Ĉina normlingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 7: Linio 7:
== Putonghua - ĝenerala aŭ komuna lingvo ==
== Putonghua - ĝenerala aŭ komuna lingvo ==
En la norma ĉina oni nomas ĝin ''Putonghua''. Oni lernas ekde jaroj [[1950]] la ĝeneralan aŭ komunan lingvon - "Putonghua" - en ĉiuj lernejoj de [[Ĉinio]]. Ĉiuj junaj homoj konas la
En la norma ĉina oni nomas ĝin ''Putonghua''. Oni lernas ekde jaroj [[1950]] la ĝeneralan aŭ komunan lingvon - "Putonghua" - en ĉiuj lernejoj de [[Ĉinio]]. Ĉiuj junaj homoj konas la
ĝeneralan aŭ komuna lingvon.
ĝeneralan aŭ komunan lingvon.


== Prononco de ĝenerala aŭ komuna lingvo - Putonghua ==
== Prononco de ĝenerala aŭ komuna lingvo - Putonghua ==

Kiel registrite je 16:00, 1 feb. 2013

Mapo de la ĉinaj lingvoj

La norma ĉina lingvo (aŭ mandarena lingvo) estas la plej multe parolata lingvo en la mondo.

Ĉina lingvaro

Ĝi apartenas al la ĉina lingvaro, kaj estas la oficiala lingvo de Ĉinujo kaj Tajvano, unu el kvar oficialaj lingvoj de Singapuro kaj unu el ses oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Putonghua - ĝenerala aŭ komuna lingvo

En la norma ĉina oni nomas ĝin Putonghua. Oni lernas ekde jaroj 1950 la ĝeneralan aŭ komunan lingvon - "Putonghua" - en ĉiuj lernejoj de Ĉinio. Ĉiuj junaj homoj konas la ĝeneralan aŭ komunan lingvon.

Prononco de ĝenerala aŭ komuna lingvo - Putonghua

  • La prononco de la norma ĉina baziĝas je la prononco de Pekino; ĝia vortprovizo baziĝas je la nordĉinaj dialektoj; ĝia gramatiko baziĝas je la gramatiko de la komunlingvaj literaturaj verkoj.
  • Oni devas lerni la hànyu pīnyīn, la 411 silabojn.
  • Oni lernas unue nur la silabojn sen tonoj. Eksterlandanoj bezonas almenaŭ 100 horojn. Vidu la helpilojn en eksteraj ligiloj.
  • La ĝenerala aŭ komuna lingvo havas nur kvar tonojn.
  • Eksterlandanoj devas lerni prononci cirkaŭ 1300 malsimilajn, ofte tre malfacilajn silabojn.

Prononco de la ĝenerala aŭ komuna lingvo kiel tonlingvo

4 tonoj de la ĝenerala aŭ komuna lingvo - Putonghua
  • La norma ĉina, same kiel ĉiuj specoj de la ĉina, estas tonlingvo.
  • En la norma ĉina ekzistas kvar malsamaj tonoj.
  • La 1-a tono estas alta. — Ō
  • La 2-a tono grimpas. ó
  • La 3-a tono falas kaj grimpas. nǐ  (vi) aŭ hǎo (bona)
  • La 4-a tono falas. à
  • La lingvo havas ankaŭ altajan kaj profundajn neŭtralajn tonojn.
  • La lingvo havas ankaŭ duonan 3-an tonon antaŭ 1-an, 2-an, 4-an aŭ neŭtralajn tonoj. La duona 3-a tono nur falas.
  • Du sekvaj 3-a tonoj ŝanĝas la prononcon en "2-a kaj 3-a tonoj", la unua silaboj estas en 2-a kaj la dua silaboj en 3-a tono. - nǐ hǎo -
  • Vortoj kun pluraj tonoj povas ankaŭ ŝanĝi la prononcon.
  • La prononco estas tre grava kaj ankaŭ tre malfacila. La eksterlandano devas lerni tre ekzakta. Li devas tre serioze kaj tre solide kaj tre longe studi la prononcon. La eksterlandano bezonas 100 horojn por la silaboj ankoraŭ sen tono. Sen tre serioza kono de silaboj ankoraŭ sen tono, oni ne povas lerni la ĝeneralan aŭ komunan lingvon - Putonghua.

Ofte uzata ekzemplo por ilustri la kvar tonojn (plus neŭtralan) estas la silabo "ma." La tonoj kutimas esti ilustritaj jene:

  • 1 (妈/媽) 'panjo'
  • 2 () 'lina'
  • 3 (马/馬) 'ĉevalo'
  • 4 (骂/罵) 'skoldi'
  • - ma (吗/嗎) 'ĉu?'

Pluraj el tiuj silaboj tamen havas kromajn signifojn por kiuj estas uzataj aliaj ideogramoj.

La ĉin-usona lingvisto Yuen Ren CHAO (ZHAO Yuanren) kreis plurajn rakontetojn en kiuj la vortoj malsamas sole per sia tono.

Jen ekzemplo: Qí Qí qī qī. Qí qī qì qī qì. Qí Qí qì. Qì qí qī qī. Qí qí qǐ. Qī qī qì. Qǐ qí qī Qí. Qí Qí qī qī. Qì qì qī Qí. greke Aŭskulti

Traduko: Sesdekjarulo el Ĉi havis sep edzinojn. La edzinoj de la sesdekjarulo forĵetis la lakaĵojn (漆器). La sesdekjarulo el Ĉi koleriĝis, forlasis la sep edzinojn kaj forrajdis sur ĉilino (麒麟). La sep edzinoj bedaŭris kaj petis lin resti en Ĉi. La sesdekjarulo el Ĉi lasis sian koleron kaj restis en Ĉi.

En pǔtōnghuà, kun siaj kvar distingivaj tonoj, oni uzas 1277 silabojn kun specifita tono, aŭ 398 ĝis 418 bazajn silabojn sen la tonoj. Aliaj ĉinaj dialektoj ofte havas pli da tonoj.

Skribo

  • La lingvo estas skribata kun vortosignoj, kaj ĝia vortsignaro inkluzivas milojn da malsamaj signoj.
  • La skribo en hànyu pīnyīn estas la oficala transkripto.
  • Oni uzas la skribon en hànyu pīnyīn ankaŭ por oficialaj konstruaĵoj.
  • Eble la eksterlandoj povus uzi nur la hànyu pīnyīn, kaj nur malfrue la malfacialjn signojn.

Vasta kono de la ĝenerala aŭ komuna lingvo - Putonghua

En decembro 2004 unua opiniosondo pri lingvouzo en Ĉinio montris ke 53 procentaĵoj de la loĝantaro de Ĉinio, do proksimume 700 milionoj da homoj, povas komuniki en la norma ĉina lingvo.[1]

Nuntempe estas kreskanta intereso pri lernado de la norma ĉina en la tuta mondo, verŝajne pro la percepto ke Ĉinio fariĝas ĉiam pli grava kaj potenca lando.

Fontindikoj

  1. http://www.chinadaily.com.cn/english/doc/2004-12/26/content_403419.htm

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda