Alfons Mucha: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Moldur (diskuto | kontribuoj) e poluretoj laŭ Vikipedio:Gvidilo por biografioj |
e r2.7.2+) (Roboto: Ŝanĝas en:Alphonse Mucha al en:Alfons Mucha |
||
Linio 50: | Linio 50: | ||
[[dsb:Alfons Mucha]] |
[[dsb:Alfons Mucha]] |
||
[[el:Άλφονς Μούχα]] |
[[el:Άλφονς Μούχα]] |
||
[[en: |
[[en:Alfons Mucha]] |
||
[[es:Alfons Mucha]] |
[[es:Alfons Mucha]] |
||
[[fi:Alfons Mucha]] |
[[fi:Alfons Mucha]] |
Kiel registrite je 07:29, 5 feb. 2013
Alfons Mucha | |||||
---|---|---|---|---|---|
Alfons Mucha | |||||
Naskiĝo | 24-a de julio 1860 en Ivančice, Moravio, Aŭstrio-Hungario | ||||
Morto | 14-a de julio 1939 en Prago, Protektorato Bohemio kaj Moravio | ||||
Nacieco | ĉeĥo | ||||
Sukcesis kiel | |||||
Artista celigo | afiŝoj | ||||
Reprezentaj verkoj | Slava epopeo | ||||
| |||||
| |||||
Alfons MUCHA, ĉeĥe [alfons muĥa] (mucha signifas muŝo), en Francio nomata Alphonse MUCHA [alfons miŝa], (naskiĝis la 24-an de julio 1860; mortis la 14-an de julio 1939) estis ĉeĥa pentristo, desegnisto kaj ĵurnalisto.
Li naskiĝis en Ivančice en Moravio. Sukceson li akiris en Parizo, kie li famiĝis per siaj afiŝoj por la glora aktorino Sarah Bernhardt kaj aliaj (simile kiel Toulouse-Lautrec). Li estis kreinto de nova stilo kun dikaj konturoj, plata perspektivo kaj ornamaj floraj elementoj. La stilo estas france nomata art-nouveau, sed en aliaj lingvoj oni uzas terminon secesio (= apartiĝo, separiĝo). (Fine de la 20-a jarcento liaj afiŝoj fariĝis granda modo.) Al lia pariza ateliero venadis Rostand, Rodin, Gauguin, Strindberg kaj aliaj. Mucha estis konata kaj admirata en Munkeno, Vieno, Nov-Jorko, sed malmulte en Ĉeĥio.
Mucha kreis multajn pentradojn, afiŝojn, reklamojn, kaj librajn ilustraĵojn, ankaŭ desegnaĵojn por juveloj, tapiŝoj, murpapero, kaj teatraj scenejoj kiuj konatas en la stilo «art nouveau». Muchaj verkoj ofte havis belajn sanajn junajn virinojn en fluaj roboj, ofte ĉirkaŭitaj inter grandaj floroj kiuj foje faris haloojn malantaŭ la virinaj kapoj.
Tamen post ekesto de Ĉeĥoslovakio en 1918 li estis petita krei la unuan ĉeĥoslovakan poŝtmarkon kun motivo de Prago. En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento en kastelo Zbiroh (okcidenta Bohemio) A. Mucha kreis monumentan ciklon de dudek grandegaj historiaj pentraĵoj Slava epopeo, en kiu li esprimis sian patriotismon per bildigo de gravaj eventoj el la slava historio (nun en la kastelo de Moravský Krumlov.
Mucha estis framasono kaj unu el la refondintoj de ĉeĥa framasonismo post la unua mondmilito.[1] Loĝio en Prago portas la nomon Alphons Mucha.
Lia filo Jiří Mucha (1915-1991) estis eminenta verkisto.
Referenco
Eksteraj ligiloj