Portalo:Zoologio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: lt:Vikisritis:Gyvūnai
e robota aldono de: it:Portale:Animali
Linio 104: Linio 104:
[[he:פורטל:בעלי חיים]]
[[he:פורטל:בעלי חיים]]
[[id:Portal:Hewan]]
[[id:Portal:Hewan]]
[[it:Portale:Animali]]
[[ja:Portal:生き物と自然]]
[[ja:Portal:生き物と自然]]
[[lt:Vikisritis:Gyvūnai]]
[[lt:Vikisritis:Gyvūnai]]

Kiel registrite je 14:31, 21 jan. 2013

BONVENON EN PORTALO PRI ZOOLOGIO

PORTALO BIOLOGIOPORTALO ZOOLOGIOPORTALO BIRDOJĈEFARTIKOLOKATEGORIO
  
Ŝarko en akvario
Ŝarko en akvario

Bestojanimaloj (latin-science AnimaliaMetazoa) estas regno de plurĉelaj heterotrofaj organismoj, kiuj jam en ĉela nivelo diferenciĝas de plantoj kaj fungoj. Iliaj ĉeloj havas nek plastidojn nek ĉelan muron. Ili estas vicigataj en grupon opistokontoj. Laŭ la moderna klasigado, la regno de bestoj estas identa kun sia eksa subregno de plurĉelaj Metazooj. >>pli

ARTIKOLO DE LA MONATO

red.


Moluskoj (Mollusca) apartenas inter senvertebrulaj animaloj. Post artropodoj temas pri la plej nombra animala genro nombranta proksimume 135 000 specioj. Ilia latina nomo estas derivita de nomo molluscus, kio signifas molan nukseton.

>>pli

SISTEMATIKO

red.


La plurĉelajn animalojn ni povas simpligite dividi en du grupojn - "dufoliajn" kaj "trifoliajn". Sed la grupo de la dufoliaj animaloj estas nenatura (parafiletisma), ĉar ĝi ensumigas diversajn evoluajn liniojn. Sponguloj (en la slavaj lingvoj ili nomiĝas fungoj) (Poriferuloj), kiuj estas mem pri si ankaŭ parafiletikaj, kreas la plej bazajn branĉon de la animaloj. Ĉiuj animaloj escepte de la fungoj kreas monofiletisman taksonon Eumetazoa, la animaloj sen la fungoj kaj ktenoforoj kreas grupon Planulozoa. Grupon plej proksime parenca al la trifoliaj animaloj estas verŝajne miksozooj.

PERSONECO

red. D-ro Karl P. N. Shuker (n. 1959) estas brita zoologo kaj verkisto. Li vivas en West Midlands. Krom la verkado li vivtenas sin ankaŭ kiel konsilanto en demandoj de zoologio kaj kunlaboranto de amassciigaj rimedoj - li aperas en radio kaj televido, kaj li vojaĝas tra la tuta mondo. Lia specialigo estas kriptozoologio. Li estas konsiderata kiel unu el ties plej signifaj nuntempaj reprezentantoj.

>>pli

ANIMALO

red.

Pterois volitans
Pterois volitans


Fajra pteroiso (Pterois volitans) estas venena fiŝo el familio de skorpenidedoj (Scorpaenidae) vivanta en Hinda oceano kaj Pacifiko, nome plejparte en malprofundaj akvoj kaj sur koralaj rifoj. Ĝia veneno ne estas por homo kutime morte venena, sed la trafita loko estadas ofte tre dolora kun longdaŭra resanigado. La pteroiso eluzas la venenon nur al memdefendo, kaj se ĝi ne estas endanĝerigita, ĝi mem ne atakas.

Temas pri soleca fiŝo, kiu vivas en pli malgrandaj biocenozoj nur junaĝe aŭ nur en tempo de reproduktado. Plenkreskule temas pri forte teritoria fiŝo, kiu defendas sian teritorion kaj antaŭ fremdaj kaj eĉ antaŭ unuopuloj de la sama specio. Eventualajn rompintojn ĝi forpeligas per sia aspekto aŭ per la veneno, kiun ĝi disponas. La maskloj de pteroiso estas multe pli agresemaj ol la femaloj.

>>pli

FORMORTINTA ANIMALO

red.
Smilodontoj estas formortintaj rabobestoj de familio Smilodon, kiuj vivis en Norda Ameriko kaj Suda Ameriko antaŭ 1,6 miliono - 8000 jaroj. Smilodontoj, kiuj havis ankaŭ nomon sabrodentaj tigroj, apartenis en diversan kaj tre sukcesan grupon de karnovoruloj (Machairodontinae), hodiaŭ tute formortinta.

>>pli

INTERESAĴOJ

red.

  • Mantoj (Mantodea) estas konataj per geedzeca kanibalismo. La ino ofte manĝas la virbeston jam dum kopulacio.
  • Mito, ke rajo manto (Manta birostris) kapablas ĉirkaŭgi homon per la flugiloj kaj sekve mortigi lin, ne estas bazita sur vero. Ununura danĝero por homo prezentas hazarda bato de la forta flugilo dum proksima kontakto.
  • Interesaj rekordoj troviĝas en paĝoj rekordoj de mamuloj kaj rekordoj de serpentoj
INFORMOJ

red.

Enmetu {{Portalo Zoologio}} en artikolojn pri animaloj kaj zoologio kaj estiĝos


Elstaraj kaj legindaj artikoloj

  Rano
  Korvo
  Lamo


Ŝablonoj


Komunejo

  Bestoj en Komunejo

  Bestoj en Vikispecioj


simieto
simieto
simieto
simieto

Tiu ĉi portalo serĉas iun, kiu zorgus pri ĝi. Bonvolu skribi, okaze de via intereso, vian nomon sub tiu ĉi teksto.

KATEGORIOJ

red.