Georgo K. Davidov: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
e Georgo K. DAVIDOV movita al Georgo K. Davidov: Malmajuskligo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:23, 2 apr. 2006

Georgo K. DAVIDOV (naskiĝis 1879 en Armavir (Norda Kaŭkazo)) estis rusia esperantisto, armeno.

Al Esperanto li aliĝis en 1892. En 1903 li venis al Saratov (Ruslando) kaj komencis tie fervoran propagandon. En 1905-07 Davidov subtenis multajn Esperanto-gazetojn, eldonis propagandajn broŝurojn kaj sigelmarkojn, esperantigis kelkajn literaturaĵojn el kaŭkazaj lingvoj, sed famigis lin precipe lia unika Esperanto-biblioteko, por kiu li penis akiri ĉion presitan en aŭ pri Esperanto. En Berlin 1908 kaj en Wolfenbüttel 1911 estis eldonita kompleta katalogo de la biblioteko de Davidov. Ankaŭ estas atentindaj la statistikaj laboroj de Davidov pri eldonitaj Esperanto-lernolibroj, originala kaj tradukita Esperanta literaturo ("titolaroj") kaj pri Esperanto-gazetaro.

Tradukoj

  • V. Papazjan: Morituri te salutant, armena rakonto. Budapeŝto: Nagy, 1907. 13 paĝoj (Esperanta Universala Biblioteko 2.)
  • A. Agaronjan: Guteton da lakto, armena rakonto. Budapeŝto: Nagy, 1907. 10 paĝoj (Esperanta Universala Biblioteko 3.)
  • La jukagiroj, etnografia skizo. Budapeŝto: Nagy, 1908. 8 paĝoj. (Esperanta Universala Biblioteko 5.)
  • Ĉerkesaj rakontoj. Budapeŝt: Nagy, 1908. 8 paĝoj. (Esperanta Universala Biblioteko 6.)
  • Ajcatur, armena fabelo. Budapeŝto: Nagy, 1908. 14 paĝoj. (Esperanta Universala Biblioteko 9.)

Ŝablono:Ĝermo-esperantisto