Taraz: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JackieBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: mn:Тараз
Gerakibot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: el:Ταράζ
Linio 52: Linio 52:
[[cv:Тараз]]
[[cv:Тараз]]
[[de:Taras (Kasachstan)]]
[[de:Taras (Kasachstan)]]
[[el:Ταράζ]]
[[en:Taraz]]
[[en:Taraz]]
[[es:Taraz]]
[[es:Taraz]]

Kiel registrite je 12:22, 5 feb. 2013

Taraz
Тараз
Taraz (Kazaĥio)
Taraz (Kazaĥio)
DMS

ycenter>la urba silueto
Bazaj informoj
ŝtato:  Kazaĥio
fondojaro: 568
provinco: provinco Jambyl
nombro de loĝantoj: 406 262 (stato de 2009)
urbaj poŝtkodoj: 080001 - 080019
internacia telefona prefikso: (+7) - 7262
retejo: http://www.gorakim.kz
koordinatoj: 42° 31' norde, 72° 14' oriente

Taraz (kazaĥe Тараз / Taraz), antaŭe ĝis la jaro 1997 konata kiel JambylZhambyl (kazaĥe Жамбыл / Ĵambıl), ĝis la jaro 1993 kiel Dzhambul (ruse Джамбул), ĝis la jaro 1938 kiel Mirzojan (ruse Мирзоян), ĝis la jaro 1936 kiel Aulie-Ata (ruse Аулие-Ата, kazaĥe: Әулие-Ата / Äwlïe-Ata, ĉagataje اولياه اتا, perse تراز) kaj ĝis la jaro 1856 Talas (Талас), estas urbo kaj administra centro de la provinco Jambyl en Kazaĥio. Ĝi situas en la sudo de Kazaĥio, proksime al la najbara ŝtato Kirgizio, borde de la rivero TalasTaraz, kies du variaĵoj donis la originan kaj la nunan nomon al la urbo. Taraz laŭ la stato de 2009 havas 406 262 loĝantojn: inter la jaroj 1989 ĝis 1999 ĝi kreskis je 9 procentaĵoj, inter 1999 kaj 2009 eĉ je 23 procentaĵoj, igante ĝin unu el la plej rapide kreskantaj urboj de la ŝtatoj, kune kun Astano kaj Türkistan.

Estante unu el la plej malnovaj urboj de Kazaĥio kaj entute de Centra Azio, Taraz celebris sian 2000-jaran urbojubileon, rekonitan fare de UNESKO, en 2001. Radiko de la urbo estis fortikaĵo de la Ĉina Imperio, konstruita ĉi-tie. La unua skriba mencio de la urbonomo Talas datiĝas el la jaro 568. Ĝin skribis Menander Protector kaj informis ke la mezepoka urbo de Talas was gravas komerca centro laŭ la Silka Vojo. Iom pli poste la ĉina vojaĝisto Xuanzang pasis la urbon en 639 kaj priskribis: "Vojaĝante okcidenten de la Mil Fontoj 140 aŭ 150 li-ojn, ni venas al la urbo Daluosi. La urbo havas diametron de 8 aŭ 9 li-oj, kaj estis setlita fare de barbaraj komercistoj el diversaj nacioj. La produktoj kaj la klimato estas pli-malpli la samaj kiel en Sujab".[1] La Talasa alfabeto, variaĵo de la tjurka runoforma Orĥon-skribo, estis nomata laŭ la urbo. La urbo fiksiĝis en la monda historio inter alie per la "batalo de Talas" de la jaro 751, en kiu kontraŭbatalis la armeoj de la ĉina dinastio Tang kaj de la araba Abasida Kalifujo. La batalo okazis ie proksime de la rivero Talas en la samnoma valo, ne rekte en la urbo. Inter la nerektaj sekvoj de tiu batalo estis la enkonduko de paperproduktado de Ĉinio en la "okcidentan mondon" (do la tuto de Eŭroazio okcidente de la Ĉina Imperio), ĉar la araboj kaptis kaj forportis plurajn ĉinajn paperproduktistojn. Sekvis islama kaj persa regadoj de la pluretna, je signifa parto tjurklingva loĝantaro, en 1220 mongola invado, ekde la jaro 1513 rego de la kazaĥoj, kaj en 1864 la Rusia Imperio konkeris la urbon kaj regionon kaj integrigis ĝin en la imperion - tiun heredaĵon transprenis Sovetunio.

Notoj

  1. Ji, Xianlin (1985). Journey to the West in the Great Tang Dynasty [angle: "Vojaĝo al la okcidento en la granda dinastio Tang"]. Xi'an: Shaanxi People's Press. p. 27

Eksteraj ligiloj