William Henry Pickering: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj |
e r2.7.2) (robota aldono de: hu:William Henry Pickering |
||
Linio 51: | Linio 51: | ||
[[fi:William Henry Pickering]] |
[[fi:William Henry Pickering]] |
||
[[fr:William Henry Pickering]] |
[[fr:William Henry Pickering]] |
||
[[hu:William Henry Pickering]] |
|||
[[id:William Henry Pickering]] |
[[id:William Henry Pickering]] |
||
[[it:William Henry Pickering]] |
[[it:William Henry Pickering]] |
Kiel registrite je 23:37, 7 feb. 2013
William Henry Pickering | |
---|---|
William Henry Pickering en 1909 | |
Persona informo | |
Nomo | William Henry Pickering |
Dato de naskiĝo | 15-a de februaro 1858 |
Naskiĝloko | Bostono |
Dato de morto | 17-a de januaro 1938 |
Mortoloko | Mandeville (Jamajko) |
Aĝo je morto | 79 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Usono |
Familio | |
Frato | Edward Charles Pickering [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | angla lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Prix Jules Janssen, Premio Lalande, Fellow of the American Academy of Arts and Sciences [+] |
Portalo pri Homoj | |
William Henry Pickering (naskiĝis la 15-an de februaro 1858 en Bostono, mortis la 17-an de januaro 1938 en Mandeville (Jamajko)) estis usona astronomo Li esta la juna frato de alia fama usona astronomo, Edward Charles Pickering.
Li malkovris la naŭan saturnan sateliton: Febon; en 1899, sur fotoj faritaj en 1898. En 1905 li kredis malkovri la dekan saturnan lunon, kiun li nomis Temiso. Tiun lunon oni neniam retrovis, kaj estis verŝajne misobservado.
Li estris plurajn ekspediciojn por observi suneklipsojn, studis la lunajn kraterojn (en kiu li foje kredis vidi insektojn kaj kreskaĵojn), kaj aktivis favore al la kreo de novaj astronomaj observatorioj, inter kiuj la Observatorio Lowell en Flagstaff, Arizono.
Li pasis plejparton el sia tempo en sia privata observatorio en Jamajko, kaj li verkis maparon de Luno[1].
En 1907, kun George Darwin[2], li hipotezis, ke Luno estis disiĝinta el Tero kaj ke la Pacifika Oceano estus la marko de tiu disigo. Li ankaŭ proponis (antaŭ Alfred Wegener), ke ĉiuj kontinentoj formis ununuran mason, kiu dispartiĝis post la elŝiro de Luno[3].
En 1919 li hipotezis novajn transneptunajn planedojn por kialigi la anomaliojn de la orbitoj de Neptuno kaj Urano, sed nenia observo pravigis tiun hipotezon: Plutono, malkovrita en 1930 de Clyde Tombaugh, (kaj aliaj, poste malkovritaj, TNOj) havas maltro da maso por perturbi Neptunon aŭ Uranon.
Honoroj
Li ricevis la Premion Lalande en 1906.
Oni donis lian nomon (kaj tiu de lia frato) al:
Noto kaj referencoj
- ↑ The moon; a summary of the existing knowledge of our satellite, with a complete photographic atlas (1903) (angle) legeba en Open Library
- ↑ Dua filo de Charles Darwin
- ↑ The place and the origine of the Moon and the volcanic probleme (angle)
Eksteraj ligiloj
grekeangle William Henry Pickering, (de Leon Campbell; The Journal of the Astronomical society of Pacific) grekeangle La fratoj Pickering (el la pagaxaro de "Withepeak Lunar Observatory")