Oranje-Nassau: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YFdyh-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: az:Oran sülaləsi
e robota aldono de: gl:Casa de Orange-Nassau
Linio 20: Linio 20:
[[fi:Orania-Nassau-suku]]
[[fi:Orania-Nassau-suku]]
[[fr:Maison d'Orange-Nassau]]
[[fr:Maison d'Orange-Nassau]]
[[gl:Casa de Orange-Nassau]]
[[he:בית אורנז'-נאסאו]]
[[he:בית אורנז'-נאסאו]]
[[it:Casa d'Orange-Nassau]]
[[it:Casa d'Orange-Nassau]]

Kiel registrite je 10:40, 30 jan. 2013

La dinastio Oranje-Nassau estas la nomo de la reganta reĝa familio de Nederlando.

Origine la nederlanda nomo Oranjegermane Oranien venas de la burgonja graflando Orange, pli poste princlando Orange, en la ebenaĵo de la rivero Rodano en nuntempa Francio - en Esperanto tiu dinastio nomeblas Oranĵo.

La dukoj de Nassau devenas el regiono de centra Germanio nuntempe apartenanta al la germania federacia lando Hesio. Ekde la jaro 1420 la dinastio Nassau respektive ties ano grafo Engelbrecht la 1-a de Nassau-Dillenburg havis vastajn posedaĵojn en la nuna Nederlando, kaj iĝis regantoj de Nederlando reprezente de la hispanaj reĝoj, al kies imperio apartenis la nederlandaj teritorioj. Ekde la jaro 1530 la dinastio Nassau ankaŭ transprenis la titolon de princoj de Oranĵo. Inter 1568 kaj 1584 la posteulo Vilhelmo de Nassau-Dillenburg, grafo de Oranĵo, kuniniciatis kaj gvidis la batalon de nederlandanoj kontraŭ la hispanaj okupantoj, nomata "okdekjara milito" (1568 ĝis 1648 - la lastaj tridek el tiuj jaroj konsidereblas parto de la eŭropa tridekjara milito).

Post lia heredo kaj la dinastio Oranje-Nassau kaj la dinastio Hohencolernoj-Prusio havas la titolon princo de Oranĵo. En la dinastio Oranje-Nassau la titolo princo de Oranĵo intertempe tradicie estas titolo de la nederlanda tronheredonto.