen, ĉe kelkaj subteraj specoj tiu rapido atingas 5-6 milimetrojn semajne. Dum la vintrodorma periodo, la dentokresko malrapidiĝas. Kutime la dentoj de ronĝuloj kurbiĝas al en la buŝo, kaj, se ili ne foruziĝas dum longa tempo, ili eĉ povas akiri la formon de spiralo.

Komence, Ronĝuloj havis sume 22 dentojn: kvar tranĉodentoj, ses antaŭmaĉdentoj (kvar en la makzelo kaj du en la mandiblo), kaj dek du maĉdentoj. Dum la nombro da tranĉodentoj ne ŝanĝiĝis, en multaj specoj la kvanto da maĉdentoj kaj antaŭmaĉdentoj malpliiĝis.

Klasado

En la jena tabelo, la signo signas mortintan specon, familion aŭ tiel plu.

Subordo: Praronĝuloj - Protrogomorpha

Superfamilio: † Isĥiromioidoj - Ischiromyoidea

Familio: † paramusedoj - Paramyidae
Genro: † paramuso
Speco: † paramuso praa

Superfamilio: Aplodontoidoj - Aplodontoidea

Familio: aplodontiedoj - Aplodontidae
Genro: † maŭrimontio - Maurimontia
Genro: † haplomuso - Haplomys
Genro: † alomuso - Allomys
Genro: † sciurodono - Sciurodon
Genro: † ameniskomuso - Ameniscomys
Speco: † ameniskomuso solenoida - Ameniscomys solenoides
Genro: aplodontio - Aplodontia
Speco: aplodontio rufa - Aplodontia rufa

Subordo: Sciuruloj - Sciuromorpha

Superfamilio: Sciuroidoj - Sciuroidea

Familio: SCIUREDOJ - Sciuridae (ĉ. 260 Specoj)
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sciuredoj.

Superfamilio: Geomusoidoj - Geomyoidea

familio: geomusedoj - Geomyidae (ĉ. 40 Specoj)
Genro: † gregorimuso - Gregorymys
Genro: geomuso - Geomys
Speco: geomuso baslanda - Geomys bursarius
Speco: geomuso teksasa - Geomys personatus
Genro: tomomuso - Thomomys
Speco: tomomuso monta - Thomomys bottae
Genro: ortogeomuso - Orthogeomys
Speco: ortogeomuso hamstreska - Orthogeomys grandis
Genro: kratogeomuso - Cratogeomys
Speco: kratogeomuso meksikia - Cratogeomys castanops
familio: heteromusedoj - Heteromyidae (ĉ. 75 Specoj)
Genro: † perognatojdo - Perognathoides
Genro: † proheteromuso - Proheteromys
Genro: † prodipodomuso - Prodipodomys
Genro: perognato - Perognathus
Speco: perognato dezerta - Perognathus penicillatus
Speco: perognato harega - Perognathus hispidus
Speco: perognato malgranda - Perognathus parvus
Speco: perognato kalifornia - Perognathus californicus
Genro: mikrodipodopso - Microdipodops
Speco: mikrodipodopso pala - Microdipodops pallidus
Genro: heteromuso - Heteromys
Speco: heteromuso goldmana - Heteromys goldmani
Genro: liomuso - Liomys
Speco: liomuso bunta - Liomys pictus
Genro: dipodomuso - Dipodomys
Speco: dipodomuso filipsa - 'Dipodomys phillipsii
Speco: dipodomuso orda - Dipodomys ordii
Speco: dipodomuso grandorela - Dipodomys elephantinus
Speco: dipodomuso dezerta - Dipodomys deserti

Superfamilio: Kastoroidoj - Castoroidea

Kastoro
Familio: kastoredoj - Castoridae (2 Specoj)
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kastoro.

Superfamilio: Ktenodaktiloidoj - Ctenodactyloidea

Familio: ktenodaktiledoj - Ctenodactylidae (8 Specoj)
Genro: ktenodaktilo - Ctenodactylus
Speco: ktenodaktilo gundia - Ctenodactylus gundi
Genro: pektinatoro - Pectinator
Speco: pektinatoro somalia - Pectinator spekei
Familio: † tataromusedoj - Tataromyidae
Genro: † karakoromuso - Karakoromys
Genro: † tataromuso - Tataromys
Genro: † sajimuso - Sayimys
Familio: † diamantomusedoj - Diamantomyidae
Genro: † diamantomuso - Diamantomys

Superfamilio: Anomaluroidoj - Anomaluroidea

Familio: anomaluredoj - Anomaluridae (12 Specoj)
Genro: anomaluro - Anomalurus
Speco: anomaluro rufventra - Anomalurus fraseri
Speco: anomaluro okcidentafrika - Anomalurus peli
Speco: anomaluro malgranda - Anomalurus pusillus
Speco: anomaluro ruĝdorsa - Anomalurus erythronotus
Speco: anomaluro gabona - Anomalurus chrysophoenus
Genro: idiuro - Idiurus
Speco: idiuro zenkera - Idiurus zenkeri
Speco: idiuro grandorela - Idiurus macrotis
Genro: zenkerelo - Zenkerella
Speco: zenkerelo glirsimila - Zenkerella insignis

Superfamilio: † Teridomusoidoj - Theriomyoidea

Familio: † pseŭdosciuredoj - Pseudosciuridae
Genro: † pseŭdosciuro - Pseudosciurus
Genro: † adelomuso - Adelomys
Familio: † teridomusedoj - Theridomyidae
Genro: † teridomuso - Theridomys
Genro: † treĥomuso - Trechomys
Genro: † oltinomuso - Oltinomys
Genro: † blainvilimuso - Blainvillimys
Genro: † arĥeomuso - Archaeomys
Genro: † isiodoromuso - Issiodoromys
Genro: † fiomuso - Phiomys

Superfamilio: Pedetoidoj - Pedetoidea

Familio: pedetedoj - Pedetidae - (2 Specoj)
Genro: pedeto - Pedetes
Speco: pedeto kablanda - Pedetes capensis
Speco: pedeto orientafrika - Pedetes surdaster

Subordo: Musuloj

Superfamilio: Musoedoj - Muroidea

Familio: hamstredoj - Cricetidae (570 Specoj)
Subfamilio: † parakriketodonenoj - Paracricetodontinae
Genro: † parakriketodono - Paracricetodon
Subfamilio: † eŭkriketodonenoj - Eucricetodontinae
Genro: † eŭkriketodono - Eucricetodon
Genro: † pseŭdokriketodono - Pseudocricetodon
Subfamilio: † melisiodonenoj - Melissiodontinae
Genro: † melisiodono - Melissiodon
Subfamilio: † kriketodonenoj - Cricetodontinae
Genro: † kriketodono - Cricetodon
Genro: † hispanomuso - Hispanomys
Genro: † ruscinomuso - Ruscinomys
Genro: † megakriketodono - Megacricetodon
Genro: † falbusĥio - Fahlbuschia
Subfamilio: hamstroj - Cricetinae
Genro: † demokriketodono - Democricetodon
Genro: † rotundomuso - Rotundomys
Genro: † kovalskio - Kowalskia
Speco: † kovalskio pola - Kowalskia polonica
Speco: † kovalskio meza - Kowalskia intermedia
Genro: † kolimuso - Collimys
Genro: rizorato - Oryzomys
Speco: rizorato marĉa - Oryzomys palustris
Genro: reitrodontomuso - Reithrodontomys
Speco: reitrodontomuso grena - Reithrodontomys humulis
Genro: peromisko - Peromyscus
Speco: peromisko longvosta - Peromyscus maniculatus
Speco: peromisko blankpieda - Peromyscus leucopus
Speco: peromisko flaveta - Peromyscus nuttalli
Genro: bajomuso - Baiomys
Speco: bajomuso eta - Baiomys taylori
Genro: oniĥomuso - Onychomys
Speco: oniĥomuso preria - Onychomys torridus
Genro: rokorato - Neotoma
Speco: rokorato arbara - Neotoma floridana
Speco: rokorato blankagorĝa - Neotoma albigula
Speco: rokorato plumvosta - Neotoma cinerea
Genro: sigmodono - Sigmodon
Speco: sigmodono kotona - Sigmodon hispidus
Genro: kalomisko - Calomyscus
Speco: kalomisko musa - Calomyscus bailwardii
Genro: podopo - Phodopus
Speco: podopo ĝungara - Phodopus sungorus
Speco: podopo roborovskia - Phodopus roborovskii
Genro: granda hamstro - Cricetus
Speco: kampa hamstro - Cricetus cricetus
Genro: hamstreto - Cricetulus
Speco: hamstreto migra - Cricetulus migratorius
Speco: hamstreto daŭra - Cricetulus barabensis
Speco: hamstreto eversmana - Cricetulus eversmanni
Speco: hamstreto griza - Cricetulus griseus
Speco: hamstreto longvosta - Cricetulus longicaudatus
Speco: hamstreto rata - Cricetulus triton
Genro: mezohamstro - Mesocricetus
Speco: ora hamstrosiria hamstro - Mesocricetus auratus
Speco: mezohamstro raddea - Mesocricetus raddei
Genro: mistromuso - Mystromys
Speco: mistromuso blankvosta - Mystromys albicaudatus
Genro: cokoro - Myospalax
Speco: cokoro altaja - Myospalax myospalax
Speco: cokoro ĉinia - Myospalax fontaineri
Speco: cokoro manĉuria - Myospalax psilurus
Subfamilio: platakantomusenoj - Platacanthomyinae
Genro: † novkometo - Neocometes
Speco: † novkometo brunna - Neocometes brunnis
Genro: platakantomuso - Platacanthomys
Speco: platakantomuso pikila - Platacanthomys lasiurus
Subfamilio: nesomusenoj - Nesomyinae
Genro: nesomuso - Nesomys
Speco: nesomuso rufa - Nesomys rufus
Genro: makrotarsomuso - Macrotarsomys
Speco: makrotarsomuso insula - Macrotarsomys bastardi
Genro: eliuro - Eliurus
Speco: eliuro glirvosta - Eliurus minor
Subfamilio: lofiomusenoj - Lophiomyinae
Genro: lofiomuso - Lophiomys
Speco: lofiomuso longhara - Lophiomys imhausi
Subfamilio: mikrotenoj - Microtinae
Genro: † eŭmiariono - Eumyarion
Genro: † lartetomuso - Lartetomys
Genro: † trilofomuso - Trilophomys
Speco: † trilofomuso pirenea - Trilophomys pyrenaicus
Speco: † trilofomuso ŝaŭba - Trilophomys schaubi
Genro: † promimomuso - Promimomys
Genro: † vilanio - Villanyia
Genro: † kosomuso - Cosomys
Genro: † mimomuso - Mimomys
Speco: † mimomuso stehlina - Mimomys stehlini
Speco: † mimomuso pola - Mimomys polonicus
Speco: † mimomuso malgranda - Mimomys pusillus
Speco: † mimomuso savina - Mimomys savini
Genro: † alofajomuso - Allophaiomys
Speco: † alofajomuso pliocena - Allophaiomys pliocaenicus
Genro: † lagurodono - Lagurodon
Speco: † lagurodono aranka - Lagurodon arankae
Genro: † hungaromuso - Ungaromys
Genro: † pliomuso - Pliomys
Speco: † pliomuso episkopa - Pliomys episcopalis
Speco: † pliomuso lenka - Pliomys lenki
Genro: dikrostoniko - Dicrostonyx
Speco: † dikrostoniko simpla - Dicrostonyx simplicior
Speco: dikrostoniko koluma - Dicrostonyx torquatus
Speco: dikrostoniko gronlanda - Dicrostonyx groenlandicus
Speco: dikrostoniko hudsona - Dicrostonyx hudsonius
Genro: sinaptomuso - Synaptomys
Speco: sinaptomuso torfa - Synaptomys borealis
Speco: miopo ARBARLEMO - Myopus schisticolor
Genro: LEMO - Lemmus (LEMINGO, MIODO, PIMPLO)
Speco: lemo monta - Lemmus lemmus
Speco: lemo siberia - Lemmus sibiricus
Speco: lemo amura - Lemmus amurensis
Speco: lemo nigrapieda - Lemmus nigripes
Speco: lemo bruna - Lemmus trimucronatus
Genro: kletrionomuso - Clethrionomys
Speco: † kletrionomuso kretzoia - Clethrionomys kretzoii
Speco: † kletrionomuso hintona - Clethrionomys hintoni
Speco: kletrionomuso ruĝa - Clethrionomys glareolus
Speco: kletrionomuso grizeta - Clethrionomys rufocanus
Speco: kletrionomuso tajga - Clethrionomys rutilus
Speco: kletrionomuso rustkolora - Clethrionomys gapperi
Genro: altikolo - Alticola
Speco: altikolo arĝenteta - Alticola roylei
Speco: altikolo strelcova - Alticola strelzowi
Genro: dolomuso - Dolomys
Speco: † dolomuso milera - Dolomys milleri
Speco: dolomuso roka - Dolomys bogdanovi
Genro: ARVIKOLO - Arvicola
Speco: arvikolo akva - Arvicola terrestris
Speco: arvikolo okcidenta - Arvicola sapidus
Genro: ONDATRO - Ondatra (FIBERO, MOSKORATO)
Speco: ondatro moska - Ondatra zibethica
Genro: neofibero - Neofiber
Speco: neofibero rondvosta - Neofiber alleni
Genro: fenakomuso - Phenacomys
Speco: fenakomuso monta - Phenacomys intermedius
Genro: pitimuso - Pitymys
Speco: † pitimuso arvaloida - Pitymys arvaloides
Speco: pitimuso subtera - Pitymys subterraneus
Speco: pitimuso savia - Pitymys savii
Speco: pitimuso mediteranea - Pitymys diodecimcostatus
Speco: pitimuso fatia - Pitymys multiplex
Speco: pitimuso tatra - Pitymys tatricus
Speco: pitimuso amerika - Pitymys pinetorum
Genro: MIKROTO - Microtus
Speco: † mikroto raticepoida - Microtus ratticepoides
Speco: † mikroto arvalina - Microtus arvalinus
Speco: † mikroto gregaloida - Microtus gregaloides
Speco: MIKROTO NEĜA - Microtus nivalis
subSpeco: mikroto neĝa alpa - Microtus nivalis nivalis
subSpeco: mikroto neĝa tatra - Microtus nivalis mirhanreini
Speco: mikroto mediteranea - Microtus guentheri
Speco: MIKROTO KAMPA - Microtus arvalis (KAMPOMUSO)
Speco: MIKROTO AGRA - Microtus agrestis (KAMPOMUSO)
Speco: mikroto sociema - Microtus socialis
Speco: mikroto japania - Microtus montebelli
Speco: mikroto ĉinia - Microtus maximowiczi
Speco: mikroto ekonomia - Microtus oeconomus
subSpeco: mikroto ekonomia norda - Microtus oeconomus oeconomus
subSpeco: mikroto ekonomia panonia - Microtus oeconomus mehelyi
Speco: mikroto afgania - Microtus afghanus - hraboš afgánský
Speco: mikroto zizela - Microtus brandti
Speco: mikroto stretkrania - Microtus gregalis -
Speco: mikroto pensilvania - Microtus pennsylvanicus -
Speco: mikroto kalifornia - Microtus californicus
Speco: mikroto preria - Microtus ochrogaster -
Speco: mikroto flavnaza - Microtus chrotorrhinus -
Speco: mikroto arkta - Microtus miurus
Genro: laguro - Lagurus
Speco: † laguro panonia
Speco: † laguro transiena
Speco: laguro sabla - Lagurus lagurus
Speco: laguro flaveta - Lagurus luteus
Genro: prometeomuso - Prometheomys
Speco: prometeomuso kaŭkaza - Prometheomys schaposchnikowi
Genro: elobio - Ellobius - slepuška
Speco: elobio talpa - Ellobius talpinus
Speco: elobio afgania - Ellobius fuscocapillus
Subfamilio: gerbilenoj - Gerbillinae
Genro: † epimeriono - Epimeriones
Speco: † epimeriono aŭstria - Epimeriones austriacus
Genro: Gerbilo - Gerbillus
Speco: gerbilo sahara - Gerbillus gerbillus
Speco: gerbilo kampa - Gerbillus campestris
Genro: tatero - Tatera
Speco: tatero nudplanda - Tatera indica
Speco: tatero grandeta - Tatera vicina
Genro: taterilo - Taterillus
Speco: taterilo malgranda - Taterillus emini
Genro: paĥiuromuso - Pachyuromys
Speco: paĥiuromuso hamstra - Pachyuromys duprasi
Genro: meriono - Meriones
Speco: meriono suda - Meriones meridianus
Speco: meriono mongolia - Meriones unquiculatus
Speco: meriono persia - Meriones persicus
Speco: meriono ruĝvosta - Meriones libycus
Speco: meriono tamarika - Meriones tamariscinus
Speco: meriono anatolia - Meriones blackleri
Speco: meriono tristrama - Meriones tristrami
Speco: meriono dezerta - Meriones shawi
Genro: sablomuso - Psammomys
Speco: sablomuso dika - Psammomys obesus
Genro: rombomuso - Rhombomys
Speco: rombomuso granda - Rhombomys opimus
Familio: spalakedoj - Spalacidae - slepcovití (5 Specoj)
Genro: † argiromuso - Argyromys
Genro: † aralomuso - Aralomys
Genro: † prospalako - Prospalax
Speco: † prospalako pratempa - Prospalax priscus
Genro: † pliospalako - Pliospalax
Genro: † anomalomuso - Anomalomys
Speco: † anomalomuso malgranda - Anomalomys minor
Speco: † anomalomuso gaŭdria - Anomalomys gaudryi
Genro: SPALAKO - Spalax
Speco: † spalako advena - Spalax advenus
Speco: † spalako nana - Spalax minutus
Speco: spalako malgranda - Spalax leucodon
Speco: spalako orienta - Spalax micropthalmus
Speco: spalako giganta - Spalax giganteus
Speco: spalako egiptia - Spalax ehrenbergi

Familio: rizomusedoj - Rhizomyidae - hlodounovití(18 Specoj)

Genro: rizomuso - Rhizomys
Speco: rizomuso bambua - Rhizomys sumatrensis - hlodoun bambusový
Genro: kanomuso - Cannomys
Speco: kanomuso negranda - Cannomys badius - hlodoun menší
Genro: taĥiorikto - Tachyoryctes
Speco: taĥiorikto talpeska - Tachyoryctes daemon - hlodoun krtkovitý

Familio: MUSEDOJ - Muridae (460 Specoj)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Musedoj.

Superfamilio: Gliroidoj - Gliroidea

Familio: GLIREDOJ aŭ DORMOMUSOJ - Gliridae (25 Specoj)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gliro.

Familio: seleviniedoj - Seleviniidae - seleviniovití (1 Speco)

Genro: † plioselevinio - Plioselevinia
Genro: selevinio - Selevinia
Speco: selevinio betpakdala - Selevinia betpakdalensis - selevinie

Superfamilio: Dipodoidoj - Dipodoidea

Familio: zapedoj - Zapodidae (11 Specoj)

Genro: † smintozapo - Sminthozapus
Genro: † plesiosminto - Plesiosminthus
Genro: † ŝaŭbeŭmuso - Schaubeumys
Genro: † simimuso - Simimys
Genro: † pliozapo - Pliozapus
Genro: † eozapo - Eozapus
Genro: sicisto - Sicista
Speco: sicisto betula - Sicista betulina
Speco: sicisto trikolora - Sicista subtilis
Speco: sicisto unukolora - Sicista concolor
Speco: sicisto altaja - Sicista napaea
Genro: zapo - Zapus
Speco: zapo labradora - Zapus hudsonicus
Genro: napeozapo - Napaeozapus
Speco: napeozapo arbara - Napaeozapus insignis
Speco: napeozapo ĉinia - Napaeozapus setchuanus

Familio: DIPODEDOJ - Dipodidae (27 Specoj)

Subfamilio: dipodenoj - Dipodinae
Genro: † protalaktago - Protallactaga
Genro: † paralaktago - Parallactaga
Genro: DIPODO - Dipus (DIPO)
Speco: dipodo saga - Dipus sagitta
Genro: stilodipo - Stylodipus
Speco: stilodipo rapida - Stylodipus telum
Genro: paradipo - Paradipus
Speco: paradipo kresta - Paradipus ctenodactylus
Subfamilio: ĝerbosenoj - Jaculinae
Genro: ĜERBOSO - Jaculus
Speco: ĝerboso egiptia - Jaculus jaculus
Speco: ĝerboso turkmenia - Jaculus turcmenicus
Speco: ĝerboso liĥtenŝtejna - Jaculus lichtensteini
Subfamilio: helamisenoj - Allactaginae
Genro: HELAMISO - Allactaga
Speco: helamiso granda - Allactaga major
Speco: helamiso malgranda - Allactaga elater
Speco: helamiso salta - Allactaga jaculus
Speco: helamiso stepa - Allactaga sibirica
Speco: helamiso severcova - Allactaga severtzovi
Speco: helamiso viliamsa - Allactaga williamsi
Speco: helamiso bobrinskia - Allactaga bobrinskii
Genro: pigeretmo - Pygeretmus
Speco: pigeretmo dikvosta - Pygeretmus zhitkovi
Subfamilio: kardiokranienoj - Cardiocraniinae
Genro: kardiokranio - Cardiocranius
Speco: kardiokranio eta - Cardiocranius paradoxus
Genro: salpingoto - Salpingotus
Speco: salpingoto dikvosta - Salpingotus crassicauda
Speco: salpingoto mongolia - Salpingotus kozlovi - tarbíček mongolský
Genro: eŭĥoreŭto - Euchoreutes
Speco: eŭĥoreŭto longorela - Euchoreutes naso

Subordo: Histrikuloj - Hystricomorpha

Superfamilio: Histrikoidoj - Hystricoidea

Familio: histrikedoj - Hystricidae (15 Specoj)

Subfamilio: histrikenoj - Hystricinae
Genro: † sivakantio - Sivacanthion
Genro: akantio - Acanthion
Speco: akantio kurtvosta - Acanthion brachyura - dikobraz krátkoocasý
Speco: akantio java - Acanthion javanicum - dikobraz javanský
Genro: tekuro - Thecurus
Speco: tekuro sumatra - Thecurus sumatrae
Genro: HISTRIKO aŭ PIK-PORKO - Hystrix
Speco: † histriko origina - Hystrix primigenius
Speco: † histriko sivala - Hystrix sivalensis
Speco: histriko kresta - Hystrix cristata
Speco: histriko harnaza - Hystrix hirsutirostris
Speco: histriko blankvosta - Hystrix leucura
Speco: histriko ĉinia - Hystrix hodgsoni
Speco: histriko hindia - Hystrix indica
Speco: histriko sudafrika - Hystrix africaeaustralis
Speco: histriko kaskohava - Hystrix galeata
Subfamilio: aterurenoj - Atherurinae
Genro: ateruro - Atherurus
Speco: ateruro penikvosta - Atherurus africanus
Speco: ateruro hindia - Atherurus macrourus
Genro: triĥiso - Trichys
Speco: triĥiso longvosta - Trichys lipura
Speco: triĥiso malaja - Trichys fasciculata

Superfamilio: Trionomusoidoj - Thryonomyoidea

Familio: trionomusedoj - Thryonomyidae (6 Specoj)

Genro: trionomuso - Thryonomys
Speco: trionomuso afrika - Thryonomys swinderianus

Familio: petromusedoj - Petromuridae (1 Speco)

Genro: petromuso - Petromus
Speco: petromuso tipa - Petromus typicus

Superfamilio: Batiergoidoj - Bathyergoidea

Familio: batiergedoj - Bathyergidae (22 Specoj)

Genro: kriptomuso - Cryptomys
Speco: kriptomuso zeĥa - Cryptomys zechi
Speco: kriptomuso makulita - Cryptomys damarensis
Genro: georiĥo - Georychus
Speco: georiĥo kablanda - Georychus capensis
Genro: heliofobio - Heliophobius
Speco: heliofobio arĝentgriza - Heliophobius argentocinereus
Genro: batiergo - Bathyergus
Speco: batiergo porka - Bathyergus suillus
Genro: heterocefalo - Heterocephalus
Speco: heterocefalo nuda - Heterocephalus glaber
subordo: kaviuloj - Caviomorpha

Superfamilio: Eretizonoidoj - Erethizontoidea

Familio: eretizonedoj - Erethizontidae (8 Specoj)

Genro: † platipitamuso - Platypittamys
Genro: † akaremuso - Acaremys
Genro: † eosteiromuso - Eosteiromys
Genro: ĥetomuso - Chaetomys
Speco: ĥetomuso nudvosta - Chaetomys subspinosus
Genro: eĥinoprokto - Echinoprocta
Speco: eĥinoprokto rufa - Echinoprocta rufescens
Genro: KOENDUO - Coendou (Coëndu)
Speco: koenduo kaptovosta - Coendou prehensilis
Speco: koenduo laneca - Coendou villosus
Speco: koenduo dukolora - Coendou bicolor
Speco: koenduo aŭrora - Coendou nycthemera
Genro: eretizono - Erethizon
Speco: eretizono kanada - Erethizon dorsatum
Speco: eretizono flavhara - Erethizon epixanthum

Superfamilio: Kavioidoj - Cavioidea

Familio: KAVIEDOJ - Caviidae (12 Specoj)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kaviedoj.

Familio: hidroĥeredoj - Hydrochoeridae - (1 Speco)

Genro: † protohidroĥero - Protohydrochoerus
Genro: HIDROĤERO - Hydrochoerus (HIDROKERO)
Speco: hidroĥero KAPIBARO - Hydrochoerus hydrochaeris

Familio: dinomusedoj - Dinomyidae (1 Speco)

Genro: † tetrastilo - Tetrastylus
Genro: † amblirizo - Amblyrhiza
Genro: † elasmodontomuso - Elasmodontomys
Genro: dinomuso - Dinomys
Speco: dinomuso pakarano - Dinomys branickii

Familio: agutiedoj - Dasyproctidae (11 Specoj)

Subfamilio: kunikulenoj - Cuniculinae
Genro: kunikulo - Cuniculus
Speco: kunikulo pakao - Cuniculus paca
Genro: stiktomuso - Stictomys
Speco: stiktomuso montara - Stictomys
Subfamilio: agutienoj - Dasyproctinae
Genro: AGUTIO - Dasyprocta
Speco: agutio ora - Dasyprocta aguti
Speco: agutio olivkolora - Dasyprocta azarae
Speco: agutio malhela - Dasyprocta fuliginosa
Speco: agutio blanketa - Dasyprocta albida
Speco: agutio flavdorsa - Dasyprocta croconota
Genro: akuĉo - Myoprocta
Speco: akuĉo longvosta - Myoprocta acouchy
Speco: akuĉo verda - Myoprocta pratti

Familio: Ĉinĉiledoj - Chinchillidae (6 Specoj)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉinĉilo.

Superfamilio: Oktodontoidoj - Octodontoidea

Familio: kapromusedoj - Capromyidae (11 Specoj)

Genro: † prokapromuso - Procapromys
Genro: † neoreomuso - Neoreomys
Genro: † olenopso - Olenopsis
Genro: kapromuso - Capromys (KAPROMISO)
Speco: kapromuso hutiakongo - Capromys pilorides
Genro: plagiodontio - Plagiodontia
Speco: plagiodontio kuviera - Plagiodontia hylaeum
Genro: geokapromuso - Geocapromys
Speco: geokapromuso porka - Geocapromys brownii

Familio: miokastoredoj - Myocastoridae (1 Speco)

Genro: MIOKASTORO - Myocastor
Speco: miokastoro KOJPO - Myocastor coypus

Familio: oktodonedoj - Octodontidae (8 Specoj)

Genro: † praoktodono - Eooctodon
Genro: † pitanotomuso - Pithanotomys
Genro: oktodono - Octodon
Speco: oktodono deguo - Octodon degu
Genro: spalakopo - Spalacopus
Speco: spalakopo kururo - Spalacopus cyanus
Genro: oktomuso - Octomys
Speco: oktomuso viskaĉa - Octomys mimax

Familio: tukuedoj - Ctenomyidae (26 Specoj)

Genro: † aktenotomuso - Actenotomys
Genro: † eŭceloforo - Eucelophorus
Genro: TUKUO - Ctenomys
Speco: tukuo magalana - Ctenomys magellanicus

Familio: abrokomedoj - Abrocomidae (2 Specoj)

Genro: † protabrokomo - Protabrocoma
Genro: abrokomo - Abrocoma
Speco: abrokomo griza - Abrocoma cinerea

Familio: eĥimusedoj - Echimyidae (43 Specoj)

Genro: † isolobodo - Isolobodon
Genro: † afetreo - Aphaetreus
Genro: eĥimuso - Echimys
Speco: eĥimuso antila - Echimys armatus
genro: proeĥimuso - Proechimys
Speco: proeĥimuso gujana - Proechimys cayennensis

Vidu ankaŭ

Notoj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara