Gat (Libio): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (Roboto: Ŝanĝas fr:Gat (Libye) al fr:Ghat (Libye)
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (Roboto: Ŝanĝas ca:Ghat al ca:Gat (Líbia)
Linio 122: Linio 122:


[[ar:غات]]
[[ar:غات]]
[[ca:Ghat]]
[[ca:Gat (Líbia)]]
[[de:Ghat (Libyen)]]
[[de:Ghat (Libyen)]]
[[en:Ghat, Libya]]
[[en:Ghat, Libya]]

Kiel registrite je 10:55, 26 jan. 2013

Gat
urbo
Panoramo de Gat
Oficiala nomo: arabe الخمس
Ŝtato Libio Libio
Distrikto distrikto Gat
Historia regiono Fezano
Situo  
 - koordinatoj 24° 57′ N 10° 10′ O / 24.950 °N, 10.167 °O / 24.950; 10.167 (mapo)
Loĝantaro 5 000 (2010)
Horzono UTC+2
Situo de Gat en Libio
Situo de Gat en Libio
Situo de Gat en Libio
Vikimedia Komunejo: Ghat

Gat (arabe غات, latinliterigo laŭ DMG Ġāt, ofte ankaŭ latinliterigata Ghat) estas urbo de 5 000 loĝantoj (takso de 2010) en la sudokcidento de Libio. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto Gat. La havena urbo situas lime al la teritorio de Alĝerio, kaj apartenas al la historia regionego Fezano.

La urbo estas precie loĝata de tuaregoj. Longe ĝi estis stacio de la transsahara komerco, kaj lige al tio ankaŭ estis grava metilabora centro - aparte konatis la forĝejoj de glavoj. La potenculoj de la Otomana Imperio, kiuj ekde la mezo de la 16-a jarcento estis konkerintaj la marbordan nordon de Libio, nur 300 jarojn poste, meze de la 19-a jarcento, konkeris ankaŭ la tre foran urbon Gat. Kaj ankaŭ la koloniisma armeo de Italio konkeris la urbon nur en 1930, longe post kiam ĝi jam kontrolis la marbordan nordon de la lando. Post la revolucio de Libio en 1980 la tiam 12 000 urbaj loĝantoj forlasis la historian urbocentron, post kiam la libia registaro proksime konstruigis novajn loĝejarojn kun bona akvoprovizo.

La loko estas bona baza restejo por ekskursoj en la montara kaj dezerta regiono Akkakus, en kiu ekzistas multaj rokaj pentraĵoj.