André Cherpillod: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 40: Linio 40:
* (2008) L'Espéranto, la plus facile des langues
* (2008) L'Espéranto, la plus facile des langues
* (2009) Medicina Leksikono
* (2009) Medicina Leksikono
* (2009) Les outils grammaticaŭ de l'Espéranto
* (2009) Les outils grammaticaux de l'Espéranto
* (2009) La gramatika karaktero de la esperantaj radikoj
* (2009) La gramatika karaktero de la esperantaj radikoj
* (2010) La Propraj nomoj
* (2010) La Propraj nomoj

Kiel registrite je 10:26, 3 feb. 2013

André CHERPILLOD (naskiĝis en 1930) estas franca esperantisto, etimologo, terminologo, gramatikisto kaj interlingvisto. Estis fakinstruisto, en mezgrada lernejo, instruante natursciencon. Emeritiĝis en 1990. Loĝas en Courgenard, Francio (departemento Sarthe). Li verkis grandan nombron da diverstemaj libroj, kiujn li ofte eldonis samtempe en la franca lingvo kaj en Esperanto. Kunlaborinto de multaj periodaĵoj, i.a. de Franca Esperantisto, La Gazeto, La Kancerkliniko, Monato kaj aliaj. Dum pluraj jaroj li redaktis "La Jaro – Praktika Poŝkalendaro de Monato". Ĝis 2010 li estis membro de la Akademio de Esperanto.

Li estas ankaŭ volapukologo, li redaktis gramatikon de Volapuko en Esperanto kaj vortaron Esperanto-Volapuko.

Verkoj en aŭ pri Esperanto (elekto)

  • (1986) Akada leksikono
  • (1986) La mortinta reĝino : esperantigo de teatraĵo de Henry de Montherlant
  • (1988) Kanto de Kantoj, traduko de la Biblia Kanto de Kantoj, kun filologia komento.
  • (1988) La aglutinaj lingvoj kaj Esperanto, eseo
  • (1988) Nepivaj vortoj
  • (1989) Akada (asirobabilona) leksikono
  • (1990) La zamenhofa radikfarado (terminologia verko)
  • (1990) La dioj de Izraelo
  • (1991) Glozel kaj la prahistoria skribo
  • (1992) Mil ekzotaj vortoj (etimologia verko)
  • (1993) Kaj la suno haltis : katastrofismo en la folkloro de la popoloj
  • (1995) Konciza gramatiko de Volapuko
  • (1995) Voyage au fil des mots (nur franclingve) : falsaj amikoj kaj aliaj malfacilaĵoj de Esperanto por la franclingvanoj.
  • (1996) La mortotuko de Torino, la neebla objekto : historio kaj eseo pri la Mortotuko de Torino
  • (1996) Historio de la ciferoj
  • (1996) Po, la diabla vorto (gramatika verko)
  • (1996) Vortkonsisto, vortfarado, vortanalizo, vortordo
  • (1997) Zamenhof kaj judismo
  • (1999) La Galla lingvo
  • (1999) De la edikto de Nanto ĝis la ribelo de la Kamizardoj
  • (2002) La kalendaro tra la tempo, tra la spaco
  • (2003) Konciza Etimologia Vortaro
  • (2003) La tradukarto kaj ties problemoj (2a eld.)
  • (2003) La Misteroj de la ĉina skribo
  • (2003) Vortaro Volapük-Esperanto kaj Esperanto-Volapük
  • (2003) La vortfarado en dek lecionoj
  • (2005) Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj
  • (2005) L'Espéranto, une valeur culturelle, une valeur pédagogique
  • (2005) Hillel la saĝulo: lia vivo, lia instruo
  • (2006) Lingvaj babilaĵoj
  • (2006) Balenoj kaj delfenoj, kunlabore de Marie-Christine Body
  • (2007) Les Trois Rêves humanistes du docteur Zamenhof
  • (2008) La Biblio, ĉu historio? ĉu legendoj?
  • (2008) La Kelt-semidaj Lingvoj
  • (2008) L'Espéranto, la plus facile des langues
  • (2009) Medicina Leksikono
  • (2009) Les outils grammaticaux de l'Espéranto
  • (2009) La gramatika karaktero de la esperantaj radikoj
  • (2010) La Propraj nomoj

Eldono

Eksteraj ligiloj

Trovu « André Cherpillod » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
  • Libroj de kaj pri André Cherpillod (ne trovebla)

en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo