Chula Vista: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 33: Linio 33:


== Ĝemelurboj ==
== Ĝemelurboj ==
* {{flagikono|Japanio}} [[Odavara]], [[Japanio]]
* {{flagikono|Japanio}} [[Odaŭara]], [[Japanio]]
* {{flagikono|Filipinoj}} [[Cebuurbo]], [[Filipinoj]]
* {{flagikono|Filipinoj}} [[Cebuurbo]], [[Filipinoj]]
* {{flagikono|Meksiko}} [[Tijuana]], [[Meksiko]]
* {{flagikono|Meksiko}} [[Tijuana]], [[Meksiko]]

Kiel registrite je 07:31, 9 jan. 2013

Chula Vista estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono San Diego apartenanta al aglomeraĵo de San Diego. La loknomo signifas hispane: belega vido.

Situo de Chula Vista en Kalifornio
Kolaĝo pri Chula Vista

Bazaj informoj

Geografio

Chula Vista situas preskaŭ ĉe la maro inter San Diego kaj Meksiko en la sudokcidenta landparto de Usono, en la suda parto de la subŝtato. San Diego kaj Meksiko troviĝas po 11 km.

Historio

La areo estis loĝata jam en la antaŭhistoriaj tempoj. En la jaro 1542 hispanoj alvenis ŝipe al San Diego. En 1795 la loko estis hispana terkoncesio. Post Meksika-Amerika Milito Kalifornio apartenis al Usono. En Chula Vista la unua domo estis konstruita en 1887. oni konstruis ankaŭ digon kaj tiutempe la setlejo iĝis grava agrikultura loko por citronoj. En la 20-a jarcento la urbo iĝis antaŭurbo de San Diego kun tramokontaktoj. Dum la 2-a mondmilito armea bazo ekfunkciis. Baldaŭe oni establis proksime trejnadobazon por sportistoj.

Ekonomio

Strato de Chula Vista
Strato en Chula Vista

Pro la proksima Meksiko Chula Vista estas komerca urbo. La turismo funkcias kiel la ekonomia motoro.

Klimato

Chula Vista situas en mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 12-22 °C. La varmo kulminas en aŭgusto, la malvarmo kulminas en decembro. Jare pluvas po 245 mm. La pluvo kulminas en februaro, aŭguste praktike ne pluvas.

Trafiko

El Chula Vista aŭtoŝoseoj kuras al San Diego kaj Meksiko. Ĉe San Diego troviĝas la plej proksima flughaveno.

Vidindaĵoj

  • teatro OnStage Playhouse
  • golfejo

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio
Mapo pri Kalifornio, kie estas trovebla Chula Vista en la plej suda parto de Kalifornio