Libroj de la Makabeoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
e robota aldono de: it:Libri dei Maccabei
Linio 30: Linio 30:
[[fr:Livres des Maccabées]]
[[fr:Livres des Maccabées]]
[[id:Kitab Makabe]]
[[id:Kitab Makabe]]
[[it:Libri dei Maccabei]]
[[no:Makkabeerbøkene]]
[[no:Makkabeerbøkene]]
[[pl:Księgi Machabejskie]]
[[pl:Księgi Machabejskie]]

Kiel registrite je 13:58, 23 jan. 2013

Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

Makabeoj estas la indiko de kvar libroj en la Septuaginta tradicio de l' biblio, kiujn oni kalkulas al la Duakanonaj Libroj.

  • 1 Makabeoj pritraktas la historion de la Makabeoj, la pastroj-monarĥoj de Judujo, kiu ribelis kontraŭ la Grekaj superregado fare de la Seleŭkidoj en Sirio. 1 Makabeoj pritraktas la periodon de 168-134 a.Kr. La verkinto estas ne konata; la libro kutime estas datumita ĉirkaŭ la komenco de l' lasta jc a.Kr.
  • 3 Makabeoj tute ne temas pri la Makabeoj, sed pri Egiptio, kie unu el la Ptolemeoj, kiu venkis Antioĥon la 3-an, poste provas neniigi la tutan judaron, kiu loĝas en Aleksandrio, krom se ili konsentas fariĝi kultantoj de Dionizo, kion ili kompreneble rifuzas. Temas pri giganta planita pogromo, kune kun enpelado de amaso da homoj en hipodromon, kie ili devas esti distretitaj de elefantoj. La dato estas sufiĉe pridebatata; kelkaj sugestis, ke ĝi estis verkita pro la klopodoj de imperiestro Kaligulo starigi sian bildon en la templo de Jerusalem, kvazaŭ kuraĝigon al la judoj plu rezisti kontraŭ li. Tamen ofte oni pensas pri frua 1a jc a.Kr.
  • 4 Makabeoj estas verko en tute alia stilo kaj tono: ĝi prezentas sin kiel filozofia rezonado pri kio estas pli forta: la racio aŭ la emocioj. Kaj kiel pruvo de la tezo, ke la emociojn regas la racio, estas uzataj interalie la martiro-rakontoj, konataj el 2 Makabeoj. Pri la aŭtoro nenio estas sciata; ofte tra la tempo oni provis atribui ĝin ekzemple al Flavio Jozefo, sed Flavio Jozefo estas unuavice historiisto, dum la aŭtoro de ĉi verko certe estas unue filozofo kaj retoro. Eble ĝi estis verkita iam inter 63 a.Kr-70 p.Kr.

Erasmo tre laŭdis kaj amis la libron 4 Makabeoj.

Kie ili estas en la Biblio

La libroj 1 kaj 2 Makabeoj estas kanonaj en la Rom-katolika eklezio kaj en Ortodoksio; en Luteranaj biblioj ili kutime enestas, dum Kalvinismo konsideras ĉiujn librojn Makabeoj kiel Apokrifojn.

La libro 3 Makabeoj enestas nur en la biblioj de Ortodoksismo, dum 4 Makabeoj nur apendice enestas en la biblio de la Greka Ortodoksio.

Vidu ankaŭ

La vorto Makabeoj ankaŭ povas indiki la Makabean dinastion.