La zaporoĵaj kozakoj skribas leteron al la turka sultano: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KamikazeBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 35: Linio 35:
[[ro:Răspunsul cazacilor zaporojeni]]
[[ro:Răspunsul cazacilor zaporojeni]]
[[ru:Запорожцы (картина)]]
[[ru:Запорожцы (картина)]]
[[sk:Záporožskí kozáci píšu list tureckému sultánovi]]
[[sv:Zaporogkosacker skriver brev till den turkiske sultanen]]
[[sv:Zaporogkosacker skriver brev till den turkiske sultanen]]
[[tr:Türk Sultanına Mektup Yazan Zaporojya Kazakları]]
[[tr:Türk Sultanına Mektup Yazan Zaporojya Kazakları]]

Kiel registrite je 23:19, 26 jan. 2013

Repin:La zaporoĵaj kozakoj skribas leteron al la turka sultano

La zaporoĵaj kozakoj skribas leteron al la turka sultano (al Mehmedo la 4-a) estas pentraĵo de Ilja Repin.

Historia fono

Muhamedo la 4-a volis etendi sian imperion en 1675 je teritorio de la zaporoĵaj kozakoj. Antaŭ ol militiri, li sendis leteron – laŭ kutimo de la epoko – al gvidanto de la kozakoj, petante ilian cedon kaj proponante indulgan traktadon okaze de senbatala cedo. La sultano listigis siajn pompajn, orientajn titolojn.

La kozakoj respondis per kruda, vulgara letero, en kiu ili tuŝis ĉiun titolon de la sultano. Ĉu la turka sultano fakte ricevis la leteron aŭ tiu estis nur sarkasma ridindigo de la letero, hodiaŭ jam ne estas pruvebla. La originala letero ne postrestis, nur kopioj.

Tiel respondis la kozakoj (la teksto estis tradukita el la hungara, kaj tute malsamas al la angla kaj germana versioj; gravas la stilo):

Citaĵo
 Vi turka satano, frato kaj amiko de la damnita diablo, vera sekretisto de Lucifero!

Vi estas do trista kavaliero, diabla kreito! Kion la diablo feklasas, tion vi voras kun via armeo. Vi povas tion atendi, ke kristanoj venu sub vian potencon.

Ni ne timas vian armeon, ni pretas interbatali sur tero kaj akvo. Vi babilona kuiristo, makedonia radfaristo, aleksandria buĉisto, jerusalema bierfaristo, ĉef-ĉefa porkograsigisto de Granda kaj Malgranda Egiptujo!

Vi armena porko, tatara virkapro, kameneca ekzekutisto kaj podolska poŝŝtelisto, vera diabla nepo, hundo de la Dio.

Porkovango, ĉevalina pugo, buĉista hundo, nekrucumita kranio! La diablo fumu vian patrinon, ĉar vi ne rajtas je verkreda kristana patrino! Tiel respondas al vi la zaporoĵaj kozakoj.

Ni la daton ne scias, ĉar ni ne havas kalendarion, sed la luno estas sur la ĉielo, la jaro estas skribita en la libron kaj la tago estas la sama kiel ĉe vi.